Saltu al enhavo

Federico García Lorca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Federico GARCIA LORCA)
Federico García Lorca
Persona informo
Federico García Lorca
Naskonomo Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca
Naskiĝo 5-an de junio 1898 (1898-06-05)
en Fuente Vaqueros
Morto 19-an de aŭgusto 1936 (1936-08-19) (38-jaraĝa)
en Víznar
Mortis pro Walk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispanaslovena vd
Loĝloko GranadoStudenta Rezidejo vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras (Universidad de Granada) (en) Traduki - literaturscienco (1915–)
Universitato de Granado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Federico García Lorca
Memorigilo Federico García Lorca
Familio
Patro Federico García Rodríguez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Vicenta Lorca Romero (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Francisco García Lorca, Isabel García Lorca (en) Traduki kaj Concepción García Lorca (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Emilio Aladrén (en) Traduki (1925–1927)
Rafael Rodríguez Rapún (en) Traduki (1935–1935) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Laura de los Ríos Giner (en) Traduki (bofratino)
Manuel Fernández Montesinos (en) Traduki (bofrato)
Isabel García Rodríguez (en) Traduki (onklino)
Laura García Lorca (en) Traduki (nevino)
Vicenta Fernández-Montesinos (en) Traduki (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoro
dramaturgo
kantotekstisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Blood Wedding ❦
Yerma ❦
Libro de poemas ❦
Poet in New York ❦
Poema del cante jondo ❦
When Five Years Pass ❦
The Public ❦
Diván del Tamarit ❦
Doña Rosita the Spinster ❦
La casa de Bernarda Alba ❦
Cigana Romancaro ❦
Seis poemas galegos ❦
Noche vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Federico GARCÍA LORCA, oficiale Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca [1] [federiko garsia lorka], ofte konata nur per sia dua familinomo Lorca (naskiĝis la 5-an de junio 1898 – mortpafita la 19-an de aŭgusto 1936) estis hispana poeto, dramaturgo kaj teatrodirektoro. García Lorca atingis internacian rekonon kiel embleman membron de la literatura skolo nomata Generacio de 1927. Li estis mortpafita fare de mortoskadroj organizitaj de la ribelintaj trupoj en la komenco de la Hispana Enlanda Milito [2][3][4]. Liaj restaĵoj neniam estis ĝis nun trovitaj [5][6]. Pluraj liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton.

Vivo kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

García Lorca estis naskita en Fuente Vaqueros, urbeto kelkajn kilometrojn okcidente de Granado, suda Hispanujo [7]. Lia patro, Federico García Rodriguez, estis terposedanto kun bieno en la fekunda Vega ĉirkaŭanta Granadon, kaj kun komforta vilao en la centro de la urbeto. Rodriguez vidis siajn riĉaĵojn pliiĝi kun ekprospero en la sukerindustrio. La patrino de García Lorca, Vincenta Lorca Romero, estis instruistino kaj talenta pianistino. Kiam Federico estis dujaraĝa, li suferis movproblemojn, kiuj lasos lin mallertecon en unu kruro. La geaptroj havis aliajn gefilojn, nome Concha, Francisco kaj Isabel. Federico faris bazajn studojn kun sia patrino kaj don Antonio Rodríguez Espinosa. La familio translokiĝis al proksima Valderrubio (tiam Asquerosa).

En 1909, kiam la knabo estis 11-jara, la familio transloĝiĝis en la centron de Granado. Por la cetero de sia vivo, li interesiĝis pri la vivo proksime de la natura mondo, laŭdante sian edukadon en la kamparo,[7] krom familiaj distradoj pere de teatroludoj, predikoj, diservoj, pupteatro, flamenko ktp. En 1908 li studis en mezlernejo de Almerio, interrompite pro malsano. Poste li studis en mezlernejo de Granado de 1910 ĝis 1915 kaj muzikon kun don Antonio Segura.

En 1915, post la mezlerneja studado, García Lorca frekventis la Universitaton Sankta Koro. Dum tiu tempo liaj studoj inkludis juron, literaturon kaj komponadon. Ĝenerale en lia adoleskeco li sentis pli profundan afinecon por teatro kaj muziko ol por literaturo, ekzercante sin plene kiel klasikan pianiston. Liaj unuaj artaj inspiroj ekestiĝis el la partituroj de Debussy, Chopin kaj Beethoven.

Lia medio de junaj artistoj kolektiĝis en El Rinconcillo ĉe la kafejo Alameda en Granado. Dum 1916 kaj 1917, García Lorca vojaĝis unue tra Andaluzio, kaj poste tra Kastilio kaj Leono, Galegujo, en la norda Hispanujo, kun profesoro de sia universitato, kiu ankaŭ instigis lin por verki sian unuan libron, Impresiones y Paisajes (Impresoj kaj Pejzaĝoj – publikigitan en 1918). Don Fernando de los Rios konvinkis la gepatrojn de García Lorca enskribi lin en la progresema, Oxbridge-inspirita Residencia de estudiantes (Rezidejo de studentoj) en Madrido en 1919 [7].

Naskiĝdomo de Federico García Lorca
Subskribo de Federico García Lorca


Citaĵo
 Mi rigardis al ciaj okuloj

kiam mi estis infano kaj bona
Ciaj manoj min tuŝetis
kaj min ci kisis

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

Kaj malfermiĝis mia koro
kiel floro sub la ĉielo
la petaloj de volupto
kaj la pistiloj de revo

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

En mia ĉambro mi singultis
kiel la princo de l' rakonto
por Steleto de oro
kiu foriris de la turniroj

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

Mi foriĝis de cia flanko
cin amante nekonscie
Mi ne scias kiel estas ciaj okuloj
nek ciaj manoj nek ciaj haroj
Nur por mi restas sur la frunto
la papilio de la kiso

(La horloĝoj havas la saman kadencon

kaj la noktoj montras la samajn stelojn) 



Madrigalo, el Libro de Poemas, 1921

Kiel juna verkisto

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Rezidejo de Studentoj en Madrido García Lorca amikiĝis kun Manuel de Falla, Luis Buñuel kaj Salvador Dalí kaj multaj aliaj kreemaj artistoj kiuj estis, aŭ iĝus, influaj en tuta Hispanujo [7]. Li estis protektita sub la flugilo de la poeto Juan Ramón Jiménez, iĝante proksima al dramistoj Eduardo Marquina kaj Gregorio Martínez Sierra, direktoro de la Teatro Eslava de Madrido [7]. En 1919-20, je la invito de Sierra, li verkis kaj enscenejigis sian unuan teatraĵon, El maleficio de la mariposa (La malica sorĉado de la papilio). Ĝi estis verso-teatraĵo dramigante la maleblan amon inter blato kaj papilio, kun apoga rolantaro de aliaj insektoj; nebontaksanta publiko ridis pri la surscenejigo kaj la teatraĵo postvivis nur kvar prezentadojn. Tiu influis la sintenon de García Lorca al la teatro-iranta publiko por la cetero de lia kariero. Li poste asertis, ke Mariana Pineda, verkita en 1927, estis, fakte, lia unua teatraĵo, neglektante "La malican sorĉadon". Dum la tempo ĉe la Rezidejo de Studentoj li obtenis titolojn pri juro kaj pri filozofio kvankam li havis pli da intereso por skribi ol por studi [7].

La unua libro de poemoj de García Lorca estis publikigita en 1921, nome Libro de poemas, kolektante verkon skribita ekde 1918 kaj elektitan kun la helpo de lia frato Francisco. Ĝi koncernas la temojn de religiema kredo, izoliteco kaj naturo kiuj plenigis liajn prozo-reflektadojn [8]. Frue en 1922 en Granado García Lorca sin turnis al la komponisto Manuel de Falla por promocii la Concurso de Cante Jondo (Konkurso de Profunda Kanto), festivalo dediĉita al la plifortigo de flamenka prezentado. La jaron antaŭ ol García Lorca estis ekskribanta sian Poema del cante jondo (Poemo de la profunda kantado, ne publikigita ĝis 1931), tiel li kompreneble verkis eseon sur la arto de flamenko [9], kaj ekparolis publike en subteno de la Concurso. Ĉe la muzika festivalo en junio li renkontis la famkonatan Manuel Torre, flamenko-kantiston.

La sekvantan jaron en Granado li ankaŭ kunlaboris kun Falla kaj aliaj rilate al la muzika produktado de teatraĵo por infanoj, adaptitaj fare de García Lorca surbaze de andaluza rakonto [10][11]. Inspirite per la sama struktura formo de sekvenco kiel "Profunda kantado", lia kolekto Suites (1923) neniam estis finita kaj ne publikiĝis ĝis 1983 [8].

Dum la venontaj malmultaj jaroj García Lorca iĝis ĉiufoje pli engaĝita en la avangardo de Hispanujo. Li publikigis poeziokolektojn inkluzive de Canciones (Kantoj) kaj Romancero Gitano (Cigana Romancaro, 1928), kiuj iĝis lia plej konata libro de poezio[12]. Ĝi estis tre stiligita imito de la baladoj kaj poemoj kiuj daŭre estis rakontitaj tra la hispana kamparo.

Filologoj kiel ekzemple Ramón Menéndez Pidal laboris kun li por kolekti versiojn de la sudo, multaj ekzistantaj ekde la mezepoko. García Lorca priskribas la laboron kiel "ĉizitan retablon" de Andaluzujo kun "ciganoj, ĉevaloj, arkanĝeloj, planedoj, ĝiaj judaj kaj romiaj brizoj, riveroj, krimoj, la ĉiutaga rolulo de la kontrabandisto kaj la ĉiela aspekto de nudaj infanoj de Kordobo". Libro kiu apenaŭ esprimas la videblan Andaluzujon entute, sed kie la kaŝa Andaluzujo tremas" [12]. En 1928, la libro alportis al li famon en tuta Hispanujo kaj en la hispanlingva mondo, kaj li nur akiris agnoskon kiel dramaturgon multe poste. La ceteron de sia vivo, la verkisto serĉis la radikojn de la andaluza kulturo, provante trovi ĝian esencon sen uzado de la "pitoreska" aŭ de kliŝeoj de "loka kolorumo" [13]. Lia dua teatraĵo Mariana Pineda (finverkita en 1925), kun surscenejigoj de Salvador Dalí, malfermiĝis kun bonega agnosko en Barcelono en 1927 [7]. En 1926, García Lorca skribis la teatraĵon La zapatera prodigiosa (La mirinda ŝuisto-edzino) kiu ne estus montrita ĝis la fruaj 1930-aj jaroj. Ĝi estis farso pri fantazio, surbaze de la rilato inter koketa, iritiĝema edzino kaj subpremita ŝuisto. Samjare li prelegis pri Luis de Góngora kaj Soto de Rojas.

Busto de Federico García Lorca en Santoña, Kantabrujo
Citaĵo
 Verda, ĝin mi volas verda.

Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kun la ombro ĉe la zono
kaj arĝento-frida gapo,
verda karno, haroj verdaj,

pensas ŝi en la verando


El Romance Sonámbulo (Somnambula Romanco). Trad. Fernando de Diego.

