Saltu al enhavo

Chicken (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Chicken

Disvolvo Mike Potter[1]
Eldoninto Synapse Software
Dato de lanĉo 1982
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Agada videoludo
vdr

Chicken estas agada videoludo por 8-bitaj Atari-komputiloj verkita de Mike Potter kaj publikigita de Synapse Software en 1982.[1] La ludo similas al la Atari-arkadludo Avalanche aperinta en 1978, anstataŭigante la sitelojn kaj rokojn per koko kiu provas kapti siajn ovojn.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Du ovoj falantaj al la korbo de la koko ĉe la malsupro

Chicken sekvas la dezajnon de la arkadludo Avalanche el 1978, sed kun kelkaj variaĵoj. La ludanto kontrolas kokon, kiu povas moviĝi horizontale maldekstren kaj dekstren ĉe la malsupro de la ludkampo, puŝante korbon. Ĉe la supro, vulpo faligas la ovojn de la koko tra serio de moviĝantaj blokoj. La ovoj falas tra breĉoj inter la blokoj, kiuj hazarde determinas ilian finan falpunkton.

Se ovo atingas la grundon, ĝi rompiĝas kaj elkoviĝas kokido. Ĉi tiuj sekve malhelpas la movadon de la ludanto, sed la koko povas salti super ilin per la fajrobutono. Se ludanto paŝas sur kokidon, farmisto apers kaj piedbatas la ludanton for de la ekrano. La ago akceliĝas ĝis ĝi fariĝas ekstreme rapida.[2]

La ludo povas esti ludata per stirstango. Ĝis kvar ludantoj povas partopreni en unu ludo, sed ili ludas sinsekve per unu sola regilo.[2]

Mike Potter aliĝis al Synapse Software en 1981, post kiam li kreis Protector kaj ekdistribuis ĝin per alia kompanio, Crystalware. Li sekve eldonis version ĉe Synapse kun kelkaj cimo-riparoj.[3]

Chicken estis lia unua ludo verkita tute ĉe Synapse kaj la unua, kies ideon donis al li la fondinto de Synapse, Ihor Wolosenko. La ĉefa inspiro de Wolosenko estis arkadludoj, kaj multaj el la videoludoj de Synapse de ĉi tiu epoko estas adaptiĝoj de tiutempaj ludoj por la Atari-platformo.

Creative Computing nomis la ludon "stulta, sed amuza" kaj rimarkigis, ke ludantoj ofte ekridegis.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. 2,0 2,1 2,2 “Not Just Fun in Games”, The Creative Atari.
  3. . Mike Potter's Story (17 January 2000).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]