Doksy (germaneHirschberg am See respektive Bad Hirschberg) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la distrikto Česká Lípa kaj al la regiono Liberec. La urbo situas en la norda parto de Bohemio, 65 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 18 kilometrojn sudoriente de la distrikta centro Česká Lípa. Vivas ĉi tie 5 119 loĝantoj (2024). La germana nomo Hirschberg am See, laŭvorte "cervomonto ĉe la lago" indikas lagobordan situon: la urba lago tuj norde de la urbocentro nun nomiĝas Máchovo jezero, kaj plia lago nun nomata Brehynski rybnik situas kilometron pli oriente. Laŭ la urbo nomiĝas Doksa montetaro.