Esperanto-Asocio de Tanzanio
Aspekto
Ne konfuzu kun Tanzania Esperanto-Asocio (TEA)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/5/54/LocationTanzania.png)
La Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA) estas la landa Esperanto-asocio en la orientafrika ŝtato Tanzanio. La asocio fondiĝis en decembro 2019, parte de aktivuloj de la antaŭa asocio.
La Asocio estas la plej nova landa asocio de UEA. Ĝia aliĝpeto estis akceptita de la komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Montrealo en aŭgusto 2022.
Ĝia aliĝo al UEA daŭris, ĉar UEA ne povis akcepti la originan statuton. La fine akceptita versio de la statuto laŭvorte ripetas la formulojn en la statuto de UEA pri neŭtraleco kaj respekto al homaj rajtoj. Samtempe EATA sin devigas sekvi ĉiujn leĝojn de Tanzanio, kio evidente estas nepra kondiĉo por ke la asocio povu funkcii.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Libera Folio UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024 la 2an de marto 2023.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- bazaj informoj pri la asocio en la retejo de UEA
- Heidi Goes: universitata papero "La Esperanto-movado en Afriko kun speciala atento pri Tanzanio kaj Togolando", Gent/Leiden 1999 (en formato PDF)
|