Saltu al enhavo

Bunchō-sama to watashi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bunchō-sama to watashi (japane 文鳥様と私, laŭlitere "Senjoro Bunĉo kaj mi") estas nefikcia japana mangao far manga-artistino Ima Ichiko, kiu temas pri vivo de javaj rizobirdoj en homa hejmo en Japanio. Ĝiaj unuaj eldonoj aperis en jaro 1996, kaj ekde tiam ĝi ŝanĝis publikigiston kelkfoje. Nun en 2025 ĝin eldonas manga-eldonejo Mystery sara.

Tio ĉi estas nefikcia mangao, en kiu la aŭtorino priskribas vivon de javaj rizobirdoj, kiujn ŝi tenis en sia hejmo. Java rizobirdo, kiun japanoj nomas bunĉo (japane 文鳥), estas eble unu el la plej popularaj kompaniaj dombirdoj en Japanio kaj havas signifan rondon de admirantoj. En la mangao rolas multaj birdoj, kaj ĉiu el ili havas propran personecon, proprajn sentojn kaj propran kondutmanieron. La aŭtorino priskribas iliajn aventurojn kaj interagojn vive kaj humure, sed ankaŭ kun granda amo kaj respekto.

Tiun ĉi respekton, cetere, oni povas vidi eĉ laŭ la nomo: por la bunĉoj la aŭtorino uzis la noman sufikson -sama (japane ), kiu signifas la plej profundan estimon kaj ĝenerale estas uzata por individuoj de pli alta socia rango ol la parolanto (inklude diojn kaj supernaturaj estaĵoj). Samtempe, por si mem ŝi uzis tre formalan pronomon watashi, kiun oni kutime uzas nur en formalaj kuntekstoj aŭ parolante kun superulo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Mangaoj far Ima Ichiko ĉe paĝaro de japana mangavendejo ebookjapan, inklude la freŝajn tomojn de Bunchō-sama to watashi