Endormiĝa-Nikolaa preĝejo (Jalutorovsko)
Endormiĝa-Nikolaa preĝejo | |
---|---|
ruse Успенско-Никольская церковь | |
![]() La preĝejo en 2021
| |
rekonilo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | ![]() |
Municipo | Jalutorovsko |
Geografia situo | 56° 39′ 14″ N, 66° 18′ 16″ O (mapo)56.65388888888966.304444444444Koordinatoj: 56° 39′ 14″ N, 66° 18′ 16″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | la Rusa Ortodoksa Eklezio |
diocezo | la Tobolska kaj Tjumena eparĥio |
dekanujo | la Jalutorovska |
paroĥo | Endormiĝa-Nikolaa |
Dato de konsekro | 1872 |
Uzado | preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Tipo de konstruaĵo | preĝejo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | strato Krasnoarmejskaja, 57 |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C_%D1%81%D0%BE_%D1%81%D1%82%D0%BE%D1%80%D0%BE%D0%BD%D1%8B_%D0%BF%D0%B0%D1%80%D0%BA%D0%B0.jpg/200px-%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C_%D1%81%D0%BE_%D1%81%D1%82%D0%BE%D1%80%D0%BE%D0%BD%D1%8B_%D0%BF%D0%B0%D1%80%D0%BA%D0%B0.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C._2022.jpg/200px-%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C._2022.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/%D0%92%D0%B8%D0%B4_%D0%BD%D0%B0_%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D1%83%D1%8E_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C.jpg/200px-%D0%92%D0%B8%D0%B4_%D0%BD%D0%B0_%D0%A3%D1%81%D0%BF%D0%B5%D0%BD%D1%81%D0%BA%D0%BE-%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%81%D0%BA%D1%83%D1%8E_%D1%86%D0%B5%D1%80%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D1%8C.jpg)
La Endormiĝa-Nikolaa preĝejo (ruse Успенско-Никольская церковь) estas la ortodoksa preĝejo en la Memor-Spirita Komplekso en Jalutorovsko (Tjumena provinco, Rusio). Ĝi estis konstruita en 1872 ĉe la urba tombejo kaj ne funkciis nur en 1938–1947.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas aparte starantan sonorilturon kaj plurajn ikonojn, kovrantajn la tutan internan spacon. Inter ili la Dipatrino de Ĉimejevo, Sofia kun filinoj, la Dipatrino, Mia Juĝisto, Ĉiuj Sanktuloj, reĝo Davido, Tuko de Edessa. La alta ikono de Johano de Tobolsko origine enhavis eron de liaj restaĵoj, sed poste ili estis translokitaj al la altaro. Apude troviĝas alta ikono de Nikolao de Mira, alportita de kamparanoj el detruita preĝejo kaŝe, sub fojnostako. Ĝi estis malhela, sed poste heliĝis kaj eligis krismon. La Ŝuja-Smolenska ikono de Dipatrino fine de la 1990-aj estis komplete malhela, sed en la 2010-aj ĝi heliĝis kaj eligis krismon. Ĝi estas speciale adorata de la paroĥanoj[1].
En 2004 al la vilaĝo Sujerka estis revenigita la adorata Sujerka ikono de Dipatrino, kiu gastis en la preĝejo 61 jarojn. Ĝian lokon okupis du aliaj ikonoj de Dipatrino, inkluzive de la Iverona ikono de Dipatrinoen. La vizaĝoj sur ĝi estis plurfoje pikitaj, la randoj damaĝitaj, ĉar pli ol 50 jarojn ĝi kuŝis en brutejo, vizaĝon alteren. Post trovi la ikonon, oni purigis ĝin kaj portis al la preĝejo, kie oni metis ĝin en la ikonŝrankon, kie antaŭe troviĝis la Sujerka ikono de Dipatrino, la paroĥanoj kredas ke ĝi faras miraklojn[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Konstruado kaj funkciado
[redakti | redakti fonton]Origine sur tiu ĉi loko estis konstruita en 1777 ligna tombeja preĝejo de Kosmaso kaj Damiano (ruse Козмо-Демьянская церковь). En 1788 ĝi forbrulis pro fuŝa brika hejtoforno kaj malzorgeco de ĝia prizorganto, kiu fajrigis ĝin kaj foriris por almozpeti surstrate. En 1872 ĝi estis denove konstruita, sed jam kiel preĝejo de Nikolao de Mira[2]. La preĝejo estis unuetaĝa, brika, kovrita je feraĵoj, kun ligna sonorilturo starinta aparte. La sola alkonstruaĵo estis dediĉita al Nikolao de Mira. Ĝi estis 12,5 x 6,6 metrojn granda kaj proksimume 9 metrojn alta. La preĝejo apartenis al la paroĥo de la Kandelfesta katedralo[3].
Fermo
[redakti | redakti fonton]En 1924 la Kandelfesta katedralo kaj la Ĉielira preĝejo estis fermitaj, do la sola funkciinta preĝejo restis la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo. La lasta preĝejestro de la Kandelfesta katedralo Nikolaj Rumjancev transiris al ĝi, okupinte la saman postenon. La 24-an de junio 1932 okazis ĝenerala kunveno de la kredantoj, kiun partoprenis 64 homoj, inkluzive 12 virojn. Estis elektita revizia komisiono por fari luan kontrakton kun la urbo. La 22-an de julio la kontrakto estis subskribita. En aprilo 1937 la religia komunumo trapasis laŭvican registriĝon, sed la 29-an de decembro 1938 venis ordono N 2063 de la Omska Provinca Ekzekutiva Komitato pri la fermo de la preĝejo. La preĝejaj posedaĵoj estis konfiskitaj, la kupoloj kaj krucoj forigitaj, la ejo grave damaĝita[4].
Laŭ rememoroj, en 1945 el puntendaroj revenis pastro Vladimir Rozanov (lia origina familionomo Rodionov estis arbitre ŝanĝita en malliberejoj) kaj ekloĝis ĉe familio de sia filino. La 70 jarojn aĝa vidvo petis remalfermon de la kapelo. Lokaj aŭtoritatoj rifuzis reference al ĝia malbona stato, sed la Tjumena Provinca Ekzekutiva Komitato aprobis la peton. Sekvis la ordono de la Soveto de Popolkomisaroj de la 27-a de junio 1945 kaj la 16-an de oktobro estis subskribita kontrakto pri transdono de la preĝejo kaj ties posedaĵoj al la religia komunumo[3].
La 26-an de novembro 1945 Rozanov petis permeson aranĝi sekvan tagon kunvenon de la kredantoj por elekti la preĝejan konsilion kaj la 4-an de januaro 1946 tiu ĉi konsilio estis registrita[4]. La paroĥanoj rekonstruis la ejon kaj en 1947 ĝi remalfermiĝis jam kiel preĝejo kies ĉefpastro iĝis Vladimir Rozanov[5].
Remalfermo kaj funkciado
[redakti | redakti fonton]Kun tempopaso li proponis fari alkonstruaĵon omaĝe al la Smolenska ikono de Dipatrino, kiu estis en la preĝejo. Li veturis al Omsko kaj la episkopo de Omsko kaj Tjumeno Juvenalij (Kilin) aprobis la ideon. La 28-an de junio 1946 al la urba soveto estis sendita respektiva peto, kiu estis aprobita[3]. Oni rememoras ke la ĉefpastro ordonis nokte transloki la geodeziajn markosignojn je 20 cm por fari la ejon pli granda. Laŭdire li estis lerta diplomato kaj sciis subteni bonajn rilatojn eĉ kun komisiito pri religiaj aferoj. Post unu jaro la alkonstruaĵo estis preta kaj por konsekri ĝin venis la episkopo Juvenalij. Paroĥestro Pavel Filimonov malsukcesis trovi ĉevalparon por renkonti lin ĉe la fervoja stacidomo kaj venis en ĉaro jungita je bovo, kion la episkopo ne riproĉis, dirinte ke li estus preta marŝi piede ĉar lia anĝelo akompanus lin[5]. Laŭ aliaj rememoroj, Juvenalij aprobis konstruadon de la dua alkonstruaĵo dediĉita al la Endormiĝo de la Dipatrino, kiu estis konstruita en 1953–1954[3].
Paroĥanino Olga Logaĉjova (nask. Basova) rememoris ke en 1947, kiam ŝi kun sia patrino transloĝiĝis al Jalutorovsko kaj ekloĝis en preĝeja gardistejo, ĉe la preĝejo servis 3 monaĥinoj, el kiuj 2 estis evakuitaj dum la Dua mondmilito el Leningrado. Monaĥino Irina bakis hostiojn kaj kudris vestojn por la pastroj, Anna servis kiel sakristiano kaj ordigis la altaron, Maria servis ĉe la tablo de funebraj diservoj. Ili surportis la monaĥinajn vestojn nur ene de la preĝeja tereno, ekstere ili devis uzi la civilajn vestojn. Ili estas sepultitaj en la malnova tombejo. Kun ili loĝis kiel pilgrimantoj blindulino Jevgenija el vilaĝo Suklom kaj handikapulino Maria Sergejevna el vilaĝo Vagaj, kies brako "sekiĝis". Sonoristo Anton estis evakuita el Belorusio[6].
Dum la Dekduopaj festoj venis multe da homoj, kiuj noktis en la gardistejo surplanke kaj ĉe paroĥanino Jevlampija. Antaŭ la Bapto de Jesuo oni kolektis sitelojn kaj vektojn ĉe lokanoj kaj la pilgrimantoj portadis akvon al la preĝejo por la sanktiga ceremonio[6].
Olga Basova rememoris ke en 1960 milicanoj forprenis la pasportojn de ŝi kaj de vendistino de preĝeja butiko Klavdija Sokolova, respektive 20 kaj 33 jarojn aĝaj, post kio dum monato milico kune kun sovetiaj, edukaj kaj partiaj organizaĵoj persiste admonis ilin forlasi la preĝejon, minacante per krimenketado: "la junularo forlasu la preĝejon!". Post 1,5 monato la pasportoj estis redonitaj. En 1963 ĉe la urba hejtejo oni surŝutis el kamiono plurajn ikonojn kaj religiajn librojn, alportitajn el fermitaj preĝejoj por bruligado. Oni sukcesis elpeti ĉe la komisiito pri religiaj aferoj permeson preni ilin por la preĝejo[6].
La 31-an de marto 1966 la ekzekutiva komitato de la urba soveto decidis forigi la tombejon kun ĉiuj tieaj konstruaĵoj, inkluzive de la preĝejo, kaj krei sur tiu ĉi loko parkon de la 50-a datreveno de la sovetia potenco. La aŭtoritatoj argumentis ke la sepultoj estis malpermesitaj ekde la 1-a de januaro 1950 kaj laŭ ĝenerala urboplano la areo estis destinita por parko. Sed la provinca ekzekutiva komitato ne aprobis la decidon, do ĝi ne estis efektivigita[4].
La 8-an de junio 2000 en ĵurnalo "Jalutorovskaja Ĵizn" (Jalutorovska Vivo) aperis artikolo "Renkonte al la 2000-a datreveno de kristanismo" en kiu pastro Georgij kaj membroj de la organiza komitato petis lokanojn helpi pri riparado de la preĝejo. La alvoko donis fruktojn kaj okazis grandskala riparado[3]. En 2002 estis renovigita malsupra parto de la fundamento kaj konstruita nova sonorilturo. En 2003 estis alkonstruita baptejo, en majo 2003 estis anstataŭigitaj la kupoloj, la sonorilturo estis altigita je 2,5 metroj. En 2004 okazis la interna kaj ekstera riparadoj. En 2005 estis riparita la preĝeja perono kaj la apuda areo estis pavimita per trotuaraj platetoj. En 2006 estis instalita nova sonorilo[4].
Ekde 2000 ĉiujare okazas ortodoksa infantendaro "Vladimira urbeto" (ruse Владимирская слобода), establita surbaze de forlasita infana sanatorio[3].
Pastroj
[redakti | redakti fonton]En la sovetia periodo la pastroj ofte ŝanĝiĝis, loka komisiito pri religiaj aferoj ofte sendis ilin al aliaj lokoj, foje ili estis malliberigataj[6].
Vladimir Rozanov
[redakti | redakti fonton]Vladimir Rozanov servis ĝis la 87-a vivojaro kaj nur lastajn 5 jarojn pasigis hejme, forpasinte la 10-an de marto 1965[3]. Li helpis al junaj pastroj. Antaŭ alveno de Vasilij Fandaljuk li aĉetis por li domon en strato Iŝimskaja. En tiu domo poste loĝis pastro Pjotr Pavlovskij. Antaŭ alveno de Iakov Trofimjuk li aĉetis por li duonon de la domo en strato Krasnoarmejskaja. Por Jevtiĥij (Kuroĉkin) li aĉetis domon en strato Ĉkalov kaj poste Jevtiĥij dispentris tie ĉiujn pordojn, bildiginte preĝejojn. Vladimir Rozanov mem instruis la pastrojn, ĉar la Tobolska Spirita Seminario estis fermita, do la episkopo permesis al li la memstaran instruadon. Interalie Pjotr Djuldin (ruse Пётр Дюльдин) estis instruita de li. Pro siaj meritoj li estis premiita de la eklezio[5].
Vasilij Fandaljuk
[redakti | redakti fonton]Vasilij Fandaljuk (ruse Василий Фандалюк) naskiĝis ĉirkaŭ 1922.
Laŭ rememoroj, li estis malliberigita ĉar li fotis fervojan ponton, kaj 6,5 jarojn pasigis en malliberejo de Irkutsko. Li revenis malsana, forte tusis. Aŭtune 1958 li forveturis al Leningrado, por studsesio en la Leningrada Spirita Seminario, kie li studis malĉeeste, laŭvoje venis al la urbo Kremenec (Ternopola provinco, Ukraina SSR) por viziti tombon de sia edzino, mortinta juna dum akuŝo, kaj mortis la 27-an de novembro 1958 en vilaĝeto Verbi (ruse местечко Вербы), Rivna provinco. Liaj gepatroj Andrej kaj Glikerija Fandaljuk estas sepultitaj en malnova tombejo de Jalutorovsko[6][7].
Aleksandr Nazaroviĉ Ruĥmaljov
[redakti | redakti fonton]Aleksandr Nazaroviĉ Ruĥmaljov (ruse Александр Назарович Рухмалев; 17-an de novembro 1879 — 23-an de februaro 1971) naskiĝis en Verĥneuralsko ĉe la burĝoj Nazar Simonoviĉ kaj Olga Georgijevna. Li finis la Moskvan universitaton kiel juristo. En 1925 li estis ordinita kiel diakono, samjare kiel pastro kaj en 1929 premiita per surbrusta kruco. La 25-an de marto 1930 li estis arestita en vilaĝo Dolgoderevenskoje (Ĉelabinska distrikto), kie li servis kiel pastro. La 28-an de majo 1930 li estis agnoskita de "triopo" kulpa kontraŭ artikolo 58-10 kaj kondamnita al 5-jara malliberigo. Fine de la 1940-aj li servis kiel ĉefpastro (ekde 1948) de la Kovrofesta preĝejo en vilaĝo Suĥtelinskij (Verĥneuralska distrikto), en 1950 li servis en la preĝejo de Simeono en Ĉelabinsko, en 1951 en la preĝodomo de Nikolao de Mira ĉe titanomagnezia minejo apud Zlatousto. La 7-an de januaro 1954 en vilaĝo Voskresenka (Kalaĉinska distrikto, Omska provinco) li eltiris per ŝnuro viron, kiu enfalis sub glacion en rivero Om kaj estis dronanta. En aŭgusto 1955 li iĝis ĉefpastro de la Krucaltiga ĉefkatedralo (Omsko) kaj vic-episkopo (ruse благочинный) de Omsko. La 1-an de aprilo 1956 li pro maljuneco estis eksigita de la ĉefpastra posteno kaj iĝis la dua pastro de la katedralo. Poste li iĝis preĝejestro de la Kovrofesta preĝejo en vilaĝo Voskresenka (Kalaĉinska distrikto). En 1959 li estis eksigita de la komisiito pri religiaj aferoj en Tjumena provinco, ĉar li baptis filon de komunisto laŭ ties peto kaj en ties domo. En 1961 li estis sendita kiel dua pastro al la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo en Jalutorovsko, kvankam oficiala pastra registriĝo ne estis restarigita, do li servis surbaze de interkonsento inter la episkopo Sergej (Larin) kaj la komisiito. Li servis ĝis la 87-a vivojaro kaj ĝis lasta vivotago estis aktiva. Lia edzino Zinaida longan tempon malsanis, do li mem prizorgis la hejmon; ŝi mortis post 6 jaroj. Ilia sola filo estis direktoro de fabriko en Ĉelabinsko kaj dankis najbarinon Galina, prizorgintan lian patrinon dum ties lastaj vivojaroj, donacinte al ŝi la gepatran domon[8].
Georgij Sannikov
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta kiel Jurij Vladimiroviĉ Sannikov, li verkis la doktoriĝan disertaĵon pri pritraktado de nafto kaj estis sin preparanta por transloĝiĝo al Moskvo. Sed pluraj pastroj en Tjumeno, al kiuj li estis helpanta dum diservoj kaj pri aranĝo de oficialaj dokumentoj, sugestis al li forlasi ĉion kaj servi por la eklezio; inter ili estis Iakov Trofimjuk en la Oranta katedralo, kie 40 jarojn servis lia patrino, kaj episkopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin). Estis ankaŭ pluraj aliaj okazintaĵoj, kiujn li traktis kiel diaj signoj — malsaniĝis li mem, trafis hospitalon liaj edzino kaj filino — do li ekpreĝis fervore kaj la malsanoj pasis. En la Kovrofesta katedralo (Tobolsko) li unuafoje skrupule konfesis kaj komuniis ĉe igumeno Vlasij, kiu sugestis al li forlasi la sciencon. Dum afervojaĝo al Moskvo li vizitis la Triunian monaĥejon de Sergio el Radoneĵo, kie sin turnis al tiu ĉi sanktulo kaj tie ricevis pliajn signojn, interalie nekonata al li pastro nomis lin per lia baptonomo (Georgij). Post reveni hejmen li eksiĝis kaj studentiĝis malĉeeste ĉe la Tobolska Spirita Seminario. Post fini ĝin li estis ordinita kiel pastro en la Oranta katedralo en Tjumeno kaj en 1988 sendita al la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo[9].
Li rememoris ke specifaĵo de tiu ĉi preĝejo estis malnovaj ikonoj, firmigintaj lian kredon. La Smolenska ikono de Dipatrino foje eligis krismon, ikono de Nikolao de Mira estis savita el fajro. Post redono de la Smolenska ikono al ties origina preĝejo en vilaĝo Sujerka jam sekvan semajnon la malplenan ikonŝrankon plenigis la Iverona ikono de Dipatrino de la sama grandeco, trovita de konstruistoj, malmuntintaj plankon en porkejo[9].
Li servis en la 1990-aj kiel paroĥestro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Tjumeno), en 1998 faris Paskan diservon kaj krucomarŝon en la Ĉielira-Georga preĝejo (Tjumeno). En majo 2021 li konsekris la fundamenton de la kapelo de Sankta Georgo (Jalutorovsko) kaj petis nomi ĝin omaĝe al Sankta Georgo[10].
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Vasilij Ĵilakov (ruse Василий Жиляков) diris ion malkonvenan dum edifo kaj sekvan tagon estis arestita, sendita al la Tobolska prizono. Fedor Oleksjuk (ruse Федор Олексюк) servis unu jaron, poste estis sendita al Iŝimo. Lin sekvis Iakov Trofimjuk (ruse Иаков Трофимюк), kiu estas rememorata kiel rimarkinda, poste li estis sendita al la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Tjumeno)[6].
Aleksandr Karmiŝakov (ruse Александр Кармышаков) estis eta, do foje kontraŭ atakintaj lin ĥuliganoj lin defendis fortega ĉefpastro Parfenij Jerjomenko (ruse Парфений Еременко). Pjotr Jegorov rifuzis instrui la staĝantojn, dirinte ke li mem havas plurajn infanojn kaj devas manĝigi ilin. Li estis baldaŭ transigita al Jekaterinburgo. Pjotr Djuldin (ruse Пётр Дюльдин) ankaŭ havis multajn infanojn kaj estis baldaŭ transigita al Tjumeno. Ioann Tinenko servis 5 jarojn kaj dum tiu tempo muntis por si aŭton el elementoj, parte aĉetitaj, parte menditaj ĉe la aŭtoripara fabriko. Li instruis staĝanton Ilija Ravelev, kiu servis multajn jarojn ĝis eksiĝo pro longdaŭra malsano kaj mortis en januaro 1993[3]. Jevtiĥij (Kuroĉkin) famiĝis per bela kantado, sed servis malpli ol unu jaron kaj estis transigita al Iŝimo, poste li estis interalie episkopo de Domodedovo[6].
Sergij Gorjunov servis 3 jarojn kaj foriris al Mogiljovo, kies ĉefepiskopo estis lia amiko Maksim (Kroĥa). Tiu lasta ordonis alinomi la alkonstruaĵon de Smolenska ikono de Dipatrino al la Endormiĝo de la Dipatrino. Li argumentis ke la Smolenska ikono de Dipatrino, troviĝinta en la preĝejo, estis kopio farita en la Rafajlova monaĥejo dum oni jam donacis al la preĝejo malnovan ikonon de Endormiĝo de la Dipatrino[6].
Jevgenij Veselovskij servis ĉe la episkopo de Omsko kaj Tjumeno Nikolaj kiam la paroĥestro Antonina Aŝiĥmina venis al li por peti pastron kaj la episkopo sugestis lin. La pastro venis en 1989 kaj estis juna kaj energia, delikata kaj helpema, emis al kunlaboro kun junularo. Liaj instruitoj foje progresis en la eklezio: Igor Aŝĉeulov iĝis diakono, Aleksej Petrov finis la Tobolskan Spiritan Seminarion kaj servis kiel sekretario ĉe la metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin)[6]. Li mortis subite la 20-an de julio 1998 kaj estis sepultita apud la preĝejo[3].
Ekde 1998 la preĝejestro estas Georgij Sannikov. La 14-an de decembro 2006 kiel etata kliriko estis nomumita pastro Miĥail Ivanoviĉ Bezukladnikov. La 2-an de aŭgusto 2008 la saman postenon ricevis diakono Jevgenij Anatoljeviĉ Bobkov[3].
Memorkruco
[redakti | redakti fonton]La 24-an de junio 2005 je la urbotago apud la preĝejo estis inaŭgurita la memorkruco (ruse поклонный крест). Ĝi konsistas el du pecoj da polurita grantito — hela kaj malhela — kliniĝintaj unu al alia, formante la krucon[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jalutorovska Memor-Spirita Komplekso
- Kapelo de Nikolao de Mira (Jalutorovsko)
- Kapelo de Sankta Georgo (Jalutorovsko)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ирина Жгурова (2018-02-18) Ялуторовск. Совместима со счастьем (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2025-02-08. Alirita 2025-02-08 .
- ↑ Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 32–33. ISBN =.
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 город Ялуторовск. Успенско-Никольский храм (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2023-02-09. Alirita 2025-02-10 .
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Олег Захаров (2009-06) Святыни Ялуторовска (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2025-02-06 .
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Человек, который вернул церковь. Владимир Розанов. (ruse). Jalutorovsk Znajet (2022-01-20). Arkivita el la originalo je 2018-05-18. Alirita 2025-02-10 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Татьяна Молодых (2022-02-14) Бесценный бисер веры (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2022-02-14. Alirita 2025-02-08 .
- ↑ Фандалюк Василий Андреевич, священник (ruse). Духовенство Русской Православной Церкви в XX веке. Arkivita el la originalo je 2025-02-08. Alirita 2025-02-08 .
- ↑ Рухмалев Александр Назарович, протоиерей (ruse). VK (2024-07-17). Arkivita el la originalo je 2025-02-08. Alirita 2025-02-08 .
- ↑ 9,0 9,1 Георгий Санников Мой путь в храм: Божий дом на земле (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-04-18. Alirita 2025-02-10 .
- ↑ Александр Владимиров (2021-08-31) Под куполом с крестом (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-02-07. Alirita 2025-02-07 .