El Vikipedio, la libera enciklopedio
La federacia vojo 44 - germane Bundesstraße 44 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 96 kilometrojn tra la federaciaj landoj Hesio, Baden-Virtembergo kaj Rejnlando-Palatinato. La plej norda punkto estas la urbo Frankfurto ĉe Majno kaj la plej suda la urbo Ludwigshafen, kie la vojo enfluas la federacian vojon 9. Gravaj komunumoj survojaj estas Neu-Isenburg, Groß-Gerau, Riedstadt, Gernsheim kaj Lampertheim.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|