Saltu al enhavo

Esterwegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esterwegen
Blazono
Esterwegen (Germanio)
Esterwegen (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Komunumaro Samtgemeinde Nordhümmling
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 59 55
Poŝtkodo 26897
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454011
Politiko
Komunumestro Hermann Willenborg
Partio de komunumestro UWGE
Adreso de la administrejo Poststraße 13
Demografio
Loĝantaro 5546 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 0′ N, 7° 38′ O (mapo)52.9919444444447.6336111111111Koordinatoj: 53° 0′ N, 7° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 13 m
Areo 49,53 km²
Oficiala retejo http://www.esterwegen.de
vdr

Esterwegen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Nordhümmling. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5546 loĝantojn sur areo de 49,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 112 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Saterland, Breddenberg, Hilkenbrook kaj Lorup.

En Esterwegen en 1933 estis instalita unu el la plej fruaj koncentrejoj de nazia Germanio; en ĝi malliberiĝis precipe politikaj kondamnitoj, kiuj sub pezegaj cirkonstancoj el la lokaj marĉoj elfosis torfon. La koncentrejo ankaŭ en Esperantlingvio konatiĝis per la kanzono "La marĉsoldatoj", kiu en la dua duono de la 20-a jarcento ofte kantiĝis en okcidenteŭropaj junularaj Esperanto-eventoj, aparte en la jaroj post la studentaj protestoj de 1968, kaj vivtenis la memoron pri la suferoj de la nejuste malliberigitaj viktimoj de la nazia sistemo.

memorejo pri la eksa nazia koncentrejo en Esterwegen