Dungeons of Daggorath
Dungeons of Daggorath | |
---|---|
Disvolvo | DynaMicro[1] |
Eldoninto | Tandy Corporation |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | TRS-80 Color Computer, Dragon 32/64 |
Ĝenro | Rola videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Dungeons of Daggorath estas unu el la unuaj realtempaj, unua-personaj rolaj videoludoj. Ĝi estis produktita de DynaMicro por la persona komputilo TRS-80 Color Computer en 1982. Daŭrigo, Castle of Tharoggad, estis publikigita en 1988.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Dungeons of Daggorath estis unu el la unuaj ludoj, kiuj provis reprezenti tri-dimensian spacon en realtempa medio, uzante oblikvajn liniojn por doni la iluzion de profundeco. Ĝi sekvis la videoludojn Maze War kaj Spasim aperintajn en 1974, kiuj estis skribitaj por esplorkomputiloj, kaj la unuan tri-dimensian labirintan videoludon por hejmaj komputiloj, 3D Monster Maze, publikigitan en 1981. La ludo Phantom Slayer, kiu estis publikigita en 1982 por TRS-80 Color Computer, ankaŭ havis monstrojn kaŝantajn en labirinto. Dum Daggorath estis grafike simila al tiuj ludoj, ĝi aldonis plurajn strategiajn elementojn, kiel malsamajn specojn de monstro, kompleksajn labirintojn, diversajn nivelojn de videbleco, kaj la uzon de diversaj objektoj kaj armiloj.[2]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/d/d3/Dungeons_of_Daggorath_screenshot.png/200px-Dungeons_of_Daggorath_screenshot.png)
La ludanto moviĝas tra kelkarcero, enirante komandojn per tajpado – ekzemple, tajpante "GET LEFT SHIELD" aŭ "USE RIGHT" (aŭ mallongigojn kiel "G L SH" kaj "U R"), kolektante forton kaj ĉiam pli potencajn armilojn dum la ludo progresas. Diversaj estaĵoj aperas kaj ofte povas esti aŭdataj kiam ili estas proksime, eĉ kiam ne videblaj. La celo de la ludo estas venki la duan el du sorĉistoj, kiu troviĝas en la kvina kaj lasta nivelo de la kelkarcero.
Unika trajto de la ludo estas korbata indikilo, kiu plialtiĝas kiam la ludanto moviĝas, faras agojn aŭ ricevas damaĝon ene de la virtuala medio. La korbata indikilo estas rekta antaŭulo de la "sana" indikilo en postaj ludoj : ju pli alta la korbata ritmo, des pli vundebla estas la ludanto al atakoj. La ludanto povas sveni pro troa elĉerpiĝo, en kiu kazo ekzistas la risko esti atakata dum senhelpa. Ĉi tiu korbata sistemo estis uzata anstataŭ nombraj statistikoj kiel batopoentoj aŭ vivforto, kaj estis inspirita de arkadaj videoludoj,[3] specife de la ludo Space Invaders en 1978, kie korbat-simila sono iom post iom plirapidiĝas dum malamikoj antaŭeniras al la ludanto.[4]
Disvolvo
[redakti | redakti fonton]La ludo estis evoluigita de Douglas J. Morgan kaj Keith S. Kiyohara, kun sonoj fare de Phil Landmeier, de 1980 ĝis 1981 por Tandy Corporation (RadioShack) kaj ties komputilo TRS-80 Color Computer. Produktita de DynaMicro, ĝi estis publikigita en 1983 kiel ok-kilobajta kartoĉo por Color Computer, kio postulis plurajn monatojn de rekodigo. Malgraŭ tio, la ludo enhavas plurnivelan labirinton kaj havas por sia epoko altnivelajn sonajn efikojn, kiuj donas gravajn indikojn pri la lokoj de monstro.[5]
Influo
[redakti | redakti fonton]Post kiam Dungeons of Daggorath fariĝis unu el la plej popularaj videoludoj por Color Computer, Tandy produktis daŭrigon, Castle of Tharoggad,[6][7] en 1988, kiu tamen estis farita sen la partopreno de la Daggorath-teamo. Ĝi ricevis malbonajn recenzojn.[8]
Ĉirkaŭ la jaro 2001, Douglas J. Morgan rimarkis, ke la ekskluziva kopirajto de la ludo revenis al li el la eldonisto RadioShack. Li sekve republikigis la ludon kiel senpaga programaro, ankaŭ ofertante la fontkodon kontraŭ eta pago.[5][9] Ĝi estis adaptita de entuziasmuloj al Microsoft Windows,[10] Linux,[11] RISC OS[12] kaj PlayStation Portable[13] per la SDL-biblioteko. Senpaga, malfermfonta versio ankaŭ estis adaptita al la reto.[14]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hirsch Electronics Expands Board of Directors, June 2007, News Release, AutomatedBuildings.com
- ↑ . Dungeons of Daggorath. Arkivita el la originalo je 26 August 2011.
- ↑ Barton, Matt. (2008) Dungeons & Desktops: The History of Computer Role-Playing Games. A K Peters, Ltd., p. 80–1. ISBN 978-1-56881-411-7.
- ↑ Loguidice. (2009) Vintage games: An Insider Look at the History of Grand Theft Auto, Super Mario, and the Most Influential Games of All Time. Focal Press. ISBN 978-0-240-81146-8.
- ↑ 5,0 5,1 . A Review of DynaMicro's The Dungeons of Daggorath (1983) (13 October 2006). Arkivita el la originalo je 24 May 2007.
- ↑ . Castle of Tharoggad. Arkivita el la originalo je 12 September 2009.
- ↑ Castle of Tharoggad, Color Computer Documentation Website
- ↑ Sabbatini, Mark (February 2010). Roppolo, Bryan (ed.). "Castle of Tharoggad". Retrogaming Times Monthly. No. 69. Archived from the original on 7 February 2010.
- ↑ Grant of license to reproduce Dungeons of Daggorath de Douglas J. Morgan "Mi per ĉi tio donas ne-ekskluzivan konstantan tutmondan permeson al ĉiuj administrantoj de Color Computer-retejoj, imitilaj programistoj, programantoj aŭ ajna alia persono aŭ homoj, kiuj deziras evoluigi, produkti, duobligi, emulacii aŭ distribui la ludon, kun la sola kondiĉo ke ili klopodu ĉiel eble konservi la ludon laŭeble en ĝia originala kaj neŝanĝita formo... Iu ajn, kiu volas pagi por kopio de la listigo (ĉe Kinko's) kaj sendo al ili, kaj kiu intencas uzi ĝin por plibonigi la imitilajn versiojn de la ludo, estas bonvena ricevi ĝin".
- ↑ . Project Page for Dungeons of Daggorath PC-Port. Arkivita el la originalo je 28 February 2015.
- ↑ Dungeons of Daggorath – Version 0.5.1 for Linux (July 2012). Arkivita el la originalo je 23 April 2016.
- ↑ . Dungeons of Daggorath ported to RISC OS (27 May 2012). Arkivita el la originalo je 15 June 2012.
- ↑ . PSP homebrew – Dungeons of Daggorath v0.7 (15 December 2008). Arkivita el la originalo je 24 April 2016.
- ↑ Dungeons of Daggorath (en-US). Alirita 2020-04-20 .