Rhede (Emso)
Rhede | ||||||
| ||||||
limurbo • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Emsland | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 04964 | |||||
Poŝtkodo | 26899 2994 | |||||
Aŭtomobila kodo | EL | |||||
Oficiala Municipokodo | 03454044 | |||||
Subdivido | 4 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Gerhard Conens | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Gerhardyweg 1 26899 Rhede / Ems | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4547 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 4′ N, 7° 16′ O (mapo)53.0613888888897.2738888888889Koordinatoj: 53° 4′ N, 7° 16′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 2 - 14 m | |||||
Areo | 75,02 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rhede-ems.de/ | |||||
Rhede estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4547 loĝantojn sur areo de 74,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 61 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Bunde, Heede, Papenburg, Weener kaj Westerwolde. Okcidente la komunuman teritorion limigas la limo al Nederlando, oriente la rivero Emso.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunuma teritorio konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo oriente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumo atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Muzeo
[redakti | redakti fonton]La loka agrikultura muzeo estas unu el la kvin muzeoj de la regiono Emsland kaj ebligas informiĝi pri la regiona agrikulturo antaŭ ol enkondukiĝis motoroj. Konstruita inter la jaroj 1991 kaj 1995 en la domaro de eksa bieno, sur areo de 1 100 kvadrataj metroj en la muzeo montriĝas iloj kaj maŝinoj el la epoko de 1850 ĝis 1950. Fokusoj estas terkultivado, rikolto de fojno, bredado de dombestoj kaj produktado de bova lakto.
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]La "malnova preĝejo" de la loĝloko - Alte Rheder Kirche - estas malfrugotika konstruaĵo el brikoj, kun rektangula turo, kies fundamento estas el la 13-a jarcento. La ĉefa parto de la preĝejo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1470. Ĝis la jaro 1913 la konstruaĵo estis la loka paroĥa preĝejo. Tiam la paroĥo trograndiĝis, kaj en la komunumokerno konstruiĝis nova preĝejo. La malnova preĝeja konstruaĵo nun estas religia kunvenejo kaj koncertejo, sen preĝeja funkcio.
La katolika paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en 1913 ekestis en la komunumokerno. La novromanika konstruaĵo de la katedrala arkitekto Wilhelm Sunder-Plassmann ricevis du grandajn kvadratajn okcidentajn turojn, kaj imponan centran okangulan turon. En 1966 kaj 1999 la konstruaĵo amplekse renoviĝis, kaj multaj freskoj kaj sabloŝtonaj kolonoj renoviĝis en historia stilo.
-
la agrikultura muzeo
-
la "malnova preĝejo "
-
la nuna paroĥa preĝejo
-
lernejo Ludgerusschule
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|