Grotoj Russell
La grotoj Russell estas aro de sep grotoj, kiujn la grafo Henry Russell, fama pireneisto, igis elfosi ene de la masivo Vignemale, en la franca departemento Hautes-Pyrénées, por servi kiel rifuĝejo kaj loko de ripozo.
Ekde 1858 esplorante la montoĉenon de la Pireneoj, la grafo Russell pasigas multajn noktojn sur la pintoj, kiujn li grimpas, ofte en certa malkomforto. Komence de la 1880-aj jaroj, li decidas fiksi sin sur monto kaj tie aranĝi naturan rifuĝejon por longaj someraj restadoj ĉe alta altitudo. Li elektas Vignemale, la plej altan pinton de la francaj Pireneoj. En 1881, li dungas entrepreniston el Gèdre por elfosi la unuan groton proksime al la pasejo Cerbillona, nomitan la « vilao Russell », je altitudo de 3 205 metroj. Ses aliaj grotoj estis kreitaj ĝis 1893, je altitudoj inter 2 400 kaj 3 280 metroj : la « groto de la Gvidistoj », la « groto de la Sinjorinoj », la tri « grotoj Bellevue » kaj la « groto Paradizo ».
En siaj grotoj, Henry Russell organizas luksajn bankedojn kaj ricevas multajn gastojn, kiuj ĉiuj laŭdas la kvaliton de lia gastamo. Fine de la 19-a jarcento, ili fariĝas nepre vizitenda loko por la pireneistoj, kiuj vizitas la regionon, lasante sian ateston en la ora libro deponita ĉe la pinto de Vignemale. Komence de la 21-a jarcento, la progresa malapero de la glaĉero Ossoue igas kelkajn el tiuj grotoj neatingeblaj.