Saltu al enhavo

Handrup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Handrup
Blazono
Handrup (Germanio)
Handrup (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Komunumaro Samtgemeinde Lengerich
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05904
Poŝtkodo 49838
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454017
Politiko
Komunumestro Josef Stockel
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Schulstraße 1
Demografio
Loĝantaro 825 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 34′ N, 7° 35′ O (mapo)52.564567.57679Koordinatoj: 52° 34′ N, 7° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 28 m
Areo 14,6 km²
Oficiala retejo https://www.handrup-emsland.de/
vdr

Handrup estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Lengerich. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 825 loĝantojn sur areo de 14,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Wettrup, Bippen, Fürstenau, Andervenne kaj Lengerich. Pro la gimnazio Leoninum, al kiu en instruaj tagoj alvojaĝas lernejanoj el distanco de ĝis 20 kilometroj, la laŭ nombro de loĝantoj kompare eta komunumo estas certagrada eduka centro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la gimnazio Leoninum en Handrup
akvomuelejo Hesemannsche Mühle
"emslanda aŭtovendejo" en tre kampara stilo