Poemo de Federico García Lorca trovebla en Lejdeno

De 1925 al 1928 li estis pasie implikita kun Dalí [14]. La amikeco kun García Lorca havis fortan elementon de reciproka pasio [15], sed Dalí (jardekojn poste) malaprobis la erotikajn amindumojn de la poeto.[16] Kun la sukceso de "Cigana Romancaro", venis fremdiĝo de Dalí kaj la kolapso de amafero kun la skulptisto Emilio Soriano Aladrén n 1928. Tiu kunportis kreskantan deprimon, situacion pliseverigitan per la angoro pri lia samseksemo. Li sentis ke li estis kaptita inter la rolo de la sukcesa verkisto, kiun li devis publike konservi, kaj la torturita, aŭtenta memo, kiun li povis nur agnoski malpublike. Li ankaŭ havis la senton ke li estis etĉambrigita kiel "ciganopoeto". Li skribis "La ciganoj estas temo. Kaj nenio plia. Mi ĵus tiel bone povus esti poeto pri pinglojhidraŭlikaj pejzaĝoj. Cetere, tiu ciganismo donas al mi la aspekton de neklera, senscia kaj primitiva poeto kiu, vi scias tre bone, mi ne estas. Mi ne ĉiam volas esti enroligita" [13]. La kreskiginta fremdiĝo inter García Lorca kaj liaj plej proksimaj amikoj atingis sian kulminon kiam la surealistoj Dalí kaj Luis Buñuel kunlaboris rilate al ilia filmo de 1929 Un chien andalou (Andaluza hundo). García Lorca interpretis ĝin, eble erare, kiel malbonvola atako kontraŭ li mem [17]. En tiu tempo Dalí ankaŭ renkontis sian estontan edzinon Gala. Konscia pri tiuj problemoj (kvankam eble ne pri iliaj kialoj), la familio de García Lorca aranĝis ke tiu ĉi longdaŭre vizitu Usonon en 1929-30.

En 1929 la cenzuro de la diktaturo de Primo de Rivera malpermesis Amor de don Perlimplín con Belisa en su jardín, konsiderante ĝin primoko de la diktatoro. En junio 1929, García Lorca vojaĝis al Ameriko kun Ferdinando de Los Rios sur la RMS Olimpic, fratinkursoŝipo de la RMS Titanic. Ili restis plejparte en Novjorko, kie Rios komencis preleg-turneon kaj García Lorca studis ĉe la Kolumbia Universitato en la School of General Studies (Lernejo de Ĝeneralaj Fakoj), financite fare de liaj gepatroj. Li studis la anglan sed kiel antaŭe, estis pli okupita pri skribado ol studado kaj interesiĝis pri ĵazo kaj teatro. Li ankaŭ pasigis tempon en Vermonto kaj poste en Havano, Kubo (marto ĝis junio). Tie li prelegis pri flamenko kaj aliaj temoj.

Lia poemaro Poeta en Nueva York (Poeto en Novjorko , publikigita postmorte en 1942) esploras la fremdiĝon kaj izolitecon tra kelkaj grafike eksperimentaj poeziaj teknikoj kaj estis influita de la borsa bankroto de 1929 kiun li mem travivis. Tiu kondamno de la urba kapitalisma socio kaj materialisma moderneco estis malmilda foriro de lia pli frua laboro kaj etikedo de folkloristo [18]. Lia teatraĵo de tiu tempo El Público (La publiko) ne estis publikigita ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj kaj neniam estis publikigita en sia tuteco, la manuskripto perdiĝis. Tamen, pluraj da liaj privataj leteroj estas konservitaj ĉe La Hispana Socio de Ameriko en Novjorko.

En decembro premieris La zapatera prodigiosa en AMdrido. Aparte FGL adaptis kantojn por fama kantistino "La Argentinita".

La Respubliko

[redakti | redakti fonton]

La reveno de García Lorca al Hispanujo en 1930 koincidis kun la falo de la diktatoreco de Miguel Primo de Rivera kaj la starigo de la Dua Hispana Respubliko [18]. En 1931, García Lorca publikigis Poema del cante jondo kaj finverkis avangardan teatraĵon Así que pasen cinco años. Samjare li estis nomumita direktoro de universitatana teatrosocieto, Teatro Universitario la Barraca (La Barako). Tiu ĉi estis financita de la Edukministerio de la Dua Respubliko, kaj ĝi zorgis por organizi turneojn en la plej malproksimaj kamparaj areoj de Hispanujo por senpage prezenti radikale modernajn interpretojn de la klasika hispana teatro al spektantoj. Kun portebla scenejo kaj malmulte da ekipaĵo oni klopodis alporti teatron al homoj kiuj neniam vidis ajnan. García Lorca estis kaj reĝisoro kaj aktoro.

Li komentis: "Ekster Madrido la teatro, kio estas en ĝia esenco parto de la vivo de la homoj, estas preskaŭ mortinta, kaj homoj suferas sekve, kiel ili faris se ili perdis siajn du okulojn aŭ orelojn aŭ gustosenson. Ni [La Barako] donos ĝin ree al ili" [18]. Liaj travivaĵoj vojaĝante en la malriĉigita kampara Hispanujo kaj ankaŭ en Novjorko (precipe inter la senrajtigita afrik-usona loĝantaro), radikaligis lin en pasian rekomendanton de socie aganta teatro [18]. Li skribis "La teatro estas lernejo de ploro kaj de rido, libera forumo kie homoj povas pridubi normojn kiuj estas eksmodaj aŭ erarkomprenitaj, kaj klarigi per vivanta ekzemplo la eternajn normojn de la homa koro" [18].

Dum la turneoj kun La Barraca, García Lorca verkis siajn nun plejbone konatajn teatraĵojn, la Kamparan Trilogion de Bodas de Sangre (Sanga nupto), Yerma kaj La Casa de Bernarda Alba (La Domo de Bernarda Alba), kie ĉio ribelis kontraŭ la normoj de burĝa hispana socio [18]. Li alvokis reeltrovon de la radikoj de eŭropa teatro kaj la pridemandado de komfortaj konvencioj kiel ekzemple la popularaj salonkomedioj de tiu epoko. Lia laboro defiis la tradician rolon de virinoj en socio kaj esploris tabuajn temojn de gej-erotiko kaj klaso. García Lorca skribis nur malmultan poezion en tiu lasta periodo de sia vivo, deklarante en 1936, "teatro estas poezio kiu leviĝas el la libro kaj iĝas sufiĉe homa por paroli kaj kriegi, plori kaj senkuraĝiĝi" [19].

