3D Tanx
Aspekto
3D Tanx | |
---|---|
Disvolvo | Don Priestley |
Eldoninto | DK'Tronics |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | ZX Spectrum, Commodore 64, BBC Micro |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
3D Tanx estas pafa videoludo disvolvita de Don Priestley kaj publikigita de DK'Tronics en 1982 por ZX Spectrum,[1] Commodore 64,[2] kaj BBC Micro.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]La celo de la ludo estas pafi tankojn moviĝantajn tra ponto, laŭlonge de la fono de la ekrano. La ludanto celas per tura kanono, ĝustigante ĝian rotacion kaj altecon : ĉi tio estas la "tridimensia" aspekto de la ludo. Lerteco kaj akurata movadtempo estas necesaj por trafi la tankojn.[3]
Recenzo
[redakti | redakti fonton]La magazino Crash skribis, ke "la grafikoj estas tre bonaj, samkiel la sono" kaj konkludis, ke la videoludo havas "elstaran valoron je ĉi tiu prezo"[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 3D Tanx. World of Spectrum.
- ↑ 3D Tanx. Lemon64.
- ↑ “3D Tanx review”, Sinclair User (14). Alirita 30 June 2007.. Arkivigite je 2012-09-13 per Archive.today
- ↑ “3D Tanx review”, CRASH (3).