Edinburga Palaco
Edinburga Palaco (germane: Edinburg-Palais) estas novrenesanca ejo sur la Kastela Placo de Koburgo, Germanujo, finante ideale la ensemblon de historiaj konstruaĵoj inter la Landa Teatro kaj la arkadoj de Kortega Ĝardeno kun honormonumento. Tuj kontraŭis Kastelo Ehrenburg; ĝi iam nomiĝis Wangenheim-palaco), majstroverko de ĉefkonstruisto Georg Konrad Rothbart. Akiris ĝin e 1865 Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao), filo de reĝino Viktoria por havi loĝejon koburgan. Nuntempe posedas ĝin la Industria kaj metia ĉambro de Koburgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Karl August von Wangenheim ordonis inter 1845 kaj 1846 starigon italmanierisma, duetaĝa urbopalaco kun fasado en al direkto de Kastelo Ehrenburg. Ĝi tamen servis al la grafo nur dum kvarjaroj, ĉar li mortis en 1850. Samtempe estiĝis sur la norda najbara grundo vilao por ŝtata konsilisto kaj ĉambelano Emil von Pawel-Rammingen, kiu poste nomiĝis Cirila Palaco. Ties enirejon ĉe la vojo disde la burgo ornamas eta grejsa portalo el la ateliero de Soldati de la 1739-a jaro (de malkonstruita domo ĉe la vojo Spitalgasse). Post la morto de Wangenheim heredis ĝin la duka familio.
En septembro 1865 princo Alfredo akiris la bienon kaj komisiis ĉefkonsrtuiston Georg Konrad modernigi la tuton laŭ novrenesanca modo. Ĝi do ricevis trian etaĝon, ŝajnan mezan avankorpon kaj suprenmetitan lukarnan trabaron kun obelisko. La unua etaĝo kun siaj reprezentaj ĉambroj klarigis sian funkcion per ebenarkaj kornicoj kaj balkonoj. La alikonstruo finiĝis en 1866 kiam ekservis ĝi kiel tranoktejo por kastel-gastoj.
En 1881 sekvis dua alikonstruo ĉar Alfredo kun familio estis destinitaj kiel loĝontoj, sekvante la seninfanan onklon Ernesto la 2-a. Estis do la tasko de arĥitekto Hans Rothbart aldoni kvaretaĝan eostan alon ĉealean: la enloĝebla spaco tiam kreskis je pli ol triono. Por Alfredo, lia edzino Maria Aleksandrova Romanova kaj kvin infanoj la tuto restis loĝejo ĝis la morto de Ernesto la 2-a en la 1893-a jaro. Tioma longo sufiĉis por ke la koburganoj baptis ĝin Edinburga Palaco respektive Vilao Edinburgo.
Sed ne longe ĝi ne utiliĝis: Duko Alfredo mortis post nur sep jaroj da regado en 1900, kaj sen tronheredanto. Ĉar lia unuenaskita filo mortis en 1899 post memmortigprovo. La vidvino Maria reiris al la malnova domo (ĝis 1920). Post heredaĵdivido la palaco venis en 1921 en la manojn de la tria plej maljuna filino Aleksandra, princino de Hohenlohe-Langenburg kaj ties edzo Ernesto. Ricevis ĉi vilaon Victoria Melita kaj ties edzo grandduko Cirilo Vladimiroviĉ. Ambaŭ restadis en ĝi ĝis la eksplodo de la Dum mondmilito; intertempe oni baptis ĝin Vilao Cirila. En 1939 ili vendis la tuton al la Industria kaj komerca ĉambro de Koburgo.
En 1945 la usona armeadministrado konfiskis ĝin por uzo kiel oficejo akj (ĝis 1952) kiel Amerika Domo (kulturccentro). Ankaŭ biblioteko kun usona literaturo ene estis.
Utiligo nuna
[redakti | redakti fonton]Depost 1952 revenis uzo fare de la la Industria kaj komerca ĉambro de Koburgo. De la iam riĉa meblaro restis teretaĝo en la ĉefa ejo nur farbita vandornamaĵo el ledo kaj stuka plafono kaj, en la eosta alo, en kelkaj ĉambroj de la unua etaĝo skulptaĵoj panelaj. Ĝuste tie intertempe gastis la ŝtata Edukada ofico. La ekstero de la palaco ne estis ŝanĝita ekde 1881. Nur la menciita obelisko malaperis: eta detalo kiu tamen malete damaĝas la harmonion de la fronta flanko pro ke tiel la gablo jam ne superas la groptegmenton. Dum restaŭradlaboroj en 2009 kreis oni novan enirejon rekte al Kastela Placo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Mahnke: Schlösser und Burgen im Umkreis der Fränkischen Krone. Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse, Coburg 1974, p. 16–17.
- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Band IV.48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 334–335.