Saltu al enhavo

Clowns and Balloons

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Clowns and Balloons

Disvolvo 8-bita Atari
Frank Cohen
TRS-80 Color Computer
Steve Bjork
Eldoninto Datasoft
Dato de lanĉo 1982
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj, TRS-80 Color Computer
Ĝenro Agada videoludo
vdr

Clowns and Balloons (esperante Klaŭnoj kaj Balonoj) estas cirk-tema agada videoludo verkita de Frank Cohen por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj publikigita en 1982 fare de Datasoft.[1][2] La ludo ankaŭ estis eldonita por TRS-80 Color Computer, verkita de Steve Bjork, kiu antaŭe publikigis similan ludon nomatan Space Ball por TRS-80 en 1980.[3][4][5] Clowns and Balloons esence estas klono de la arkada videoludo Circus (1977). Ĝi ankaŭ estas variaĵo de Breakout kaj brikrompa videoludo, kie la ludanto movas trampolinon maldekstren kaj dekstren por kapti saltantan klaŭnon, kiu eksplodigas vicojn da balonoj ĉe la supro de la ekrano per sia kapo.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La celo de Clowns and Balloons estas movi trampolinon sub klaŭnon kaj resalti lin sufiĉe alten por eksplodigi la balonojn ĉe la supro de la ekrano. La ludanto movas la trampolinon horizontale per la stirstango aŭ komputila krajono. Estas tri gradoj de malfacileco.[6]

La ludo donas pliajn poentojn se la ludanto tute malplenigas ĉiun vicon da balonoj komencante de la fundo kaj irante supren. Se la balonoj ne estas malplenigitaj laŭ ordo, la vico reaperas. La klaŭno resaltas laŭ diversaj anguloj depende de kie li surteriĝas sur la trampolino.

Klaŭno en la aero pretas eksplodigi balonon

Charles Brannon, kiu recenzis la ludon por la revuo Compute!, ŝatis la ludon: "la animacio restas sufiĉe simpla, tamen glata. La sono kaj muziko estas inter la plej bonaj, kiujn mi aŭdis. Malgraŭ la simpla temo, Clowns and Balloons montriĝis kiel tre amuza kaj inspiris horojn da freneza stirstanga tordado."[7] La revuo Page 6 admiris la grafikaĵojn kaj sonon, nomante ilin impona demonstracio de la kapabloj de 8-bitaj Atari. Tamen, la recenzisto ankaŭ deklaris: "ludi postulis multe da persisto por alkutimiĝi al la rapideco de movado de la stirstango. Fakte, mi komencis enui antaŭ ol mi sufiĉe lertiĝis por eksplodigi la unuan aron da balonoj ".[8] David Plotkin de SoftSide rimarkis, ke la ludo estas facile lernebla, sed "postulas rapidajn refleksojn kaj konsiderindan lertecon" antaŭ kompleta majstrado, kaj rekomendis la krajonon anstataŭ la stirstangon. Plotkin eĥis la senton de Page 6, rilate al la prezentado, deklarante: "la programistoj ĉe DataSoft tre bone komprenas la funkciojn de Atari."[9] John Anderson en la libro The Creative Atari laŭdis la ludon, skribante ke ŝatantoj de Circus "aparte aprezos la sofistikecon de Clowns and Balloons" kaj dirante, ke ĝi "eble estas la plej dependiga ludo, kiun mi vidis" ekde Threshold.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Aliaj videoludoj fare de Frank Cohen:

Aliaj videoludoj fare de Steve Bjork:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. Clowns and Balloons.
  3. Ausburg, Cray (July 1986). "Building an OS-9 Support Network". The Rainbow. Vol. V, no. 12. p. 88. Retrieved June 1, 2023.
  4. "Radio Shack has the Color Computer Software You Want at New Low Prices!". The Rainbow. Vol. V, no. 1. August 1985. p. 187. Retrieved March 20, 2024.
  5. Space Ball (1980) by Steve Bjork for the Radio Shack TRS-80 Model 1/3 (16 March 2024).
  6. 6,0 6,1 Anderson, John. (1983) “Part III. Hardware and Software”, The Creative Atari. Morris Plains, NJ: Creative Computing Press, p. 186–187. ISBN 0-916688-34-8.
  7. Compute! ISSUE 29 / OCTOBER 1982 / PAGE 127 (October 1982).
  8. "Clows & Balloons". Page 6. No. 1. December 1982. p. 15. Retrieved June 1, 2023.
  9. Plotkin, David (November 1982). "An Atari Christmas". SoftSide. No. 35. pp. 90–91. Retrieved June 1, 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]