Saltu al enhavo

Cannonball Blitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Cannonball Blitz

Disvolvo Olaf Lubeck
Eldoninto On-Line Systems
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II, TI-99/4A, VIC-20
Ĝenro Platforma videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Cannonball Blitz estas platforma videoludo programita de Olaf Lubeck por Apple II kaj eldonita de On-Line Systems en 1982. Ĝi estis sekve adaptita al la komputiloj VIC-20 kaj TI-99/4A. Ĝi estas difinebla kiel milita versio de Donkey Kong : ruliĝantaj kanonkugloj anstataŭas barelojn, soldato anstataŭas la grandan simion, kaj la celo de la unua nivelo estas flago anstataŭ forrabita virino.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri malsamaj niveloj, el kiuj la lasta estas aparte defia. Post kompletigo de la tria nivelo, la ludanto spektas malgrandan festoscenon kaj poste rekomencas ĉe la unua nivelo. Ripetitaj niveloj diferencas de tiuj de la unua rondo nur per pli striktaj tempolimoj.

Cannonball Blitz atingis ioman famon en la Apple-kodumula komunumo kiel malfacile rompebla. Trako 17, sektoro D de la ludo enhavas la mesaĝon "YOU'LL NEVER CRACK IT" (esperante "Vi neniam rompos tion").[1]

Ron Brinkmann recenzis la ludon por Computer Gaming World kaj deklaris ke "en fina analizo, Cannonball Blitz estas ludo tiel defia kaj amuza kiel la arkada originalo. Ĝi donos al vi horojn (tagojn, monatojn, jarojn) de ĝuo."[2]

Ahoy! skribis ke "Cannonball Blitz [por VIC-20], faru neniun eraron, estas Donkey Kong en militistaj uniformoj. Ne estas eĉ unu novaĵo ĉi tie. Tamen, vi trovos ĝin barelo da amuzo". La magazino favore recenzis la animacion kaj la "neimageblajn" sonajn efikojn, kaj konkludis ke ĝi estas "tre bona versio de bonega ludo".[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Krakowicz's Kracking Korner: The Basics of Kracking, Part II
  2. Gittleman, Barry (September–October 1982). "Micro - Reviews". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 6. p. 42.
  3. Meade, E. C.. "Cannonball Blitz", Ahoy!, January 1984, paĝoj 56–57. Kontrolita 27 June 2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]