Malgranda flavkapa katarto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La Malgranda flavkapa katarto (Cathartes burrovianus) konata ankaŭ kiel savana vulturo,[1] estas specio de birdo el la novmond-vultura familio Katartedoj (Cathartidae). Ĝi estis konsiderata sama specio kiel la granda flavkapa katarto ĝis ili estis disigitaj en 1964.[2]
Ĝi troviĝas en Meksikaj, Centramerikaj, kaj Sudamerikaj laŭsezone humidejoj aŭ inundeblaj malaltteraj herbejoj, marĉoj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas granda birdo, kun enverguro de 150 ĝis 165 cm. La plumaro de la korpo estas nigra, kaj la kapo kaj kolo, kiuj estas senplumaj, estas paloranĝa kun ruĝaj aŭ bluaj areoj. Al ĝi mankas sirinkso, kaj tial ties voĉoj estas limigitaj al gruntoj aŭ mallaŭtaj sibloj.
La malgranda flavkapa katarto manĝas kadavraĵojn kaj trovas la mortintajn bestojn per vido kaj flaro, kapablo kiu estas rara en birdoj. Ĝi dependas de pli grandaj vulturoj, kiel la reĝa katarto, por ke tiuj malfermu la korpojn de grandaj animaloj ĉar ĝiaj bekoj ne estas sufiĉe fortaj tiucele.
Kiel aliaj novmondaj vulturoj, la malgranda flavkapa katarto uzas termikojn por resti ŝvebe ne elĉerpante energion. La specio demetas siajn ovojn sur ebenaj surfacoj, kiel grundoj de kavernoj, aŭ sur la truoj de stumpoj. Ili nutras siajn idojn pere de regurgitado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Species account: Lesser Yellow-headed Vulture Cathartes burrovianus (2014-05-08). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-02-29 .
- ↑ (1964) “A revision of the American vultures of the genus Cathartes”, Smithsonian Miscellaneous Collections 146 (6), p. 15.