Saltu al enhavo

Cathartes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Katartoj
Meleagra katarto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Katartoformaj Cathartiformes
Familio: Katartedoj Cathartidae
Genro: Katartoj Cathartes
Illiger, 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Cathartes inkludas mezajn ĝis grandajn kadavromanĝantajn birdojn en la familio de Katartedoj (Cathartidae). La tri vivantaj specioj nuntempe klasigitaj en tiu genro vivas amplekse en Ameriko. Estas krome unu formortinta specio konata el Kvaternaro de Kubo.[1]

Cathartes estas greka vorto καθαρτής, por "purigisto," reference al la rolo de tiuj vulturoj kiel purigistoj kiuj vere purigas malkomponiganta kadavrojn en naturo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La unua membro de tiu genro formale priskribita, nome la Meleagra katarto, estis nomita de Linnaeus kiel Vultur aura en sia veko Systema Naturae en 1758,[2] sed finfine ĝi estis translokigita al la nuntempa genro kiu estis kreita de la germana zoologo Johann Illiger en 1811.[3] La flavkapaj katartoj por la unua fojo priskribita en 1845 de John Cassin estis en du specioj disigita en 1964.[4][5]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Cathartes estas unu el la kvin genroj de la Katartedoj. La taksonomia lokigo de tiuj vulturoj restas neklara.[6] Ĝi estas la nura genro en sia familio kiu ne estas monotipa. La novmondaj kaj malnovmondaj vulturoj estas similaj laŭ aspekto kaj havas similajn ekologiajn rolojn, sed evoluis el diferencaj prauloj en tre apartaj partoj de la mondo. La rilato inter ambaŭ vulturgrupoj estas debatotemo, kaj kelkaj fruaj aŭtoritatoj sugestis, ke la novmondaj vulturoj estas pli proksime rilataj al cikonioj.[7]

En 2007 la nordamerika listo de la American Ornithologists' Union movis Cathartidae denove reen al ĉefa loko en Falconiformes, sed kun asterisko kiu indikas ĝin kiel taksono "ke ĝi estas probable mislokigita en la nuntempa filogenetika listigo sed kiu informo indikanta taŭgan lokon ne estas ankoraŭ disponebla".[8] La skizo de sudamerika listo fare de AOU metas la Cathartidae en ĝia propra ordo, nome Cathartiformes.[9] Tamen, ĵusa studo per DNA en la evoluaj rilatoj inter birdogrupoj sugestas ankaŭ, ke ili estas rilataj al aliaj rabobirdoj kaj estu parto de nova ordo Accipitriformes anstatataŭe,[10] pozicio adoptita en 2010 fare de la nordamerika listo de AOU,[11] kunhavigita kun la International Ornithological Congress.[12]

La genro Cathartes havas tri agnoskitajn vivantajn speciojn:[13][1]

Unu formortinta specio, nome la Emslie vulturo (C. emsliei) estas konata el malfrukvaternara fosilio troviĝinta en Kubo, kaj ĝi plej verŝajne formortis post la formorto de la megafaŭno kies kadavraĵo ĝin antaŭe nutris dum la Kvaternara amasformorto, kune kun la posta perdo de savanaj habitatoj.[14]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (2020-09-21) “A new fossil vulture (Cathartidae: Cathartes) from Quaternary asphalt and cave deposits in Cuba”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 140 (3), p. 335–343. doi:10.25226/bboc.v140i3.2020.a6. 
  2. Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 86.
  3. Illiger, Johann. (1811) Prodromus systematis mammalium et avium. Berolini: Sumptibus C. Salfeld, p. 236.
  4. “[untitled]”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia 2 (8), p. 212. “Near Veracruz, Mexico.”. 
  5. (1964) “A revision of the American vultures of the genus Cathartes”, Smithsonian Miscellaneous Collections 146 (6), p. 15. 
  6. Remsen, J. V. Jr.; C. D. Cadena; A. Jaramillo; M. Nores; J. F. Pacheco; M. B. Robbins; T. S. Schulenberg; F. G. Stiles; D. F. Stotz & K. J. Zimmer (2007) A classification of the bird species of South America. Arkivigite je 2016-07-17 per la retarkivo Wayback Machine South American Classification Committee]
  7. Sibley, Charles G. kaj Burt L. Monroe (1990) Distribution and Taxonomy of the Birds of the World. Yale University Press. (ISBN 0-300-04969-2)
  8. American Ornithologists' Union (2009)
  9. Remsen et al. (2008)
  10. Hackett et al. (2008)
  11. American Ornithologists' Union (2010)
  12. International Ornithological Congress IOC World Bird List. IOC. Alirita 25a de Januaro 2024 .
  13. Cathartes. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  14. (Septembro 2020) “A new fossil vulture (Cathartidae: Cathartes) from Quaternary asphalt and cave deposits in Cuba”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 140 (3), p. 335–343. doi:10.25226/bboc.v140i3.2020.a6.