Saltu al enhavo

Grégoire Maertens

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Grégoire Maertens
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1924 (1924-01-01) (100-jaraĝa)
en Bruĝo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Alfons Maertens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Rakoen Maertens (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Grégoire Maertens kun lia nepo Rakoen Maertens dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2015) en Lillo (Francio), 2015

Grégoire MAERTENS[1] (naskita la 1-an de januaro 1924 en Bruĝo, Belgio) estas pensiita ŝtatoficisto (Ministerio pri Financoj). En la Esperantomovado li estas ĉefe konata kiel estrarano (de 1977 ĝis 1989) kaj prezidanto (de 1980 ĝis 1986) de UEA.

Vivoresumo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis fervoja oficisto. Grégoire vizitis bazan lernejon en popola kvartalo (Violierstraat) kaj mezlernejon ĉe fratuloj Franciskanoj, loke nomitaj Frères. Post la studoj li eklaboris ĉe ministerio en Bruselo. En 1943, dum la Dua Mondmilito, li estis devigata labori en Germanio. Nur post la milito li revenis al Belgio.

Li edziĝis en 1948 al sekretariino Germaine Mallet (1923-2020), kiun li ekkonis korespondante dum la restado en Germanio. Naskiĝis kvin filoj: Dirk, Johan, Guido, Frank kaj Geert. La familio dum longa tempo loĝis en Sint-Kruis, poste dum kelkaj jaroj en Bruĝo kaj laste en Beernem.

Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo ĉe Paco kaj Justeco, unu el la du tiam en la urbo ekzistantaj grupoj, kaj ekaktivis diversflanke ekde 1946

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Li laboris de 1945 ĝis 1987 ĉe la belga Ministerio pri Financoj, en ĉiam pli altaj oficoj de simpla kontoristo ĝis direktoro (1980-1987). Krome li instruis de 1969 ĝis 1989 ĉe Fiska Altlernejo EHSAL en Bruselo kaj kunlaboris al fakaj verkoj pri financoj kaj impostoj. En sia hejmurbo li estis kunfondinto de Brugfina, amikaro de lokaj financoficistoj, kaj redaktoro de ties revuo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Belgio[redakti | redakti fonton]

Jam tuj post la lernado Grégoire Maertens iĝis estrarano de Paco kaj Justeco. Post la milito li ekaktivis en la landa kaj internacia movado. En 1946 li aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), kiu en 1947 rekuniĝis kun UEA, kaj dum sep jardekoj restas membro kaj delegito de UEA. En la sama jaro li estis kunorganizanto de junulara konferenco en Blankenberge.

En decembro 1946 li iĝis sekretario de Flandra Ligo Esperantista, antaŭanto de la nuna Flandra Esperanto-Ligo, li kunlaboris al la kunigo de la flandra kaj belga kupolaj asocioj, estis estrarano de Belga Esperanto-Federacio (BEF) kaj vicprezidanto de la LKK de la brusela Universala Kongreso en 1960.

Inter 1963 kaj 1976 li organizis, kun Gerard Debrouwere el Kortrijk, kvin karavanojn al la suno, busvojaĝojn al universalaj kongresoj en sudeŭropaj landoj (Sofia 1963, Budapest 1966, Madrid 1968, Beograd 1973 en Ateno 1976).

La en 1962 realigita kunigo de la belgaj esperanto-asocioj sub kupolo de Belga Esperanto-Federacio estis parte malfarita pro la belgaj ŝtatreformoj. Sub BEF ekestis novaj asocioj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo. En 1978 li estis kunfondinto de nova asocio Vlaamse Esperantobond – Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj dum la postaj jaroj daŭre restis ĝia konsilanto.

Internacie[redakti | redakti fonton]

De 1960 tot 2004 li aktivis ĉe UEA, unue kiel komitatano, de 1977 ĝis 1992 kiel estrarano kaj de 1980 ĝis 1986 kiel prezidanto.

En 1974 Humphrey Tonkin iĝis prezidanto de UEA. En la elektoj de 1977, li estis elektita al la estraro kaj tiel daŭrigis sian laboron pri la financoj kiel estro de la Financa Komisiono, kiun li inciatis. Komenciĝis la kreado de oficejoj en Novjorko (rilatoj kun UNO - ekestis en 1979 kaj ankoraŭ ekzistas), Budapeŝto (scienco kaj teknologio) kaj Antverpeno (grafika centro). En 1980 Grégoire Maertens estis elektita prezidanto. Li sukcesis resanigi la financojn, malgraŭ kelkaj gravaj investoj kiel la pligrandigo de la ĉefsidejo kaj la kreado de alilandaj oficejoj.

Dum 40 jaroj (1972-2013) li gvidis la Institucion Hodler ‘68, kiu disdonis multajn subvenciojn al projektoj de la Esperanto-movado.

Li ankaŭ aktivis ĉe la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kreante Eŭropan Esperanto-Centron in Bruselo (EEC, Montoyerstraat) por stimuli la kontaktojn inter la Esperantomovado kaj la Eŭropa Unio.

Ĉirkaŭ 1990 li dum kelkaj jaroj estis aktiva membro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Li aperigis plurajn artikolojn en belgaj kaj alilandaj revuoj, i.a. pri la financa politiko de UEA (en Festlibro por H. Tonkin, 2010).

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Grégoire Maertens estas Honora Membro de UEA (1993) kaj Honora Prezidanto de Institucio Hodler ’68 (2013).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ naskiĝakto kaj aliaj oficialaj dokumentoj la antaŭnomo estas Gregoir, sed Grégoire estas la kutime uzata nomo.


Trovu « Grégoire Maertens » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Humphrey Tonkin19801986Humphrey Tonkin
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.