Reĝa katarto
Reĝa katarto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sarcoramphus papa (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Taksata arealo de la Reĝa katarto; (oranĝkolora)
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Vultur papa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La reĝa katarto, Sarcoramphus papa, estas la birdo plej klare kolorita inter la katartoj aŭ amerikaj vulturoj. Tiu birdo vivas en tropikaj malaltaj arbaroj el suda Meksiko ĝis suda Argentino, kaj ili troviĝas en altecoj de ĉirkaŭ 1200 m.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu neotropisa specio havas flavan karnan kreston (barbon) super sia beko kaj la senpluma kapa haŭto estas flava kaj ruĝa. La plumaro estas nigra kaj helgriza, sed ĝi havas flavajn kaj rozkolorajn nuancojn. La okuloj estas flavecaj en plenkreskuloj. Ili estas ĉirkaŭ 80 cm altaj.
Moroj
[redakti | redakti fonton]Laŭ moroj, reĝaj katartoj estas tipaj vulturoj. Ili manĝas kadavraĵojn kaj ŝvebas serĉe predon, sed ili uzas ankaŭ flaradon lokigi ĝin. Aliaj sciencistoj diras, ke plej ofte ili nur sekvas ekzempleron de Meleagra katarto aŭ Kondoroj kiuj ja flaras. Grandaj grupoj de vulturoj povas kuniĝi ĉirkaŭ taŭgan kadavraĵon. Tiam la reĝa katarto regas aliajn speciojn sed ĝia plej forto igas ke ĝi devas malfermi la kadavron kiun aliaj manĝos.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Masklo kaj femalo estas similaj laŭ plumaro kaj grandeco (tio estas, apenaŭ estas seksa duformeco). La ino demetas unu ovon kaj ambaŭ gepatroj kovas. Idoj havas brunan plumaron kaj plenkreskulan plumaron nur post 18 monatoj.
En antaŭhispana majaa civilizo hieroglifoj montras regan katarton kiel simbolo de Cib, la 13a tago en la monato.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife