Dragonfire (videoludo)
Dragonfire | |
---|---|
Disvolvo | Bob Smith[1] |
Eldoninto | Imagic |
Dato de lanĉo | 28-a de majo 1982: Atari 2600 1982: Intellivision 1983: VIC, Spectrum 1984: Apple, C64, ColecoVision, CoCo |
Platformo | Atari 2600, ColecoVision, Commodore 64, VIC-20, Intellivision, TRS-80 Color Computer, Apple II |
Ĝenro | Agada videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Dragonfire estas agada videoludo eldonita en 1982, verkita de Bob Smith kaj publikigita de Imagic.[1] La ludanto kolektas trezorojn gardatajn de drako, samtempe evitante fajroglobojn. Ĝi origine aperis por la ludkonzolo Atari 2600 kaj poste estis adaptita al Intellivision, VIC-20, Commodore 64, Apple II, ZX Spectrum, ColecoVision kaj TRS-80 Color Computer.
La fontkodo de la ludo iĝis publika havaĵo pro iniciato de la programisto Bob Smith la 24-an de majo 2003.[2]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Ĉiu nivelo de Dragonfire havas du etapojn. La unua estas flanka vido de la rolulo provanta transiri levoponton por atingi kastelon. Por transiri la ponton, la ludanto devas kliniĝi sub altaj fajrogloboj kaj salti super malaltaj fajrogloboj. Post sukceso, la dua etapo komenciĝas, kiu havas pli supran vidpunkton. La ludanto gvidas la rolulon ĉirkaŭ ĉambro, kolektante trezorojn kaj evitante fajroglobojn pafitajn de drako, kiu patrolas la fundon de la ekrano. Kolekti ĉiujn trezorojn malfermas pordon al la sekva nivelo.
Unu trafita fajroglobo en iu ajn etapo forigas unu el la sep komencaj vivoj de la ludanto. En ĉiu nivelo, la karaktero kaj fajrogloboj fariĝas laŭgrade pli rapidaj.
Recenzo
[redakti | redakti fonton]Electronic Games en 1983 priskribis Dragonfire kiel "aparte utilan kiel enkondukon al fantaziaj ludoj por pli junaj ludantoj — dum ĝi ankoraŭ havas sufiĉe da ekscitaj momentoj por kontentigi la ceterajn".[3] La ludo poste ricevis Merit-atestilon en la kategorio de "Plej Bonaj Aŭdvidaj Efektoj de Videoludo (Malpli ol 16K ROM)" okaze de la 5-aj jaraj Arkie Awards en 1984.[4]:42
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 The Giant List of Classic Game Programmers.
- ↑ Dragonfire_source
- ↑ "The Players Guide to Fantasy Games", Electronic Games, June 1983, paĝoj 47. Kontrolita 6 January 2015.
- ↑ (January 1984) “Arcade Alley: The Arcade Awards, Part 1”, Video 7 (10), p. 40–42.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dragonfire ĉe MobyGames (angle)
- Videoludoj aperintaj en 1982
- Agadaj videoludoj
- Videoludoj pri drakoj
- Videoludoj okazantaj en kastelo
- Videoludoj de Imagic
- Videoludoj kreitaj en Usono
- Videoludoj ludeblaj per Atari 2600
- Videoludoj ludeblaj per ColecoVision
- Videoludoj ludeblaj per Commodore 64
- Videoludoj ludeblaj per VIC-20
- Videoludoj ludeblaj per Intellivision
- Videoludoj ludeblaj per TRS-80 Color Computer
- Videoludoj ludeblaj per Apple II