Goldfinger (filmo)
Goldfinger | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Goldfinger |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 17 sep. 1964 |
Ĝenro | agfilmo, spionada filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Ted Moore |
Reĝisoro(j) | Guy Hamilton |
Produktisto(j) | Harry Saltzman • Albert R. Broccoli |
Scenaro | Richard Maibaum • Paul Dehn • Ian Fleming |
Filmita en | Miamo • Svislando • Andermatt • Sankt-Gotardo • Furkopasejo • Pinewood Studios • Fontainebleau Miami Beach • Londono |
Loko de rakonto | Meksiko • Svislando • Florido • Kentukio • Londono • Vaŝingtono • Miamo |
Muziko de | John Barry |
Rolantoj | Sean Connery • Honor Blackman • Gert Fröbe • Harold Sakata • Bernard Lee • Lois Maxwell • Desmond Llewelyn • Shirley Eaton • Bill Nagy • Tania Mallet • Martin Benson • Michael Mellinger • Richard Vernon • Burt Kwouk • Cec Linder • Garry Marshall • Michael G. Wilson • Gerry Duggan • Margaret Nolan • Victor Brooks • Les Tremayne • Austin Willis • Anthony Chinn • Alf Joint • Nadja Regin • George Leech |
Produktinta firmao | Eon Productions United Artists |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado |
IMDb | |
Orfingro (angle: Goldfinger) estas spionfilmo, la tria en la filmserio pri James Bond, kiu estis publikigita en 1964 kaj reĝisorita fare de Guy Hamilton. La filmo baziĝas sur samnoma romano fare de la verkisto Ian Fleming de 1959, en la serio de romanoj pri la spionagento James Bond. La filmo atingis sukceson ĉirkaŭ la mondo kaj estis la unua en la serio de Bond-filmoj se temas pri gajni Oskaron, en la plej bona sonredakta kategorio. La modelo Tania Mallet rolis kiel Bond-knabino Tilly Masterson, kaj Honor Blackman kiel Pussy Galore.
La filmo estas konsiderata la turnopunkto kiu establis la "Furoron pri James Bond" en la mondo, kaj estas unu el la plej bonaj filmoj en la serio.[1] La filmo prezentis al la mondo la plej faman malbonan rolulon en la historio, Oddjob, kiu estis interpretita de la aktoro Harold Sakata. La fiulo, de korea origino, povas mortigi homojn ĵetante sian ĉapelon kun turnmovo.
En ĉi tiu filmo, la Aston Martin DB5 modelaŭto, kiu fariĝis unu el la elstaraj markostampoj de James Bond filmoj, ankaŭ aperas por la unua fojo.
La temkanto de la filmo, kiu estas same nomata Goldfinger, estas prezentita de la kantisto Shirley Bassey. La muziko estis aranĝita fare de John Barry.
Intriga resumo
[redakti | redakti fonton]En la intrigo de la filmo (kaj la romano), James Bond estas sendita por malsukcesigi diablan komploton de oramanta frenezulo nomita Auric Goldfinger, kiu planas pliigi la valoron de sia oro igante la orrezervojn de la mondo stokitaj ĉe Fort Knox radioaktivaj.
La rolulo de Goldfinger estis interpretita fare de la germana aktoro Gert Fröbe.
Produkto
[redakti | redakti fonton]La komenca buĝeto de la filmo estis proksimume 3 milionoj da dolaroj (23 milionoj da dolaroj en 2017), pli ol la buĝeto de la du filmoj kiuj antaŭis ĝin kune. Trance Young, kiu reĝisoris la antaŭajn du filmojn, ne reĝisoris "Goldfinger", ĉar li reĝisoris alian filmon samtempe. Reĝisoro Guy Hamilton anstataŭigis lin. Hamilton eĉ konis Ian Fleming persone, de la periodo de militservo en la brita reĝa mararmeo en la Dua Mondmilito.
Filmigo komenciĝis la 20-an de januaro 1964 en Miamo, Florido en Usono. La plej granda parto de la filmigo okazis en Anglio. Ian Fleming vizitis la filmigejon en aprilo, kaj tio estis la lasta fojo kiam li estis implikita en la filmigo, ĉar li mortis en aŭgusto de tiu jaro, baldaŭ antaŭ la publikigo de la filmo.
Akcepto
[redakti | redakti fonton]La filmo estis unuafoje projekciita en Londono la 17-an de septembro 1964 kaj alvenis al Usono en decembro, kiam ĝi estis prezentita unuafoje en Novjorko. La filmo tuj estis konsiderita furoraĵo.
La origino de la nomo de la maliculo
[redakti | redakti fonton]Ian Fleming loĝis proksime de 2 Willow Street en la Hampstead najbarejo de Londono, kie la arkitekto Arno Goldfinger ankaŭ loĝis. En 1938, ruĝbrika loĝejo estis konstruita en tiu ĉi adreso kiu estis dezajnita fare de Goldfinger. La viktori-epokaj konstruaĵoj kiuj staris tie estis disfaligitaj por ebligi la konstruadon de la nova konstruaĵo, malgraŭ la protestoj de la najbaroj, inkluzive de Ian Fleming. Sekvante la koleron de Fleming al Goldfinger, kaj pro la malamo de Fleming al la laŭ liaopinie "malbela" konstruaĵo, Fleming nomis la fiulon kontraŭ kiu James Bond devus batali honore al la arkitekto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jon Skillings, Every James Bond Movie, Ranked: The Best (and Worst) of Bond, CNET
- ↑ Pfeiffer, Lee; Worrall, Dave (1998). The Essential Bond. London: Boxtree Ltd. ISBN 978-0-7522-2477-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la ejo de MGM sur Goldfinger
- Goldfinger en Interreta filma datumbazo (angle)
- Goldfinger ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- Goldfinger at the BFI's Screenonline
- Goldfinger ĉe AllMovie (angle)
- Goldfinger at the American Film Institute Catalog
- Goldfinger ĉe Box Office Mojo
- Honor Blackman Presents Guy Hamilton with the Cinema Retro Award at the Pinewood Studios Goldfinger Reunion. CinemaRetro.com (14-a de aprilo 2008). Arkivita el la originalo je 28-a de novembro 2008.