Huerta de San Vincente, somerdomo de la poeto en Granado, nuntempe muzeo

La 8an de marto 1933 sukcese premieris en Madrido Bodas de sangre kaj la 5an de aprilo Don Perlimplín

Vojaĝante al Bonaero en 1933 por prelegi kaj por instrukcii la argentinan premieron de Bodas de Sangre ludita de fama aktorino Lola Membrives, García Lorca parolis pri siaj teorioj de arta kreado kaj realigo en la fama prelego Prezentado kaj Teorio de la "duende". Tiu provis difini modelon de arta inspiro, argumentante ke granda arto dependas de vigla konscio pri la morto, de ligo kun la grundo de la nacio, kaj de agnosko de la limoj de la racio [19] [20]. Tie oni ludis ankaŭ Mariana Pineda kaj La zapatera prodigiosa.

Samtempe kiel li revenis al la klasikaj radikoj de la teatro, García Lorca ankaŭ turniĝis al tradiciaj formoj en poezio. Lia lasta poezia laboro (Sonetoj al lia malluma amo, 1936) estis inspirita per entuziasmo por Rafael Rodriguez Rapun, sekretario de La Barraca. La am-sonetoj estas inspiritaj de la 16-a-jarcenta poeto Johano de la Kruco [21]. La subvencio de La Barraca estis duonigita fare de la nova dekstrula registaro en 1934, kaj la lasta teatraĵo okazis en aprilo 1936. Aŭgusto 1934 mortis pro vundofrapo en taŭrludado la taŭrludisto Ignacio Sánchez Mejías, ano de la artista grupo poste nomita "Generacio de la 27a", kio ege impresis la grupanojn kaj rezultis en fama elegio de FGL. En decembro okazis sukcesa premiero de Yerma en Madrido, kvankam la konservativa gazetaro negative kritikis. En la fina trinomato de 1935 li restis en Katalunio kaj Doña Rosita, la soltera estis sukcese premierita en Barcelono

García Lorca konservis Huerta de San Vicente kiel sia somerdomo en Granado de 1926 ĝis 1936. Ĉi tie li verkis, totale aŭ parte, kelkajn el siaj plej gravaj verkoj, inter ili Así que pasen cinco años (Tuj kiam kvin jaroj pasas, 1931), Bodas de sangre (1932), Yerma (1934) kaj Diván del Tamarit (1931-1936). La poeto vivis en Huerta de San Vicente en la tagoj ĵus antaŭ sia aresto kaj morto en aŭgusto 1936 [22].

En januaro 1936 FGL publikigis Primeras canciones kaj Bodas de sangre. Li apogis la Popolan Fronton por la ĝenerala balotado. La 19an de junio li finverkis La casa de Bernarda Alba. Meze de julio li veturis al Granado, nur malmultajn tagojn antaŭ la ekmilito.

Kvankam la grafika arto de García Lorca ne ofte ricevas atenton, li ankaŭ estis fervora artisto [23][24].

La olivujo apud kiu Federico García Lorca estis mortpafita. Foto de 1999. La arbo troviĝas en la vilaĝo Alfacar.

García Lorca forlasis Madridon por viziti sian familion hejme en Granado nur tri tagojn antaŭ ol la Hispana Enlanda Milito ekfuriozis (julio 1936) [21]. La hispana politika kaj socia klimato tre intensiĝis post la murdo de eminenta monarkiisto kaj kontraŭ-Popola Fronto-reprezentanto José Calvo Sotelo fare de mebroj de la Guardia de Asalto (Madridaj Respublikaj Ĝendarmoj) reprezalie pro la antaŭa murdo de maldekstra policano[25]. García Lorca sciis, ke li estus suspektinda al la leviĝanta ekstremdekstra flanko pro siaj sinceraj progresemaj opinioj [21]. La 18-an de aŭgusto, lia bofrato, Manuel Fernández-Montesinos, la maldekstrema urbestro de Granado, estis pafita. García Lorca estis arestita tiun saman posttagmezon [26].

Estas opiniite ke García Lorca estis pafita kaj mortigita fare de naciisma milico [27][28] la 19an de aŭgusto 1936. La verkisto Ian Gibson en sia libro The Assassination of García Lorca (La atenco de García Lorca) asertas, ke li estis pafita kun tri aliaj (Joaquin Arcollas Cabezas, Francisco Galadi Mergal kaj Dioscoro Galindo Gonzalez) ĉe loko konata kiel Fuente Grande (La Granda Fonto), kiu troviĝas sur la vojo inter Viznar kaj Alfacar [29].

Citaĵo
 Tiam mi konsciis ke mi estis murdita.

Ili min serĉis en kafejoj, tombejoj kaj preĝejoj
…sed ili min ne trovis.
Ĉu ili neniam min trovis?

Ne. Ili neniam trovis min


El "La fablo kaj rondo de la tri amikoj", Poeto en Novjorko (1939), García Lorca

Motivoj por la atenco

[redakti | redakti fonton]

Signifa polemiko restas pri la motivoj kaj detaloj de la murdo de García Lorca. Personaj, nepolitikaj motivoj ankaŭ estis proponitaj. La biografo de García Lorca, Stainton, konstatas ke liaj murdintoj faris rimarkojn pri lia seksa identeco, sugestante ke tiu ĉi estus ludinta rolon en lia morto [30]. Ian Gibson indikas ke la atenco de García Lorca estis parto de kampanjo de amasmortigadoj celintaj eliminadon de subtenantoj de la maldekstra Popola Fronto [26]. Tamen, Gibson proponas ke rivaleco inter la kontraŭ-komunista CEDA [31] kaj la Hispana Falango estis grava elemento en la morto de García Lorca. Iama parlamenta deputito por la CEDA, Ramón Ruiz Alonso ne nur arestigis García Lorca ĉe la Rosales-familio hejme, sed respondecis ankaŭ por la origina denunco kiu kondukis al la arestordono.

