Darmstadt-Bessungen
Darmstadt-Bessungen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo Darmstadt | |||||
Urborajtoj | parto de la urbo Darmstadt | |||||
Telefona antaŭkodo | 06151 | |||||
Poŝtkodo | 64285, 64295 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 17 177 [1] (stato: fine de oktobro 2024) | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 51′ N, 8° 39′ O (mapo)49.85788.65111Koordinatoj: 49° 51′ N, 8° 39′ O (mapo) | |||||
Areo | 5,53 km² | |||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
Poŝtkodo | 64285 • 64295 | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 51′ N, 8° 39′ O (mapo)49.85788.65111Koordinatoj: 49° 51′ N, 8° 39′ O (mapo) [+] | |||||
Alto | 179 m [+] | |||||
Areo | 5,53 km² ( 553 ha) [+] | |||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | |||||
| ||||||
Alia projekto | ||||||
![]() | ||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Orangerie_mit_Springbrunnen.jpg/300px-Orangerie_mit_Springbrunnen.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Paulus_Kirche_Bessungen.jpg/300px-Paulus_Kirche_Bessungen.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/75/Elementa_lernejo_Bessunger_Schule_en_Darmstadt-Bessungen_kaj_loka_na%C4%9Dejo_julie_2020_a_04.jpg/300px-Elementa_lernejo_Bessunger_Schule_en_Darmstadt-Bessungen_kaj_loka_na%C4%9Dejo_julie_2020_a_04.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/51/Darmstadt-Bessunger-Kirche.jpg/300px-Darmstadt-Bessunger-Kirche.jpg)
Bessungen – prononco [BESungn] – estas la centre suda parto de la eksterdistrikta urbo Darmstadt en la suda parto de la federacia lando Hesio de Germanio. La urboparto havas proksimume 17 000 loĝantojn (fine de 2019 estis ekzakte 15 172,[2] kaj fine de oktobro 2024 estis 17 177),[1] kaj ĝis la administra integrigo en la urbon Darmstadt en 1888 estis memstara administra komunumo. La loĝloko laŭ arkeologiaj trovoj ekestis en la 5-a jarcento - unua dokumenta mencio estas el la jaro 1002.
Etimologio kaj historio
[redakti | redakti fonton]"Bessungen" signifas "la anoj de Besso" (aŭ Bezzo). Besso, laŭ arkivaj enketoj de la regiona gazeto Darmstädter Echo, estis alemana nobelo, kiu ĉi tie eksetlis kun pli vasta familio[3], kiel supre indikite en la 5-a jarcento - la nomo estas variaĵo de la nuntampa nomo Bernardo.
Ekde 1886 la loĝloko per vaporlokomotiva trajno estis proksime ligita al la urbokerno de Darmstadt nur 2 kilometrojn pli norde. Fine de 1887 la komunuma konsilantaro post pezaj disputoj konsentis aliĝi al Darmstadt, kaj la 1-an de aprilo 1888 Bessungen iĝis kvartalo de la plivastiĝinta Darmstadt.[3]
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Bessungen estas iusence la kerna esperanta kvartalo de la urbo Darmstadt. Ĉi tie, apud la parko de la baroka oranĝejo, vivas interalie la esperantistino Maria Merla, kie okazas multaj kunvenoj de la lokaj esperantistoj, kaj urbokvartalan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen.