La federacia vojo 17 - germaneBundesstraße 17 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 110 kilometrojn tra la federacia lando Bavario. La plej norda punkto estas la komunumo Gersthofen proksime de la urbo Aŭgsburgo kaj la plej suda la urbo Füssen en la antaŭalpa regiono Algovio, lime al Aŭstrio. Gravaj urboj survojaj estas Aŭgsburgo, Landsberg kaj Schongau. Baze la vojo sekvas la vojon de la rivero Lech.