Saltu al enhavo

Carl von Stegmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreto de Carl von Stegmann; pentris en 1882 Karl Jäger

Carl Martin von STEGMANN (naskiĝinta en 1832 je Eisenach, mortinta la 28-an de majo 1895 en Nurenbergo) estis germana arĥitekto, litografiisto, arthistoriisto kaj muzeestro.

Arĥitektece

[redakti | redakti fonton]

Stegmann gvidis de 1864 la konstruon de Muzeo Nova Vajmaro respondecante nur al la supera estrado de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. ties planoj estis farinta la pragano Josef Zítek. Krome dezajnis li la nehumanisman gimnazion de sur apudanta Rathenau-placo.[1] La Stegmann-domo estas ne la ununura tipa Stegmann-aĵo: menciindas ankaŭ la - koncerne la horizontalan projekciaĵon - tre simila Kögler-domo en Munkeno (kies realigo ne okazis).[2][3]

Publiciste kaj litografie

[redakti | redakti fonton]

Kiam Stegmann estadis Vajmare, li flegis eldoni modelajn manlibrojn por artmetiistoj kiujn li parte ornamis per propraj litografioj. Post studvojaĝo al Romo (1855/56) ekis kolekto de ornamaĵoj de la itala renesanco (1861), kaj verko pri tomboj, manlibro ornama (Ornamentschule) kaj skizoj pri klasikaj helenaj/romiaj ornamaĵoj. La libro Zeichnungen zu Schaufenstern, Warenauslagen und Ladenvorbauten aperis en 1884.

En 1866 li malfermis kun Franz Jäde atelieron pri arkitekturo kaj artmetioj en Vajmaro.[4], kun akompana semajnperiodaĵo "Kunst und Gewerbe" (ekde 1867). Post lia forlaso de Vajmaro publikiĝis en 1884 la manlibro Handbuch der Bildnerkunst nach ihrem ganzen Umfange. Helpantis li en 1885 eldoni specimen-tabulan verkon pri renesancarkitekturo de Toskanio[5], kies finfaron li jam ne vidis. Filo lia, arthistoriisto Hans Stegmann kaj kunlaboranto lia Heinriĉch von Geymüller klopodis, ne sen malfacilaĵoj, eldoni plurajn volumojn postmorte.[6]

Muzedirektoro

[redakti | redakti fonton]

Kiam kandidatado pri estreco de la Muzeo Nova Vajmaro ne sukcesis, li iris en 1871 al Nurenbergo, kie li ekdirektoris en la Bavara Muzeo Armetia en 1872. Nurenbergon li kunportis sian semajngazeton "Kunst und Gewerbe", kiu kvazaŭ muze-organo fariĝis en Nurenbergo. Engaĝiĝo lia estis impona.[7] Planis kaj realigis li ties translokon en la iaman kafejon Noris (je Königsstraße 3), kuratoris li por pluraj nedaŭraj enlandaj ekspozicioj kaj moderigis li la partoprenon de bavarajn entreprenistojn ĉe pluraj mondaj ekspozicioj kaj aliaj internaciaj eksponadoj (i.a. 1876 en Filadelfio, 1879 en Sidnejo, en 1889 en Melburno, en 1883 en Amsterdamo).[8] Sukcesis krome la unuiĝo de bavaraj meti-kluboj. Stegmann kunordigis ankaŭ tutbavarujajn ekspoziciojn (1882, 1896 kaj 1906). Kritikistoj plendis financan kolapson de kelkaj programoj kaj stagnado de konceptoj muzeevoluigaj. En 1887 do postantis muzeestrece Theodor von Kramer.[9]

Ankaŭ poste Stegmann restis fidela al Nurenbergo kie li daŭrigis eldonadon de propraj faklibroj. Kolektoj de la Bavara metimuzeo estas nun porĉiama pruntedonitaĵo spektebla en la Germana Nacia Muzeo en Nurenbergo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Silvia Glaser: 150 Jahre Bayerisches Gewerbemuseum Nürnberg, Verlag des Germanischen Nationalmuseums, Nürnberg 2019
  • Landesgewerbeanstalt Bayern (eld.): Das Gewerbemuseum der LGA im Germanischen Nationalmuseum, Nürnberg 1989
  • Peter Budig: 150 Jahre LGA, eldonis Landesgewerbeanstalt Bayern, Nürnberg 2019
  • "Stegmann, Karl von". Ĉe: Nürnberger Künstlerlexikon, volumo 3. Eldonis Manfred H. Grieb, De Gruyter Saur, Berlin 2007, kol. 1479

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884. Vajmaro 2009 (disertacio), volumo 1, p. 148
  2. [1]
  3. [2]
  4. etbiografio de Stegmann
  5. [3]
  6. Georg Germann, Josef Ploder: Heinrich von Geymüller (1839–1909). Architekturforscher und Architekturzeiĉner, okaze de ekspozicioj en Bazelo kaj Graz, F. Reinhardt, Bazelo 2009, ISBN 978-3-7245-1621-7, p. 259
  7. Silvia Glaser: 150 Jahre Bayerisches Gewerbemuseum Nürnberg. Verlag des Germanischen Nationalmuseums, Nürnberg 2019
  8. "Stegmann, Carl von", ĉe: Thieme/Becker-leksikono, vol. 31, p. 549
  9. [4]