Hůrka (artileria fuortaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hůrka |
Artileria fuortaro Hůrka | |
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Hůrka | |
muzeo (fuortaro) | |
Infanteria fuorto K-Bg-S 10 U boží muky de fuortaro Hůrka
| |
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Hůrka | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Parto de | Výšina |
Montaro | Hanuŝovica montetaro |
Situo | Hůrka |
- koordinatoj | 50° 05′ 18″ N 16° 46′ 10″ O / 50.08833 °N, 16.76944 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hůrka (fortress) | |
Retpaĝo: Artileria fuortaro Hůrka | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Hůrka | ||
---|---|---|
Bazaj indikoj | ||
Objektoj de fuortaro | K-S 10 U boží muky - infanteria fuorto K-S 11 Na svahu - artileria fuorto K-S 12 Na kótě - artileria turniĝonta turo K-S 12a U rybníčku - enireja objekto K-S 12b Utržený - artileria gvatejo K-S 13 U lomu - infanteria fuorto | |
Aliaj nomoj | Berghöhe (laŭ unu el la germanaj markigoj de la monto), Horka (laŭ antaŭmilita traduko de la germana nomo de la monto), Výšina (laŭ postmilita traduko de la germana nomo de la monto) | |
Komandantoj kaj soldatoj | ||
Komandanto | pplk. pěch. Ervín Maršák | |
Hom-ekipo | 424 viroj + duonroto de infanterio, sume proksimume pli ol 500 viroj | |
Konstruado | ||
Konstru-firmao | Dr. Ing. Karel Skorkovský |
Artileria fuortaro Hůrka (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Hůrka) estas unu el kvin konstrue finitaj fuortaroj en Ĉeĥio konstruitaj enkadre de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj kontraŭ Germanio. Ĝi troviĝas en la nordokcidenta terlango de Hanuŝovica montetaro en masivo de monto Výšina en la nordorienta rando de urbo Králíky kaj en la katastra teritorio de Prostřední Lipka. Ĝi estas alirebla al publiko kiel muzeo.
Projektado kaj konstruado
[redakti | redakti fonton]Esploron de la tereno en spaco de la estonta fuortaro Hůrka okazis precipe dum junio de 1935. Aŭtoro de la projekto fariĝis staba kapitano de pioniraro Inĝ. Leopold Krejčí. En konkurso pri elekto por la konstruado mem gajnis konstruisto Dr. Ing. Karel Skorkovský Prago dum komenca sumo 20 876 371,21 Kĉ. La konstruado komencis la 5-an de aŭgusto 1936 kaj ĝi daŭris 24 monatoj.
El vidpunkto de armea inspekto la konstruado estis gvidita kiel memstara konstrua subsektoro 2./III. Komandanto de la fuortaro estis projektanto mem staba kapitano Leopold Krejčí, konstruestro fariĝis ĉefleŭtenanto de konstruado Inĝ. Václav Blažík. La konstruado de la fuortaro elpetis tri mortajn lezojn.
Objektoj de la fuortaro
[redakti | redakti fonton]La enireja objekto K-S 12a "U rybníčku"
[redakti | redakti fonton]La enireja objekto de la ĉeĥoslovakaj artileriaj fuortaroj estis ĉiam principe konstruata en kaŝita loko sur forturnita deklivo en sufiĉa distanco de la ĉefa defenda posteno. Ne estis supozata ĝia rekta enaktivigo en la batalojn, male eĉ dum ili devis okazi nedistrita provizado de la fuortaro. En la objekto troviĝas enveturejo por ŝarĝaŭtomobiloj, enirejo por piedirantoj, transmetejo sur fortikaĵa fervojo kun ŝpuro 600 mm, ensuĉigado de aero por centra filtrila ĉambro, transporta kancelario kaj ĉambroj de kutima fono. Ĝi estis armita per unu peza maŝinpafilo mod. 37 kunligita kun kontraŭtanka kanono modelo 36 en la maldekstra ekstera pafejo kaj per malpeza maŝinpafilo mod. 26 en la dekstra ekstera pafejo, en la pafejo en la unua blendita pordego, en la unua rompo de la enveturejo kaj en du blendaj kloŝoj sur plafono de la objekto.
La artileria turniĝonta turo K-S 12 "Na kótě"
[redakti | redakti fonton]La objekto de la turo estis konstruita por unu el ĉefaj armiloj de la fuortaro, ĝemelo de 10 cm haŭbizoj modelo 38 lokigitaj en la artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo. Ĝi betonado okazis inter la 23-a – 30-a de marto 1938 en la IV-a klaso de rezistkapablo kaj kuba kapacito de la betono estas 2 620 m³. Al la subtera sistemo de la fuortaro ĝi estas ligita per ŝtupareja kaj lifta ŝakto. La maŝinaro de la turo estis neniam instalita, nuntempe la ŝakto destinta por ĝi estas fermita per ferbetona tabulo. La objekto estas alirebla enkadre de specialaj vizitvojoj.
La artileria fuorto K-S 11 "Na svahu"
[redakti | redakti fonton]La objekto de la fuorto estis la dua objekto destinita por lokigo de la ĉefaj armiloj de la fuortaro. Konkrete temis pri triopo de 10 cm haŭbizoj modelo 38 lokigitaj en porpafistaj ĉambroj. Ilia pafado estis orientita tra okcidenta direkto en spacon de Valkaldrono Klodsko. La haŭbizoj estis neniam instalitaj kaj en periodo de mobilizo aŭtune de 1938 ili estis anstataŭigitaj per 7,5 cm montaraj kanonoj mod. 15 situantaj antaŭ la propra objekto. Unu duopo de la malpezaj maŝinpafiloj modelo 26 troviĝis en helpaj pafejoj, la alia en la blenditaj kloŝoj. La betonado en la IV-a klaso de rezistkapabllo okazis en du etapoj inter 6-a kaj la 10-a de septembro kaj la 4-a – 13-a de oktobro 1937, kuba kapacito de betono estas 5350 m³. Kun la subtera sistemo la objekto estas kunigita per du vertikalaj ŝaktoj – per ŝtupareja kaj lifta. Dum okupado okazis sur la objekto pripafadaj ekzamenoj de subkalibraj kontraŭbetonaj pafaĵoj Röchling, ekzamenoj de pioniraraj eksplodaĵoj, kaj per batala eksploda gaso, pro kio ĝi estas tre damaĝigita. Ambaŭ blenditaj kloŝoj estis elŝiritaj en la 1950-aj jaroj. La subterejo sub la objekto estas alirebla enkadre de kutima vizito de la muzeo, la objekto mem estas alirebla enkadre de specialaj vizitvojoj.
La infanteria fuorto K-S 10 "U boží muky"
[redakti | redakti fonton]La infanteria fuorto situas sur la linio de la ĉefa defenda pozicio, plej malfrue kie devis esti haltigita antaŭenpaŝo de la atakanto. En la ĉefa armilaro de la objekto troviĝis duopo de kontraŭtankaj kanonoj modelo 36 kunligitaj kun peza maŝinpafilo modelo 37. Al la najbara infanteria fuorto K-S 13 U lomu pafis tiu ĉi armilo memstare, al la mala flanko en direkto al objekto K-S 9 Mezi lesíky ĝia pafado estis plenigita per apud lokigita ĝemelo de pezaj maŝinpafiloj modelo 37. Rondan pafadon ebligus en la plafono lokigita turniĝonta maŝinpafila turo armita ankaŭ per ĝemelo de pezaj maŝinpafiloj modelo 37. Sed tiu estis neniam liverita. Unu duopo de malpezaj maŝinpafiloj modelo 26 troviĝis en helpaj pafejoj, la alia en blenditaj kloŝoj sur la plafono de la objekto. La fuorto estis betonita inter la 1-a – 12-a de junio 1937 en la IV-a klaso de rezistkapablo kun kuba kapacito de betono 2856 m³. Al la subtera sistemo de la fuortaro ĝi estas kunigita per vertikala ŝtupareja kaj lifta ŝakto. Dum la okupado la objekto estis forte damaĝigita per pripafadaj ekzamenoj. La blenditaj kloŝoj estis elŝiritaj en la 1950-aj jaroj. La objekto estas alirebla enkadre de specialaj vizitvojoj.
La infanteria fuorto K-S 13 "U lomu"
[redakti | redakti fonton]La infanteria fuorto situas sur la linio de la ĉefa defenda pozicio, plej malfrue kie devis esti haltigita antaŭenpaŝo de la atakanto. En la ĉefa armilaro de la objekto troviĝis du kontraŭtankaj kanonoj modelo 36 kunligitaj kun pezaj maŝinpafiloj modelo 37. Unu povis gvidi la pafadon en direkto al la najbara fuorto K-S 10 U boží muky, la pafadon de la alia en direkto al K-S 14 U cihelny plifortigis duopo de pezaj maŝinpafilo modelo 37 lokigitaj blenda kupolo. Unu duopo de malpezaj maŝinpafiloj modelo 26 troviĝis en helpaj pafejoj, la alia en la blenditaj kloŝoj sur la plafono de la objekto. La tria blendita kloŝo estis gvata. La betonado en la IV-a klaso de rezistkapablo okazis inter la 8-a – 17-a de julio 1937 kun kuba kapacito de betono 3250 m³. Al la subtereja sistemo la objekto estas kunigita per ŝtupareja kaj lifta ŝakto. La blendaj kloŝoj kaj kupoloj estis elŝiritaj dum la okupado. En la sama periodo la fuorto estis ankaŭ pripafata per pafaĵoj Röchling. La objekto estas alirebla enkadre de specialaj vizitvojoj.
La izolita artileria gvatejo K-S 12b "Utržený"
[redakti | redakti fonton]La objekto de artileria gvatejo troviĝas oriente de la fuortaro mem sur nivellinio Veselka. La objekto taktike apartenis en la sistemon de la fuortaro, sed ĝi ne estas ligita al ĝi per la subtera sistemo de la koridoroj. Ĝia baza tasko ne estis aktiva batalo, sed pasiva gvatado. Por sia defendo ĝi estis ekipita per unu malpeza maŝinpafilo modelo 26 en helpa pafejo kaj per alia en la blendita kloŝo (pli poste elŝirita). La alia blendita kloŝo estas gvata kaj kiel la ununura en la vasta ĉirkaŭaĵo ĝi konserviĝis en la devena loko. La betonadon en la III-a klaso de rezistkapablo okazis inter la 16-a – 21-a de aŭgusto 1937 kun kuba kapacito de betono 1405 m³. En la jaro 2020 estis aĉetitaj parceloj, sur kiuj la fuorto situas, kaj estas planita ĝia alirebligo.
La subterejo de la fuortaro
[redakti | redakti fonton]Deklivaĵo
[redakti | redakti fonton]La enireja fuorto K-S 12a estas al la subtera sistemo ligita helpe de rela deklivaĵo. Konstrue la deklivaĵo estas konsisto de la enireja fuorto. Temas pri ekipaĵo kun mildaj reguligoj konstruitaj en la 1950-aj jaroj surbaze de dokumentado estiĝinta en la 1930-aj jaroj. Sur la randoj de 38 ŝtupaj gradoj estis instalita duopo de reloj kun ŝpuro 600 mm, sur kiu veturas duopo de specialaj veturiloj servantaj al horizontala transporto de klasikaj fervojaj veturiletoj sur ŝtupoj. Ambaŭ estas ligitaj per ŝnuregoj al lifta maŝino en la supra stacio de la deklivaĵo kaj ili veturis per pendola maniero - unu supren kaj unu malsupren. Al vizitantoj de la muzeo ĝia funkciado estas prezentata nur escepte.
La ĉefa galerio
[redakti | redakti fonton]En la tuta longeco de la ĉefa galerio kaj en ambaŭ artileriaj galerioj estas instalita fortikaĵa fervojo kun ŝpuro 600 mm. En la galerio en direkto de la enireja fuorto troviĝas:
- Deakviga galerio, en kiuun estas per memfalo kunkondukita kanalizo el apuda alteca nivelo de la subterejo
- Duopo de kameoj de senĉesa mina ekipaĵo servanta al surŝutigo de la apuda ĉefa koridoro okaze de bezono
- Eniro en la fuortaran filtrejo
- Areo de la ekstera ĉambrego kaj deponejo de brulmaterialo kaj ŝmiraĵoj
- Areo de municipa deponejo M1 kun deponejaj spacoj, laborĉambroj
- Fervoja preterpasejo, transporta deponejo kaj riparejo de la veturiletoj
- Kazerna areo kun kuirejo, flegejo, sociaj ekipaĵoj, loĝigejoj, kuniga nodo, kancelarioj de la komandantejo
- Deflankiĝo al la artileria fuorto K-S 11 Na svahu
- Deflankiĝo al la artileria turo K-S 12 Na kótě
- Transmetejo de la infanteria municio por la infanteriaj fuortoj K-S 10 U boží muky kaj K-S 13 U lomu
Deflankiĝoj
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ deflankiĝoj (la tn. artileriaj galerioj) kondukantaj al la artileriaj objektoj estas ekipitaj per la fortikaĵa fervojo. En ties finoj troviĝas triopo de ĉambregoj, el kiuj unu servis kiel komandantejo de la fuorto/turo kaj du kiel deponejo de municipo M2. El ambaŭ deponejaj ĉambregoj kondukas mallongaj koridoroj al la ŝtupareja kaj lifta ŝakto en la objekton sur la surfaco. Estas ankaŭ ĉi tie ĉambroj por maŝinejo de la lifto, ĉe la turo ankaŭ spaco de reŝanĝejo (rotaciaj rektifiloj).