Estis argumentite ke García Lorca estis senpolitika kaj havis multajn amikojn kaj en la respublika kaj en la naciisma partioj. Gibson disputas pri tio en sia libro de 1978 koncerne la morto de la poeto [26]. Li citas, ekzemple, la publikigita manifesto de Mundo Obrero [32], kiun García Lorca poste subskribis, kaj asertas ke li estis aktiva subtenanto de la Popola Fronto [33]. García Lorca laŭtlegis tiun manifeston dum bankedo en honoro de kamarado-poeto Rafael Alberti la 9-an de februaro 1936.

Multaj kontraŭ-komunistoj estis komprenemaj al García Lorca aŭ helpis lin. En la tagoj antaŭ lia aresto li trovis rifuĝon en la domo de la artisto kaj gvida Falango-membro Luis Ortiz Rosales. Efektive, estas pruvoj ke ankaŭ Rosales estis preskaŭ mortpafita, pro sia helpado al García Lorca, fare de la Civila Guberniestro Valdés. La eŭska komunista poeto Gabriel Celaya skribis en siaj memuaroj ke li foje trovis García Lorca en kompanio de falangisto José Maria Aizpurua. Celaya plue skribis ke García Lorca tagmanĝis ĉiun vendredon kun la fondinta kaj gvidanta falangisto José Antonio Primo de Rivera [34]. La 11-an de marto 1937 artikolo ekaperis en la falangista gazetaro kondamnante la murdon kaj glorante García Lorca; la artikolo malfermiĝis: "la plej bona poeto de imperia Hispanujo estis murdita [35]." Jean-Louis Schonberg ankaŭ prezentis la "samsekseman ĵaluzo-" teorion [36]. La dosiero sur la murdo, kompilita laŭ la peto de Franco kaj menciita de Gibson kaj aliaj, devas ankoraŭ ekaperi.

Elfosado ĉe Alfácar

[redakti | redakti fonton]

En malfrua oktobro 2009, teamo de arkeologoj kaj historiistoj de la Universitato de Granado komencis elfosadojn ekster Alfácar [37]. La ejo estis identigita tri jardekojn antaŭe fare de viro kiu asertis esti helpinta por fosi la tombon de García Lorca [5][38]. La poeto supozeble estis entombigita kun almenaŭ tri aliaj viroj apud kurbiĝema montvojo kiu interligas la vilaĝojn Viznar kaj Alfácar [39].

Ekzistas kreskanta deziro en Hispanujo por repaciĝi kun la enlanda milito, kiu dum jardekoj estis ne malkaŝe diskutita [40]. La juĝisto en la afero, Baltasar Garzón Real, formale petis lokan administracion kaj preĝejojn por malfermi iliajn dosierojn koncerne miloj da homoj kiuj malaperis dum la interna milito kaj sub la diktatoreco de generalo Franco ĝis 1975 [41].

La elfosadoj komenciĝis laŭ la peto de la familio de alia viktimo [42]. Post multjara kontraŭstaro, ankaŭ la familio de García Lorca konsentis [42]. En oktobro 2009 Francisco Espinola, reprezentanto de la justicministerio de la andaluza regiona registaro, diris ke post jaroj da premo la kadavro de García Lorca "estus elfosita en kelkaj semajnoj" [43]. La parencoj de García Lorca, kiuj komence kontestetis la elfosadon, diris ke ili disponigus DNA-provaĵon por identigi liajn restaĵojn [42].

En malfrua novembro 2009, post du semajnoj de elfosado, oni trovis organikan materialon kaj supozis ke temis pri homaj ostoj. La restaĵoj estis alportitaj al la Universitato de Granado por ekzameno [44]. Sed en meza decembro 2009, oni pridubis ĉu la restaĵoj de la poeto estus troveblaj [45]. La elfosado produktis "ne unu oston, eron de vestaĵokartuŝo", diris Begoña Álvarez, justicministro de Andaluzujo. Ŝi aldonis, "la grundo profundas nur 40 cm, igante ĝin tro malprofunda por tombo" [5][46].

La falangista reĝimo de Francisco Franco starigis ĝeneralan malpermeson de la verkoj de García Lorca, kiu ne estis nuligita ĝis 1953. Tiun jaron, la (cenzuritaj) Obras Completas (Kompletaj verkoj) estis publikigitaj. Sekvante tiun, Bodas de Sangre, Yerma kaj La casa de Bernarda Alba estis sukcese prezentitaj en la ĉefaj hispanaj teatrejoj. Obras Completas ne inkludis la malfruajn multe gejerotikajn Sonetos del amor oscuro (Sonetoj de la amo tenebra) , skribitaj en novembro 1935 kaj disvastigitaj nur ĉe intimaj amikoj.

Ili estis perditaj ĝis 1983/84 kiam ili estis finfine publikigitaj en malneta formo (neniuj finaj manuskriptoj iam estis trovitaj). Estis nur post la morto de Franco ke la vivo kaj morto de García Lorca povis esti malkaŝe diskutataj en Hispanujo. Tio ŝuldiĝis ne nur al la politika cenzuro, sed ankaŭ al la nevolemo de la familio de García Lorca por permesi publikigon de nefinitaj poemoj kaj teatraĵoj antaŭ la publikigo de kritikema eldono de liaj verkoj.

