El Vikipedio, la libera enciklopedio
La federacia vojo 6 - germane Bundesstraße 6 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj . Ĝi kun du relative grandaj interrompoj (inter Bremerhaven kaj Bremen , kaj poste en suda Saksio-Anhalto ) vojas 503 kilometrojn tra la federaciaj landoj Bremeno , Malsupra Saksio , Saksio-Anhalto kaj Saksio . La plej okcidenta kaj norda punkto estas la komunumo Bremerhaven ĉe la Norda Maro kaj la plej orienta kaj suda la komunumo Schöpstal ĉe la limo al Pollando . Gravaj urboj survojaj estas Bremeno , Nienburg , Hanovro , Hildesheim , Goslar , Bernburg , Halle , Lepsiko , Meißen , Dresdeno , Bautzen (suprasorabe Budyšin ) kaj Görlitz . Historie la vojo nomiĝis regna vojo 6 - germane Reichsstraße 6 - jam komenciĝis en Cuxhaven ĉe la Norda Maro kaj plu gvidis orienten tra Breslaŭo (ekde 1945 esperante Vroclavo) ĝis Groß Wartenberg (ekde 1945 Syców ) - la tuta vojo en la 1930-aj jaroj estis 864 kilometroj.
en
Hanovro la vojo interalie servas kiel trafika arterio al kaj de la
foiraj haloj : kiam okazas foiro, matene ĉiuj kvar trakoj kondukiĝas al la haloj, kaj vespere ĉiuj kvar forkondukas aŭtojn de tie
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo .