Esperanto-USA
Esperanto-USA | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 1952 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Portland | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun* nomata Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono. La asocio oficiale deklariĝis komunutila laŭ la usona leĝo US 501(c)(3).
* En 2005 ĝi ankoraŭ havis la nomon ELNA. Kiam ekzakte okazis la alinomigo?
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Ligiloj kun aliaj asocioj
[redakti | redakti fonton]La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ), kaj la Junularo Esperantista de Nordameriko dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).
Centra Oficejo
[redakti | redakti fonton]La Centra Oficejo, kun unu plentempa laboranto, ekde la 2000-aj jaroj estas en Portland (Majno). Antaŭe ĝi plurajn jardekojn situis en Emeryville, Kalifornio, apud San-Francisko.
Vilĉjo Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La prezidanto de Esperanto-USA ekde 2023 estas Brandon Sowers[1]. Aliaj membroj estas[1]
- Vicprezidanto: Quintyn Bobb
- Kasisto: Matthew Brooks
- Sekretario: Charlotte Burton
- Direktoroj: Ruth Kevess-Cohen, Fred Meyer, Enrique Haro Marquez, Shneur Agronin, Peggy Dolter kaj Isabel Gardner
Agadoj kaj servoj
[redakti | redakti fonton]ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.
ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).
La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.
Ekde 2021 Esperanto-USA okazigis la retan Esperantan film-konkurson Usona Bona Film-Festivalo.
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]- John Lewine (kiam?)
- Ken Thomson (kiam?)
- David B. Richardson (kiam?)
- Armin Doneis (1957-59)
- E. James Lieberman (1972-1975)
- William R. Harmon (1976-1981)
- Thomas A. Goldman (1983-1984)
- Alexander Shlafer (ankoraŭ de la nomo ELNA, 2002-2005)
- Phil Dorcas (almenaŭ ekde 2008 ĝis 2017)
- Brandon Sowers (2023-)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|