La sud-afrika katolika poeto Roy Campbell, kiu entuziasme apogis la naciistojn kaj dum kaj post la Hispana Interna Milito, poste produktis aklamitajn tradukojn de la verkoj de García Lorca. En sia poemo The Martyrdom of F. García Lorca, Campbell skribis : "Ne nur li perdis sian vivon, De pafoj murdita, …Sed kun martelo kaj tranĉilo…" [47].

Monumentoj kaj Fondumo

[redakti | redakti fonton]
Statuo de Federico García Lorca sur la Placo Sankta Ana, Madrido

En Granado, lia naskiĝurbo, la Parko Federico García Lorca estas dediĉita al lia memoro kaj inkludas Huerta de San Vicente, la somerdomo de la familio de García Lorca, malfermita por la publiko en 1995 kiel muzeo. La terenoj, inkluzive de preskaŭ du hektaroj da parko, la du najbaraj domoj, artaĵoj kaj la originaj meblaraj aranĝoj estis konservitaj[48]. Estas nova statuo je la Avenida de la Constitución (Avenuo de la konstitucio) en la centro de la urbo, kaj nova kulturcentro portanta lian nomon nuntempe estas konstruanta kaj ludas ĉefan rolon por la konservado kaj la disvastigo de liaj verkoj.

La Parko Federico García Lorca, en Alfácar, situas apud Fuente Grande kaj estis la scenejo de la sensukcesaj elfosadoj de 2009 kiuj ne povis lokalizi la tombon de García Lorca. Proksime de la olivarbo indikanta laŭ iuj la ejon de la tombo, troviĝas ŝtona monumento al Federico García Lorca kaj ĉiuj viktimoj de la Hispana Interna Milito, 1936-39. Floroj metiĝas je la monumento ĉiun jaron je la datreveno de lia morto; rememora evento inkludanta muzikaĵojn kaj recitaĵojn de la verkoj de la poeto ĉiun jaron okazas en la parko por marki la datrevenon. Je la 17-a de aŭgusto 2011, por rememori la 75-an datrevenon de la murdo de García Lorca kaj por soleni lian vivon kaj heredaĵon, tiu evento inkludis dancon, kantojn, poezion kaj dramajn recitaĵojn kaj altiris centojn da spektintoj.

Je Barranco de Viznar, inter Viznar kaj Alfácar, estas memorŝtono portanta la vortojn "Lorca eran todos, 18-8-2002" (Lorca estis ĉiuj). Barranco de Viznar estas ejo de amastomboj kaj estis proponita kiel alian eblan situon de la restaĵoj de la poeto.

García Lorca estas honorita per statuo elstare situanta en la madrida Placo Sankta Ana. La politika filozofo David Crocker skribis ke "la statuo, minimume, estas daŭra simbolo de la pridisputata pasinteco:" ĉiun tagon, iu maldekstrulo metas ruĝan koltukon ĉirkaŭ la kolon de la statuo, kaj iu dekstrulo poste venas por depreni ĝin." [40].

Fondumo Federico Garcia Lorca

[redakti | redakti fonton]

La Fondumo Federico García Lorca, administrita de Laura García Lorca, nevino de la poeto, propagandas kaj disvastigas ties verkojn kaj nuntempe estas konstruanta la Centron Federico García Lorca en Madrido. La familio de García Lorca legacis ĉiujn ties dokumentaron al la fondumo kiu konservis ĝin por ilia konto.

Biografia resumo

[redakti | redakti fonton]
  • 1898. Li naskiĝas en familio de terposedanto kaj instruistino.
  • Ĝis 1908. Li loĝas en vilaĝoj, eklernas kaj ekkonas ankaŭ naturon kaj andaluzian kulturon.
  • 1910-1915. Mezlernejo en Granada. Li studas ankaŭ muzikon.
  • 1915. Li studas en universitato de Granada juron kaj beletron.
  • 1916. Li ekverkas.
  • 1919. Li ekloĝas en Madrido.
  • 1920. Malsukceso de la ludo de lia teatraĵo El maleficio de la mariposa.
  • 1921-1922. Li fakulas pri flamenko.
  • 1923. Li diplomiĝas pri juro en la universitato de Granada.
  • 1926-1928. Li prelegas.
  • 1929-1930. Veturado al Usono, Kubo ktp. Tre fruktodona epoko.
  • 1932. Unuaj veturadoj kun La Barraca, kiuj daŭros ĝis 1935.
  • 1933-1934. Teatraj sukcesoj, eĉ en Argentino.
  • 1936. Li partoprenas en agado favore al la Popola Fronto. En julio li estas en Granada, kiam eksplodas la Hispana Enlanda Milito. Li estas malliberigita la 16an de aŭgusto kaj mortigita la 18an aŭ 19an en Víznar.

Famaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
Kovilpaĝo de Cigana Romancaro

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Liriko

Citaĵo
 Oni spertas agrablan kaj eĉ neatenditan surprizon, pro tiu odoranta poembukedo de Garcia Lorca, kiu ĵus vojis el Moskvo. La andaluza lirikisto

