Fendi
Fendi | ||
---|---|---|
negoco • subtegmenta vendejo • entrepreno vd | ||
Dum | 1925 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | filio | |
Sidejo | Romo | |
Lando | Italio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fendi estas itala firmao de modo kiu prilaboras luksajn varojn kiu produktas artikolojn de felo, prêt-à-porter, ledo, krom ŝuojn, parfumojn, okulvitrojn, horloĝojn kaj akcesoraĵojn. Ĝi naskiĝis en Romo en 1925;[1] aparte, Fendi estas rekonata pro siaj feloj, same kiel pro siaj akcesoraĵoj el tiu materialo kaj el ledo. Ekde 2001 Fendi formas parton de la divizio de “Modo kaj ledaĵaro” de la franca grupo LVMH. Tamen, la sidejo estas en Romo, en la Palazzo della Civiltà del Lavoro (Palaco de la Laborcivilizacio).[2] Aktuale oni konsideras ĝin unu de la plej altnivelaj kaj multekostaj markoj de la sektoro de lukso.
Fendi kunlaboris kelkfoje en kino dezajnante la vestaĵaron de filmoj de kulto kiel Once Upon a Time in America, Evita kaj The Royal Tenenbaums.[3][4] Nombraj reĝisoroj de la 1970-aj jaroj elektis felojn de Fendi por siaj roluloj, por ekzemplo: Luchino Visconti, Federico Fellini, Franco Zeffirelli, kaj Mauro Bolognini.[5] Fendi vestis ankaŭ kinajn stelulilojn kaj famulinojn kiel Sophia Loren, Diana Ross, Jacqueline Kennedy Onassis, Soraya, kaj Liza Minnelli.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The History of Fendi
- ↑ Fendi Relocates To A Roman Palace
- ↑ Fendi Studios Celebrates the Brand’s Award-Winning Costumes
- ↑ The 20 Most Iconic Coats in Movie History
- ↑ Milan Fashion Week: Fendi on Film. Arkivita el la originalo je 2023-05-16. Alirita 2024-02-25 .
- ↑ Fendi
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2020-06-20 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20200620074753)
- Profilo de marko kaj entrepreno en Fashion Model Directory
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fendi en la hispana Vikipedio.