CatChum
CatChum | |
---|---|
Disvolvo | Yahoo Software |
Eldoninto | Kaypro |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | CP/M |
Ĝenro | Labirinta videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
CatChum estas teksta klono de Pac-Man, verkita por la operaciumo CP/M kaj destinita por funkcii sur la fruaj porteblaj Kaypro-komputiloj.
CatChum estis kreita ene de la limigoj de la fruaj teksto-bazitaj komputiloj de Kaypro. Sekve, tiu labirinta videoludo konsistas el serio de strekaj kaj aliaj interpunkciaj signoj. La karaktero Pac-Man estas litero C, kiu alternas inter majuskla kaj minuskla formoj (por simuli la maĉadon de Pac-Man). La kvar fantomoj estas majuskla A (kiuj fariĝas minuskla m kiam la CatChum-Pac-Man manĝas potencan pilolon, kaj majuskla M kiam la efiko preskaŭ finiĝas), kaj la "fruktoj" estas reprezentitaj per dolaraj simboloj. Unu el la ĉefaj malavantaĝoj de ĉi tiu klono estas, ke tiutempaj Kaypro-komputiloj ne povis inversigi tekstajn signojn. Rezulte, eĉ kiam la karaktero maĉas pilolojn sur sia maldekstra flanko, ekzemple, lia maĉanta buŝo ankoraŭ restas dekstre.
Estas neniu sono. Anstataŭe, fulmantaj tekstaj mesaĝoj aperas de tempo al tempo dirante frazojn kiel "Pretigu Vin!", "Pretiĝu!" aŭ "Iru por ĝi!".
Kune kun Star Trek, Aliens kaj Ladder, CatChum estis unu el la ludoj inkludita en la programara pako de la fruaj Kaypro-komputiloj.
CatChum estis verkita de Yahoo Software el Los-Anĝeleso, Kalifornio.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1985) “CatChum”, BAM Publications 2, p. 48–49.
- ↑ (October 1983) “Review: Kaypro 10”, InfoWorld 5 (44), p. 109.