Saltu al enhavo

Don Priestley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Priestley
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Okupo
Okupo videoludoprogramisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Don PRIESTLEY (naskiĝis en 1940) estas brita instruisto kaj eksa videoluda programisto kiu verkis pli ol 20 komercajn ludojn por la personaj komputiloj ZX81 kaj ZX Spectrum inter 1982 kaj 1989. Malgraŭ sukcesaj eldonoj por DK'Tronics, kiel 3D Tanx kaj Maziacs, Priestley revenis al sia instruada kariero en la malfruaj 1980-aj jaroj, asertante ke la okazintaj ŝanĝoj en la videoluda industrio ne plu konvenis al lia labormaniero.

Videoluda disvolvado

[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1979, Don Priestley estis instruisto. En 1981, li kaj lia filo aliĝis al nokta kurso pri la programlingvo Paskalo. Kvankam lia filo forlasis la kurson, li daŭrigis ĝin. Unu el liaj fruaj programoj estis adapto de La Ludo de Vivo de Conway, kiun estis li konvertis por sia nove aĉetita Sinclair ZX81.

Lia unua komerca ludo estis The Damsel and the Beast, inspirita de programo nomata Mugwump kaj publikigita de Bug-Byte.[1] Pliaj ZX81-ludoj, kiujn li kreis kiel sendependa programisto, estis Dictator (sukcesa strategia videoludo poste adaptita al ZX Spectrum)[1] kaj Mazogs (kiu estis poste reverkita por Spectrum kiel Maziacs).[2]

Priestley aliĝis al DK'Tronics kiel direktoro en marto 1983.[3] Tie li evoluigis 3D Tanx, kiu estis bone ricevita de kritikistoj kaj estis lia plej sukcesa ludo. DK'Tronics vendis ĉirkaŭ 5000 kopiojn ĉiumonate dum 15 monatoj.[4] Sekvis Spawn of Evil,[5] kiu atingis la pinton de vendolistoj en majo 1983.[6] Li ankaŭ verkis Popeye, videoludon pri la samnoma komiksa persono, por DK'Tronics. Eldonita en 1985, ĝi distingis sin per siaj grandegaj, koloraj grafikeroj - inter la plej grandaj jam viditaj sur ZX Spectrum.[7][8] Ĉi tiu aparta grafika stilo okazis hazarde :

Citaĵo
 La posedantoj de la Popeye-licenco, King Features - estis atentemaj substreki ke iu ajn ludo devas inkluzivi justajn reprezentadojn de la centraj desegnofilmaj figuroj, do mi sidis kun granda krado kaj elpensis figuron de Popeye, kiu estis sep karakteroj alta kaj ses larĝa - 42 movendaj karakteroj por ĉiu refreŝigo de la ekrano ! 
— Don Priestley, CRASH #34[3]

En 1986, Macmillan Publishers reeldonis Popeye kaj kontaktis[1] Priestley por uzi la samajn teknikojn por la lanĉotitolo[9] de ĝia nova varlabelo, Piranha Software. The Trap Door, bazita sur la animacia serio de la sama nomo, gajnis plurajn premiojn[10][11][12] de la gazetaro kaj estis priskribita kiel unu el la plej bonaj ludoj iam eldonitaj por ZX Spectrum.[13][14]

Priestley poste uzis la saman stilon en la daŭrigo Through The Trapdoor (1987), Flunky (1987) kaj Gregory Loses his Clock (1989). Tamen en la malfruaj 1980-aj jaroj, li sentis ke luddezajno moviĝis for de individuaj programistoj favore al pli grandaj disvolvaj teamoj. Tiuj ŝanĝoj ne konvenis al la labormaniero de Priestley, kaj li forlasis la videoludan industrion por reveni al instruado.[4]

Videoludoj

[redakti | redakti fonton]

Sinclair ZX81

[redakti | redakti fonton]
  • The Damsel and the Beast (1981, Bug-Byte)
  • Mission of the Deep (1981, Macronics)
  • Dictator (1982, Bug-Byte)
  • Sabotage (1982, Macronics)
  • City Patrol (1982, Macronics)
  • Mazogs (1982, Bug Byte)

ZX Spectrum

[redakti | redakti fonton]
  • 3D Tanx (1982, DK'Tronics)
  • Meteoroids (1982, DK'Tronics)
  • Dictator (1983, DK'Tronics)
  • Maziacs (1983, DK'Tronics)
  • Jumbly (1983, DK'Tronics)
  • Spawn of Evil (1983, DK'Tronics)
  • Minder (1985, DK'Tronics)
  • Popeye (1985, DK'Tronics)
  • Benny Hill's Madcap Chase (1985, DK'Tronics)
  • The Trap Door (1986, Piranha Software)
  • Flunky (1987, Piranha Software)
  • Through the Trap Door (1987, Piranha Software)
  • Target (1988, Summit Software)
  • Up for Grabs (1988, Summit Software)
  • Gregory Loses His Clock (1989, Mastertronic)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Phil South (July 1987). "King Berk". Your Sinclair. No. 19. Dennis Publishing. p. 41. Retrieved 13 July 2021.
  2. "Full Colour". Popular Computing Weekly. No. 35. Sunshine Publications. 1 September 1983. p. 46. Retrieved 23 July 2021.
  3. 3,0 3,1 "Terry, Arfur and 'Im Upstairs". Crash. No. 34. Newsfield. November 1986. p. 108. Retrieved 23 July 2021.
  4. 4,0 4,1 Darran Jones (February 2005), "Retrospective: Don Priestley", gamesTM (28): 154–155 
  5. "Evil Tactics". Popular Computing Weekly. No. 20. Sunshine Publications. 19 May 1983. p. 50. Retrieved 23 July 2021.
  6. "Top 10". Popular Computing Weekly. No. 20. Sunshine Publications. 19 May 1983. p. 51. Retrieved 23 July 2021.
  7. Popeye review from CRASH issue 20, September 1985; retrieved from CRASH The Online Edition
  8. Popeye review from Your Spectrum issue 19, October 1985
  9. "A New Label With Bite". Crash. No. 32. Newsfield. September 1986. p. 96. Retrieved 13 July 2021.
  10. "Trap Door, C+VG Hit". Computer and Video Games. No. 61. EMAP. November 1986. p. 39. Retrieved 16 July 2021.
  11. "Trapdoor, Sinclair User Classic". Sinclair User. No. 54. EMAP. September 1986. p. 49. Retrieved 16 July 2021.
  12. "The Trap Door, Monster Hit". ZX Computing. No. 31. Argus. November 1986. p. 54. Retrieved 16 July 2021.
  13. "You Stupid Berk! The Trap Door". Your Sinclair. No. 10. Sportscene Specialist Press. October 1986. p. 62. Retrieved 16 July 2021.
  14. Dan Whitehead. (2016) The Trap Door. The Zebra Partnership. “"It's not only one of the best licensed games on the Spectrum but one of the best games, full stop."”.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]