Filipina turnico
Filipina turnico | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Filipina turnico aŭ Luzona turnico (Turnix worcesteri) estas specio de birdoj de la familio Turnicedoj. Ĝi estas endemia de la insuloa Luzono en Filipinoj. Ties natura habitato estas tropika alt-altituda herbejo. Tiu estas la plej mistera birdo de Luzono ĉar estis nur unu vidaĵo en 2009 de individuo kaptita kaj vendata kiel ĉasviando.
Priskribo kaj taksonomio
[redakti | redakti fonton]EBird priskribas la birdon kiel "Tre malfranda, rara, malmulte konata grundobirdo el la altaj teroj de herbejoj de Luzono. Ĝenerale bruna, tre markita per malhelaj centraj plumoj kun pala sablokolora strieco. Ĝi montras varieblajn kvantojn de ruĝeca koloro en malsupraj partoj, pli etende en la ino, kaj iom da blanko en la gorĝo kaj ventro. Ĝi vivas kune kun la Stria turnico kaj la Makulturnico, kaj la Ĉina koturno, sed la Luzona estas pli malgranda ol tiuj, speciale ol la Makulturnico, kaj havas dikan, arĝentkoloran bekon."[1]
La latinlingva scienca nomo estas nomita laŭ la usona zoologo Dean Conant Worcester (1866-1924).
Tiu specio estas monotipa, sed ĝi estas foje konsiderata samspecifa kun la Sumba turnico kaj la Ordinara turnico; ĝi estas distingita el tiu lasta pere de la plumaro kun pli nigraj krono kaj dorsaj plumoj, multe pli malgrandaj, blanka mentono kaj supra gorĝo ĉe inoj.
Apenaŭ oni konas io pri tiu birdo. La stomako de la kaptita birdo enhavis insektojn.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Luzon Buttonquail - eBird (angle). Alirita 2024-09-09 .
- ↑ Debus, Stephen; Kirwan, Guy M.; Sharpe, Christopher J. (2020). "Luzon Buttonquail (Turnix worcesteri), versio 1.0". Birds of the World. doi:10.2173/bow.luzbut1.01species_shared.bow.project_name. ISSN 2771-3105.
|