El Vikipedio, la libera enciklopedio
La federacia vojo 30 - germane Bundesstraße 30 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 102 kilometrojn tra la federaciaj landoj Bavario kaj Baden-Virtembergo. La plej norda punkto estas la urbo Neu-Ulm kaj la plej suda la urbo Friedrichshafen ĉe la Konstanca Lago, kiu konsistigas la limon al Svislando kaj al Aŭstrio. Gravaj urboj survojaj estas Laupheim, Biberach an der Riß, Bad Waldsee, Weingarten kaj Ravensburg.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|