Saltu al enhavo

Donkatajtuo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ca trù

Sud-vjetnama donkatajtuo (en la vjetnama đờn ca tài tử Nam Bộ, en chữ nôm:琴歌才子南部, kiu signifas amatora muzikinstrumenta por ludado kaj kantado de Suda Vjetnamio) aŭ nhạc tài tử (樂才子) forminta kaj disvolviĝinta de la malfrua 19-a jarcento estas unika popola arto kreita surbaze de la ceremonia muziko, la kortega muziko kaj la dolĉaj melodioj de popolkantoj el la Centro kaj Sudo de Vjetnamio[1]. Temas pri formo de arto tipa de la regionoj de la Sudo, riĉa je riveroj kaj ĝardenoj, distingiĝa harmonia kombino inter muzikinstrumenta ludado, kantoteksto, kaj dancfiguroj, spegulante kulturan esencon de miljara nacia civilizacio.

La muzikbando de donkatajtuo konsistas el kvar tipoj de instrumentoj: liuto kun ronda kesto kaj du kordoj; dukorda vjolo; dek-seskorda citro; kaj unukorda instrumento. Tamen poste, okazis ŝanĝoj en la konsistigo de la bando per aldono de aliaj instrumentoj kiel gitaro kun konkava klavoj aŭ eĉ violonoj.

La oka kunveno de la Interregistara Komisiono pri la protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO en Bakuo, Respubliko de Azerbajĝano, okazinta je mardo la 5an de decembro 2013 konfirmis, ke Donkatajtuo de Vjetnamio estas enigita en la liston de reprezenta nemateria kultura heredaĵo de homaro. Laŭe, Donkatajtuo respondis al la sekvaj kriterioj: esti transdonita de generacio al generacio tra formala kaj neformala edukadoj tra 21 sudaj provincoj; esti konstante rekreita tra kultura interŝanĝo kun malsamaj etnoj; esprimi harmonion kaj reciprokan respekton inter la popoloj.[2]

Ĉi tiu tipo de muziko estas fakte ia ĉambra muziko kutime ludata ene de relative malgranda spaco en la hejmo, ĉe geedziĝoj, datrevenoj, naskiĝtagoj, festivaloj, rikoltoj, kutime okazanta je lunluma nokto, en la vilaĝoj. Donkatajtuo devenas de la popola muziko en Hue, miksita kun muziko el la provincoj de Quang Nam, Quang Ngai. Tiu muzika tipo estas esence distriga kaj tute ne ceremonia.

Aktuale donkatajtuo estas disvolviĝanta en 21 provincoj kaj urboj en suda Vjetnamio, nome An Giang, Bà Rịa - Vũng Tàu, Bạc Liêu, Bến Tre, Bình Dương, Bình Phước, Bình Thuận, Cà Mau, Cần Thơ, Đồng Nai, Đồng Tháp, Hậu Giang, Ho-Ĉi-Min-urbo, Kiên Giang, Long An, Ninh Thuận, Sóc Trăng, Tây Ninh, Tiền Giang, Trà Vinh kaj Vĩnh Long el kiuj Bạc Liêu, Bình Dương, Tiền Giang kaj Ho Chi Minh urbo estas lokoj kun plej multo da amatoroj.

Prezentado

[redakti | redakti fonton]

La muzikbando ofte uzas kvin instrumentojn, nome đàn tranh (dekseskorda citro), đàn tỳ bà (ĉina liuto kun kvar kordoj), đàn kìm (liuto kun ronda kesto), đàn cò (dukorda vjolo) kaj đàn tam (trikorda instrumento). Aldone, estas akompano de fluto kutime kun sep truoj[3] Tamen poste, okazis ŝanĝoj en la konsistigo de la bando per aldono de aliaj instrumentoj kiel gitaro kun konkavaj klavoj aŭ eĉ violono, kiun oni tenas vertikale.

Pri kostumoj, la donkatajtuaj partoprenantoj estas plejparte amikoj kaj najbaroj pro tio ili kutime sin vestas neformale (aŭ ne per aŭzajo) dum ordinaraj kunvenoj. Kiam la spektaklo okazas en temploj aŭ sur la scenejo ili surhavas siajn novajn vestojn. Lastatempe, kun la celo kontentigi la bezonojn de la turistoj, la donkatajtuaj bandoj sin organizas en kluboj kun duon-profesia karaktero kaj ili prezentas, kiam estas mendoj. En donkatajtuo, la roloj de la kantistoj kaj muzikistoj estas egalaj. Kantisto povas esti vira kaj virina, kontraste kun ca trù (speco de tradicia ĉanto en la nordo kaj centro) kiu konsistas nur el inaj kantistoj.

  1. ↑ 1. ^ Đờn ca tài tử, Vĩnh Long portal
  2. ↑ 2. ^ http://www.thanhnien.com.vn/pages/20131205/don-ca-tai-tu-nam-bo-duoc-cong-nhan-di-san-van-hoa-phi-vat-the.asp
  3. ↑ 3. ^ Kim Điền. "Ban nhạc Ngũ tuyệt." Thế giới Tự do Số 1, Tập X. Sài Gòn: Sở Thông tin Hoa Kỳ, 1961. tr 17-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]