Saltu al enhavo

Emil Hübner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Hübner, antaŭ 1902

Ernst Willibald Emil HÜBNER (naskiĝinta la 7-an de julio 1834 en Duseldorfo, mortinta la 21-an de februaro 1901 en Berlino) estis germana klasika filologo. Patro lia estis la pentristo Julius Hübner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Hübner de 1851 en Berlino kaj Bonn kaj vojaĝis inter 1855 kaj 1857 al Italujo. En 1859 sukcesis habilitiĝo Berline, kie li fariĝis en 1863 eksterorda, en 1870 orda profesoro. Li aparte meritis pri arĥeologio kaj latinlingva epigrafio. Publikigis li ankaŭ pri Hispanujo kaj Portugalujo kien li (stud)vojaĝis iner 1860 kaj 1860, denove en 1881, 1886 kaj 1889: »Epigraphische Reiseberichte aus Spanien und Portugal« (Berlino 1861); »Die antiken Bildwerke in Madrid« (Berlino 1862); »Inscriptiones Hispaniae« (dua volumo de »Corpus inscriptionum latinarum«, Berlino 1869); »Inscriptiones Hispaniae christianae« (Berlino 1871, suplemento 1900); »Arqueologia de España« (Barcelona 1888); »Monumenta linguae Ibericae« (Berlino 1893); pri Britio kiun li vizitis unue en 1866–67: »Inscriptiones Britanniae« (sepa volumo de »Corpus inscriptionum latinarum«, Berlino 1873) kaj »Inscriptiones Britanniae christianae« (Berlino 1876); sed ankaŭ epigrafikiste la katalogoj por la unua volumo de »Corpus inscriptionum latinarum« (Berlino 1863), »Exempla scripturae epigraphicae latinae« (Berlino 1885), »Römische Epigraphik« (en la unua volumo de la müller-a »Handbuch der klassischen Altertumskunde«, dua eldono, Munkeno 1892); finfine jenas la grava verko »Römische Herrschaft in Westeuropa« (Berlino 1890).

Ekster tio oni ŝuldas al vi pri la elstaraj verkoj pri literaturhistorio »Grundrisse zu Vorlesungen« (kvara eldono, Berlino 1878), pri latina gramatiko (dua eldono, Berlino 1881), pri la historio de klasika filologio (»Bibliographie der klassischen Altertumswissenschaft«, dua eldono, Berlino 1889) kaj pri la helena sintakso (Berlino 1883). Inter 1866 kaj 1881 eldonis li kun Rudolf Hercher, poste kun Adolf Kirchhoff, Theodor Mommsen kaj Johannes Vahlen la periodaĵon »Hermes, Zeitschrift für klassische Philologie« kaj inter 1868–72 la gazeton »Archäologische Zeitung« (Berline).

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Hübner" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 592

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]