Karboksilata acido
Karboksilataj acidoj estas organikaj komponaĵoj enhavantaj almenaŭ unu Karboksila grupo (-COOH). La ĝenerala formulo por la karboksilata acido estas R-COOH, kaj R estas la radikalo, kiu kompletigas la molekulon. Karboksilataj acidoj okazas ĉie kaj grandkvante, kaj inkludas la aminoacidojn kaj la acetatan acidon.
Saloj kaj esteroj de la karboksilataj acidoj nomiĝas karboksilatoj. Kiam unu karboksila grupo estas elprotonigita[1], ties konjuga bazo formas karboksilatan anjonon. La karboksilataj anjonoj estas resonance stabilaj kaj tio faras ilin pli acidaj ol la alkoholoj. Karboksilataj acidoj estas redukteblaj kaj alkiligeblaj formante la acidojn de Lewis aŭ Karbonata acido, kaj sub kelkaj cirkonstancoj ili povas malkomponiĝi kiel Karbona duoksido.
Karbonatomoj | Komerca nomo | IUTAK nomo | Kemia formulo | Trovejo |
---|---|---|---|---|
1 | Formiata acido | Metanata acido | HCOOH | insekta pikiloj |
2 | Acetata acido | Etanata acido | CH3COOH | vinagro |
3 | Propionata acido | Propanata acido | CH3CH2COOH | konservado de grajnaro |
4 | Buterata acido | Butanata acido | CH3(CH2)2COOH | Butero |
5 | Valerata acido | Pentanata acido | CH3(CH2)3COOH | Valeriano |
6 | Kaprata acido | Heksanata acido | CH3(CH2)4COOH | Kapro-graso |
7 | Enantata acido | Heptanata acido | CH3(CH2)5COOH | |
8 | Kaprilata acido | Oktanata acido | CH3(CH2)6COOH | Kokoso kaj brusto-lakto |
9 | Pelargonata acido | Nonata acido | CH3(CH2)7COOH | Pelargonio |
10 | Kaprata acido | Dekanata acido | CH3(CH2)8COOH | Kokoso kaj Palmoleo |
11 | Undecikla acido | Undekanata acido | CH3(CH2)9COOH | |
12 | Laurika acido | Dodekanata acido | CH3(CH2)10COOH | Kokoso kaj Sapo |
13 | Tridecikla acido | Tridekanata acido | CH3(CH2)11COOH | |
14 | Miristata acido | Tetradekanata acido | CH3(CH2)12COOH | Muskato |
15 | Pentadekanata acido | CH3(CH2)13COOH | ||
16 | Palmitata acido | Heksadekanata acido | CH3(CH2)14COOH | Palmoleo |
17 | Margaritata acido | Heptadekanata acido | CH3(CH2)15COOH | |
18 | Stearata acido | Oktadekanata acido | CH3(CH2)16COOH | Ĉokolado, Ciroj, Sapoj, kaj Oleoj |
20 | Arakidata acido | Ikosanata acido | CH3(CH2)18COOH | Ternuksa oleo |
Ekzemploj de karboksilataj acidoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Protono: subatoma partiklo kun pozitiva ŝarĝo.
Enprotonigi: aldoni protonon [H+] al iu substanco.
Elprotonigi:Forpreni protonon [H+] el iu substanco.
|