ĉifoje ne patosas persia kastillingva jam klasikiĝinta esprimmaniero, sed per belaj agordoj, kaj plena simfoniado, laŭ suverenaj taktoj de la Internacia Lingvo. Estas konate ke la hispana poeto havas multajn admirantojn en Rusujo kaj socialismaj landoj; do ne strange Esperanto estas ankaŭ tre taŭga kaj efika rimedo por pli kaj pli diskonigi liajn plej gravajn poemojn. Mi sciiĝis, antaŭ ne longe, pri la fakto ke de antaŭ kelkaj jaroj la versaĵoj de Gacia Lorca estas iompost iom respondece esperantigitaj fare de hispana samideano. Do, kun streĉa intereso nun oni legas la tradukon faritan de Konstantin Gusev, ĉar tio estas, vere, laŭdinda kaj eksterordinara entrepreno; kaj ankaŭ tio estas elmontro de ĝis kiu grado la plej universala hispana poeto de la moderna epoko, reprezentas kulminon de arto kaj originaleco, pri majstra bildigo de iuj strangaj rasaj kaj atavismaj trajtoj, kaj pri kreado de rara stilo. Federico, klasikulo ja li estas; kaj ne strange, la mondo konstante trastudas kaj traserĉas lian plenan verkaron, kun renovigita avideco deĉiu nova generacio, malgraŭ la ŝajna freŝeco de lia (el)verŝiĝinta sango. Ni, hispanoj, devas ankaŭ fieri pri tiu fakto, ke Garcia Lorca, dank' al Esperanto, povas konkeri ankoraŭ pli vastan mondon. La elstara poeto s-ano K. Gusevlanĉ is sian prilaboritaĵon, kiel omaĝon al la geniulo, kaj implicite, al la Zamenhofa ilo, pruvante pertio, kiel Esperanto kapablas alproprigi al si la sorĉon de la hispana romanco, kaj tiun specialan de la poeto de Granada. Pri la komentariata libro, unue, mi diru, ke tre taŭga kaj afika estas la enkonduka eseo subskribita de A. Geleskul: ĝi lerte forŝovas scenejan kurtenon porproponi la profundan lirikan senton de Federico. Tiuj antaŭparolaj vortoj efikas kiel utila ŝlosilo, por ke oni situiĝu konvene en la ĝusta medio, kaj intenco, kie disvolviĝas la efervesko de la poemoj. Kaj tial, la leganto povas trafi pli facile la komprenkapablon, por povi mergiĝi en la misteran lagon de poezio sorĉodona. Ni konsideru ke nepre oni restos, volenevole (nun mi parolas pri la esperantlingva traduko), kaptita inter la maŝoj de la magia arto de la poeto. Kaj nur tiam oni ne plu parolos pri absurda lingvaĵo, sed pri elvokaĵoj rilatantaj mondon plenan je stran ga mistikismo; kaj ankaŭ ne pri artefarita, laboratoria fabrikaĵo, sed pri mezuroj kaj eltrovoj de granda genia talento. Alfrontante tion, la tasko de Gusev estas laŭdinda, sed vere riskoplena, ĉar li kon stante devis peni kapti ne nur la lingvan signifon, sed ankaŭ la ekzotikajn nuancojn kaj la ĉiam densecan etoson . konsiderinte tion, ni devas agnoski ke li plejparte sukcesis, precipe kiam la adjektivigado ne tro flanken ŝovas la animon de multaj beletraj esprimoj kaj vortoj, kiuj en sia kunteksta sintakso posedas karakterizan voluptecon. Kaj evidentiĝas en tiu estiminda traduklaboro, ke Esperanto efikas, eble plej bone ol iu ajn nacia lingvo, por transdoni, tre kontentige, la misteran potencon kiu ŝvebas en la versaĵoj de nia Garcia Lorca, precipe en tiuj de la fama "Romancero Gitano”. Se en iuj poemoj estas ebla tradukado iom subjektiva, kun bona rezulto, pro la stilo de la originalo kiu ofte baziĝas sur la tiel nomata “absoluta poezio ”, en aliaj okazoj, kie la tradukinto ne trafis la absolutan vortan valoron — aŭ li devis foroferi iom da objektiveco por favori la rimon kaj silaban alĝustigon —, la traduko ne redonas tute fidele la plenan vervecon de la lirika mesaĝo.

Jen, do, rimarkinda interpretado de Garcia Lorca. Eble oni povas ĝin plibonigi. Sed la nuna rezulto, prilaborita de iu kiu ne estas kastillingvano , estas juste reliefiginda. 
— Boletín n171 (jan 1969)

Pri Sanga Nupto (trad. Miguel Fernández)

Citaĵo
 En la ĵus okazinta Hispana Kongreso de Esperanto en Valladolid, inter aliaj libroj, oni prezentis la verkon de Federico Garcia Lorca "Sanga Nupto" (Bodas de Sangre), kiel omaĝo al la mondfama aŭtoro okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo. La libron, 7-a numero de la serio "Hispana Literaturo", prezentis la tradukisto Miguel Fernandez, kiu prelegis hispanlingve pri la universo de Lorca kaj la diversaj verkoj de la genia andaluza poeto aperintaj en Esperanto
— Brazila Esperantisto - Numero 303, Junio (1998)

