György Bajomi Nagy
Aspekto
György Bajomi Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1966 en Szentes |
Morto | 28-an de novembro 2023 (56-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1992) Horváth Mihály Grammar School (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György Bajomi Nagy [djordj nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bajomi Nagy György estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
György BAJOMI Nagy[1][2] naskiĝis la 16-an de decembro 1966 en Szentes, li mortis la 28-an de novembro 2023.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Bajomi Nagy akiris aktoran diplomon en Altlernejon pri Teatro kaj Filmo en 1992. Lia ĉefinstruisto estis Péter Huszti. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza (1992-1994), poste Nacia Teatro (Pécs) (1994-2004), pli poste li estis en statuso gastoaktoro en pluraj teatroj. Baldaŭe li ludis en diversaj teatroj. Inter 2009-2020 li estis membro de Teatro Weöres Sándor, poste de Teatro István Örkény. Li ricevis premiojn inter 2013-2018.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto (2002, 2015)
- Rikardo la 3-a (2004, Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Somermeznokta sonĝo (2012)
- Titus Andronicus (2018)
- Nikolaj Gogol: La Revizoro (2002, 2018)
- Jenő Heltai: Naftalin (2011)
- Molière: Tartufo (2017)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (televizia serio, 1995-2000)
- Tűzvonalban (televizia serio, 2007-2010)
- Csaó, Bambinó! (2005)
- A tökéletes gyilkos (2017)
- hungaraj voĉoj ekzemple de Diedrich Bader, Sean Cameron Michael, Mitch Pileggi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2017-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2]
- datenaro kun foto