DK'Tronics
DK'Tronics | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1981 - 24-a de majo 1993 | |
Sidejo | Great Yarmouth | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agokampo | flankaparato • videoludo | |
filiaj kompanioj | Currah vd | |
DK'Tronics Ltd (stiligita kiel dk'tronics) estis brita programara kaj komputila kompanio aktiva dum la 1980-aj jaroj. Ĝi ĉefe fabrikis flankaparatojn por ZX Spectrum kaj Amstrad CPC sed ankaŭ publikigis videoludojn por ZX81, ZX Spectrum, Commodore 64, VIC-20, BBC Micro, Memotech MTX, MSX kaj ceteraj Amstrad-periloj.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua produkto de la kompanio estis ekspansia memorpakaĵo de 16 kilobitokoj por ZX80, eldonita ĝuste antaŭ la lanĉo de la ZX81. En tiu tempo la kompanio konsistis nur el David Heelas, laborante partatempe pro sia intereso pri elektroniko.[2] Kiam la ZX81 estis lanĉita, li fariĝis plentempa fabrikisto, pakisto kaj sendisto el sia hejmo – kaj ĝis la fino de 1981 li havis kvar dungitojn. Aparatara produktado sekve pligrandiĝis por inkluzivi novajn klavarojn por la ZX81, sed ankaŭ por la nove aperinta ZX Spectrum.
En 1984, DK'Tronics havis ĉirkaŭ 50 dungitojn, kun Heelas kiel ĝenerala direktoro. Li ankaŭ esploris la eblon fariĝi komputilo-fabrikisto, specife por la merkato de personaj komputiloj per la uzado de malmultekosta ĉefprocesoro. Li planis aldoni integritan ekranon kaj muzik-klavaron.
DK'Tronics publikigis videoludojn inter 1982 kaj 1985, inkluzive verkojn de programistoj kiel Don Priestley, kiu fariĝis direktoro de la kompanio en 1983.[3] David Heelas estis konata pro sia kritiko de la ekcesa reklamado fare de aliaj programaraj kompanioj en la ludgazetaro, kaj li fieris pri la malsama profesia sinteno adoptita de DK'Tronics.[4]
Videoludoj
[redakti | redakti fonton]- Meteoroids (1982)[3]
- 3D Tanx (1982)[3]
- Dictator (1983)[5][3]
- Spawn of Evil (1983)[6]
- Maziacs (1983)[3]
- Jumbly (1983)[3]
- Zig Zag (1984)
- Minder (1985)[3]
- Popeye (1985)[3]
- Benny Hill's Madcap Chase (1985)[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . DK'TRONICS REVISITED (October 1984). Alirita 6 May 2017 .
- ↑ . MINDING HIS OWN BUSINESS (April 1985). Alirita 6 May 2017 .
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 "Terry, Arfur and 'Im Upstairs". Crash. No. 34. Newsfield. November 1986. p. 108. Retrieved 23 July 2021.
- ↑ . MINDER TRONICS (November 1984). Alirita 6 May 2017 .
- ↑ Phil South (July 1987). "King Berk". Your Sinclair. No. 19. Dennis Publishing. p. 41. Retrieved 13 July 2021.
- ↑ "Evil Tactics". Popular Computing Weekly. No. 20. Sunshine Publications. 19 May 1983. p. 50. Retrieved 23 July 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle DK'Tronics Ltd ĉe World of Spectrum