Gusztáv Molnár (aktoro)
Aspekto
Gusztáv Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1986 (38-jaraĝa) en Komárno |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár (–2008) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gusztáv Molnár [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Gusztáv estas slovakia hungara aktoro.
Gusztáv Molnár[1][2] naskiĝis la 26-an de oktobro 1986 en Komárno (Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gusztáv Molnár apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, pli poste en Slovakio. Li estis edukita en vilaĝo Zlatná na Ostrove, sed li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2008. Post la diplomo li aŭ laŭokaze havis rolojn aŭ apartenis al malgrandaj teatraj kompanioj, tamen inter 2012-2014 li estis membro de Nacia Teatro (Miskolc). Li havis vivkunulinon, kiu naskis filon, tamen li elektis alian edzinon en 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - princo
- La komedio de eraroj -
- Mihály Eisemann-István Zágon: Fekete Péter -
- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno - Simeonov-Piŝĉik
- La mevo - Trepljov
- Molière: Georgo Dandin - Lubin
- Ferenc Molnár:
- Az ördög - László
- Liliom - István Kádár
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Drága besúgott barátaim (2012) - 2-a kolego
- Testről és lélekről (2017) - Walter
- en eksterlanda filmo hungara voĉo de Philippe Grand'Henry[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hajónapló (serio, 2010) - kelnero
- Baptiste (serio, 2021) - policano
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kaj intervjuo kun fotoj Arkivigite je 2020-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- filmoj kun foto
- hungarlingva biografio kun foto