Libroj pri la aŭtoro

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Routledge Modern and Contemporary Dramatists (serio "Modernaj kaj Nuntempaj Dramistoj" de eldonejo Routledge). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2012-01-05 .
  2. Ian Gibson, The Assassination of Federico García Lorca, eldonejo Penguin (1983) ISBN 0-14-006473-7; Michael Wood, "The Lorca Murder Case", The New York Review of Books, Vol. 24, No. 19 (24-a de novembro 1977); José Luis Vila-San-Juan, García Lorca, Asesinado: Toda la verdad Barcelona, Editorial Planeta (1975) ISBN 84-320-5610-3
  3. Reuters, Spanish judge opens case into Franco's atrocities ("hispana juĝisto malfermas kazon pri la abomenaĵoj de Franco"), International Herald Tribune (la 16-an de oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 2008-10-19. Alirita 2008-10-19 .
  4. Estefania, Rafael. Poet's death still troubles Spain ("La morto de poeto ankoraŭ ĝenas Hispanion "). BBC (2006-08-18). Alirita 2008-10-14 .
  5. 5,0 5,1 5,2 angle The Guardian 2009-12-18.
  6. Lorca family to allow exhumation ("familio Lorca permesas elfosadon"). BBC (2008-09-18). Alirita 2009-05-28 .
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Maurer (2001)
  8. 8,0 8,1 Maurer (2001) pxi
  9. Federico García Lorca, "El cante jondo (Primitiva kanto andaluzia)" (1922), represita en kolekto de lia eseo titolita Prosa, do prozo (Madrido: Alianza Editorial 1969, 1972) je 7-34.
  10. La teatraĵo estis titolita La niña que riega la albahaca ("La knabino kiu akvumas la bazilion").
  11. José Luis Cano, García Lorca (Barcelona: Salvat Editores 1985) ĉe pp. 54-56 (Concurso), 56-58 (teatraĵo), kaj 174.
  12. 12,0 12,1 Maurer (2001) pxii
  13. 13,0 13,1 Maurer (2001) pxiii
  14. Encyclopædia Britannica: From 1925 to 1928, García Lorca was passionately involved with Salvador Dalí. The intensity of their relationship led García Lorca to acknowledge, if not entirely accept, his own homosexuality ("De 1925 ĝis 1928, García Lorca estis pasie implikita kun Salvador Dalí. La intenseco de ilia rilato igis García Lorca agnoski, se ne tute akceptite, sian propran samseksemon").
  15. Por pli profundaj informoj pri la rilato Lorca-Dalí vidu Lorca-Dalí: el amor que no pudo ser kaj The Shameful Life of Salvador Dalí, ambaŭ fare de Ian Gibson
  16. Bosquet, Alain, Conversations with Dalí, 1969. paĝoj 19–20. (formato PDF) (pri García Lorca) Salvador Dalí: He was homosexual, as everyone knows, and madly in love with me. He tried to screw me twice .... I was extremely annoyed, because I wasn’t homosexual, and I wasn’t interested in giving in. Besides, it hurts. So nothing came of it. But I felt awfully flattered vis-à-vis the prestige ("Li estis samseksema, kiel ĉiuj scias, kaj freneze enamiĝis al mi. Li provis penetri min dufoje.... Mi estis ege ĉagrenita, ĉar mi ne estis samseksema, kaj mi ne interesis cedi. Krome doloras. Do nenio rezultis el ĝi. Sed mi sentis min terure flatita rilate al la prestiĝo").
  17. angle Buñuel, Luis. My Last Sigh. Tradukita de Abigail Israel. University of Minnesota Press, 2003. ISBN 0-8166-4387-3. Paĝo 66.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 Maurer (2001) pxiv
  19. 19,0 19,1 Maurer (2001) pxv
  20. Arriving Where We Started de Barbara Probst, 1998. Ŝi intervjuis survivintajn FUE/Barraca membrojn en Parizo.
  21. 21,0 21,1 21,2 Maurer (2001) pxvii
  22. Huerta de San Vicente jen angle kaj hispane
  23. angle Cecilia J. Cavanaugh "Lorca's Drawings And Poems",
  24. Mario Hernandez "Line of Light and Shadow" (trans) 383 drawings
  25. Zhooee,Time Magazine, 20a de Julio 1936
  26. 26,0 26,1 26,2 Gibson, Ian. (1996) El assasinato de García Lorca (hispane). Barcelona: Plaza & Janes, p. 255. ISBN 9788466313148.
  27. Graham, Helen. The Spanish Civil War. A very short introduction. Oxford University. 2006. Press.p.28
  28. Beevor, Antony. The Battle for Spain. The Spanish Civil War 1936-1939. Penguin Books. 2006. London. p.100
  29. Gibson, Ian. The Assassination of Federico García Lorca. Penguin Books. London. 1983. p.164
  30. angle Stainton, Lorca: A Dream of Life.
  31. Confederación Española de Derechas Autónomas, CEDA estis hispana politika partio dum la Dua Hispana Respubliko.
  32. Laborista Mondo, revuo de la Hispana Komunista Partio)
  33. Gibson, Ian. (1996) El asesinato de García Lorca (hispane). Barcelona: Plaza & Janes, p. 52. ISBN 9788466313148.
  34. Arnaud Imatz, "La vraie mort de Garcia Lorca" (france: "La vera morto de Garcia Lorca"), 2009, 40 NRH, 31–34, ĉe p. 31-2, citante el la memuaroj.
  35. Luis Hurtado Alvarez, Unidad (11 March 1937)
  36. "Frederico Garcia Lorca. L'homme – L'oeuvre" 1956 (Paris, Plon).
  37. "Time" artikolo de 2009 Exhuming Lorca's remains and Franco's ghosts ("Elfosante la restaĵojn de Lorca kaj la fantomojn de Franco"). Arkivita el la originalo je 2011-02-13. Alirita 2012-01-11 .
  38. Gibson p 467–8
  39. "Lorca's Granada" pp. 113–123
  40. 40,0 40,1 angle Crocker David : Democratic Development and Reckoning with the Past: The Case of Spain in Comparative Context ("Demokrata Evoluo kaj Rekalkulo kun la Pasinteco: La Kazo de Hispanio en Kompara Kunteksto"), universitato de Marilando
  41. The Independent, la 17-an de oktobro 2008. Arkivita el la originalo je 2009-11-13. Alirita 2012-01-11 .
  42. 42,0 42,1 42,2 BBC News, artikolo de 28a de Oktobro 2009
  43. artikolo de la gazeto Seattle Times en oktobro 2009
  44. "The Leader" Article "First bones found". Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2012-01-11 .
  45. Reuters - Doubts rise over Spanish poet Lorca's remains ("Duboj leviĝas pri la restaĵoj de hispana poeto Lorca"). Arkivita el la originalo je 2016-02-11. Alirita 2012-01-11 .
  46. artikolo de BBC Spanish dig fails to find grave of poet Lorca ("La hispana fosado ne trovas tombon de poeto Lorca")
  47. Roy Campbell 1955 : Selected Poems, Henry Regnery Company, paĝo 283. On the Martyrdom of F. Garcia Lorca ("Pri la martireco de F. Garcia Lorca."")
  48. Huertadesanvicente.com
  49. Hispana Esperanto-Federacio organizas omaĝon al Federico García Lorca. Arkivita el la originalo je 2021-10-13. Alirita 2021-10-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.