La infanteria galerio daŭriganta en direkto de la ĉefa koridoro el transmetejo de la infanteria municipo ne estas ekipita per fortikaĵa fervojo. La koridoro post certa distanco dividiĝas en du branĉojn, kiuj kondukas al ambaŭ infanteriaj fuortoj.
Ekspozicioj de la muzeo
[redakti | redakti fonton]La fuortaro estis al la publiko alirebligita la 18-an de aŭgusto 2008, la ekspozicioj estas senĉese en stadio de naskiĝo kaj influas ilin ne tro proncipaj, sed videblaj reguligoj de la interno el periodo de mastrumado ĉeĥoslovaka postmilita armeo, kiu ĉi tie establis deponejon. Pase de la tempo ili ensumigos ĉiujn signifajn etapojn de la historio de fuortaro (devena celo de la konstruaĵo, eksperimentoj el periodo de okupado, konstruadon de aviadila fabriko fine de la milito, postmilitan araeon). Alirebligitaj estas ĉiuj partoj de la interno.
"Kun paraŝuto super la kapo ..."
[redakti | redakti fonton]Temas pri la unua daŭra ekspozicio en Ĉeĥio, kiu estas dediĉita al ĉeĥoslovakaj paraŝutistaj operacoj el Granda Britio kaj Italio dum la dua mondmilito kun la nomo "Kun paraŝuto super la kapo...". Malfermita ĝi estis la 24-an de junio 2010 je la 11:00. La ekspozicio nuntempe troviĝas en ĉambrego B-3 de la milita kazerno. Ĝi enhavas grandan kvanton de informpanelojn kun priskriboj de unuopaj paraŝutistaj desaltigoj kaj fotografiojn de ilia agado, ekzemple atenco kontraŭ Heydrich, multegon de tridimensiaj eksponaĵoj, laŭtempan presaron, armilojn kaj pluajn informojn pri ĉiuj ĉeĥoslovakaj paragrupoj, kiujn en la jaroj 1941-1945 elsendis la II-a (raportistara) fako de Ministerio de la nacia defendo de la Ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono sur la teritorion de Protektorato Bohemio kaj Moravio, sed ankaŭ en Francion, Italion, Jugoslavion kaj en Slovakion.
Alirvojoj
[redakti | redakti fonton]La eniro en la fuortaron troviĝas surrande de urbo Králíky rekte maldekstre ĉe ŝoseo direkte al Hanušovice. En la areo de la enireja objekto eblas parkumi aŭtomonbilon. Trajna stacidomo en Králíky troviĝas en distanco proksimume 1,5 km. El la sama ŝoseo estas alireblaj ankaŭ la surfacaj batalobjektoj (proksimume en la plej alta punkto de ascendado sur la kampa vojo meldekstre). Al piediranta aliro al la enireja objekto kaj al la batalobjektoj sur surfaco de la fuortaro eblas uzi ankaŭ vojon de Instrupado de armea historio Králíky, kiu havas sian komencon en la placo en Králíky. Tiu ebligas ankaŭ rektan kunigon kun la pluaj armehistoriaj muzeoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. En ties kadro estis sur la surfaco de la fuortaro konstruitaj kelke da informaj tabuloj dediĉantaj sin al la problemaro de la fuortaro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stehlík, Eduard: Lexikon tvrzí československého opevnění z let 1935-38. Praha: FORTprint, 1992, s. 44-45.
- Stehlík, Eduard a kol.: Lexikon těžkých objektů československého opevnění z let 1935-38. Praha: FORTprint, 2001, s. 124-126.
- Ráboň, Martin a kol. Sylabus průvodce dělostřeleckou tvrzí Hůrka
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]- Infanteria fuorto K-S 14 U cihelny
- Artileria fuortaro Bouda
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Hůrka (artileria fuortaro) en Vikimedia Komunejo
- Artileria fuortaro Hůrka
- Artileria gvatejo K-S 12b Arkivigite je 2021-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
|
- 16° E
- 50° N
- Konstruaĵoj en distrikto Ústí nad Orlicí
- Artileriaj fuortaroj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj
- Subĉielaj muzeoj en Ĉeĥio
- Armehistoriaj subĉielaj muzeoj
- Kulturaj memorindaĵoj en Regiono Pardubice
- Teknikaj memorindaĵoj en Regiono Pardubice
- Králíky
- Muzeoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj
- Muzeoj en distrikto Ústí nad Orlicí
- Konstruaĵoj en Hanuŝovica montetaro