Eszter Felkai
Eszter Felkai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1942 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | László Gálfy ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro koreografo ![]() |
Eszter Felkai [ester felkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Felkai Eszter estas hungara aktoro, dancisto, koreografo. Ŝia familia nomvarianto estis Felkay [felkai], ŝia edzo estis László Gálfy.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/Sz%C3%A9plaky_Endre_%C3%A9s_Felkai_Eszter_%28Martin_G%C3%A1bor_felv%C3%A9tele%29.jpg/220px-Sz%C3%A9plaky_Endre_%C3%A9s_Felkai_Eszter_%28Martin_G%C3%A1bor_felv%C3%A9tele%29.jpg)
Eszter Felkai[1][2] naskiĝis la 20-an de novembro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eszter Felkai aĝis 15, kiam ŝi komencis danci en Teatro Madách, poste en malgranda teatro ŝi estis revua dancisto. Ŝi lernis private kantoteknikon kaj parolteknikon. En 1962 ŝi aliĝis al Teatro Szigligeti (Szolnok), en la sekva jaro ŝi akiris aktoran statuson. En la teatra jaro 1965 ŝi estis membro de Teatro Kisfaludy (Győr). Inter 1966 kaj 2008 ŝi apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba), poste ŝi pensiuliĝis kaj vivis en Budapeŝto. Ekde 1977 ŝi faris ankaŭ koreografiajn laborojn kaj ankaŭ instruis. Tamen en 2016 ŝi revenis kaj ricevis signifan rolon. Okaze de tio ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Jókai". Ŝi ricevis premiojn inter 1985-2019. Ŝi naskis dufoje, ŝi vidviĝis en 2003.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Titania
- Hamleto - Gertrud
- Reĝo Lear - Goneril
- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno - Ranjevskaja Ljubov Andrejevna
- Onklo Vanja - Vojnjickaja
- Carlo Goldoni: Mirandolina - titolrolo
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban - Daisy Parker
- István Örkény: Macskajáték - S-ino Orbán
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Lopott boldogság (1962)
- Égető Eszter (1989)
- Valami szépet (mallonga filmo, 2006)
- Szájhősök (televizia serio, 2012)
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Béla Zerkovitz: Csókos asszony
- Szírmai-Bakonyi: Mágnás Miska
- Molière: Georgo Dandin