Saltu al enhavo

Fenokso-acetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fenokso-acetata acido
Kemia strukturo de la
Fenokso-acetata acido
3D Kemia strukturo de la
Fenokso-acetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Fenokso-etanata acido
Kemia formulo
C8H8O3
CAS-numero-kodo 122-59-8
ChemSpider kodo 18107
PubChem-kodo 19188
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka pulvoro kaj
nadloformaj kristaloj
Molmaso 152,15 g mol−1
Smiles OC(=O)COC1=CC=CC=C1
Fandopunkto 98–100 °C
Bolpunkto 285 °C
Solvebleco Akvo:12 g/L
Acideco (pKa) 3,17 (25 °C)
Mortiga dozo (LD50)
  • 1500 mg/kg (rato, buŝa)
  • 3750 mg/kg (muso, buŝa)
Merck Index
  • 14,7254
  • 15,7366
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37/38
Sekureco S26 S36 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenokso-acetata acido, fenokso-acetata acidoC8H8O3 estas unukarboksilata acido, o-fenila derivaĵo de la glikolata acido, uzata en manufakturado de farmaciaĵoj, pesticidoj, fungicidoj kaj farboj. Ĝi estas iom mielodora kaj peraĵo en la sintezo de gustigiloj kaj tinkturoj. Ĝi estas solvebla en duetila etero, karbona dusulfido, metanolo kaj acetata acido.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Fenokso-etanata acido formas senkolorajn kristalojn tre malmulte solveblajn en akvo. Ĝi estas acido kun modera forto kun pKa 3,17 kaj fortaj antisepsaj proprecoj. Fenokso-etanata acido estas pli forta ol cinamata acido pro ĝia potenca kapablo doni elektronojn.[2]. Ĝi ankaŭ uzatas en produktado de penicilino[3].

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de fenokso-acetata acido ekde fenolo:
Sintezo de fenokso-acetata acido

La fenokso-acetata acido povas estiĝi per traktado de fenolo kaj kloroacetata acido en ĉeesto de solvaĵo da natria hidroksido. La alkala solvaĵo deprenas la protonon el la hidroksila grupo de la fenolo. La fenolata jono tiel formita faras nukleofilan atakon en la ß-karbono de la kloroacetata acido, kaŭzante rompon de la ligo kloro-karbono kaj formado de klorida jono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]