Sektoro Opava
Fortikaĵa konstrua sektoro Opava (sektora mallongigo OP) estas unu el la plej longaj kaj la plej komplikaj sektoroj en la tuta ĉeĥoslovaka antaŭmilita fortikaĵsistemo. Ĝi komenciĝas de fuortaro Smolkov, kiu ja konstrue apartenis al sektoro Moravia Ostrava, sed iliaj ĉefaj armiloj – 10cm haŭbizoj en la artileria fuorto MO S-39 U Trigonometru – plifortigis la dekstran alon de la defendo de Opava-regiono. Ĉi tieaj objektoj estis planataj en ebenaĵo laŭlonge laŭ rivero Opava, la fortikaĵoj poste daŭrigis en milde ondiĝinta kaj trarigardebla tereno ĉirkaŭ urbo Opava, por ke ili ĉe urbeto Horní Benešov transiru ĝis arbaroriĉa kaj per profundaj ravinoj sulkigita tereno de montaro Jeseníky, konkrete en ties parton Hrubý Jeseník. Ĉe vilaĝo Nové Heřminovy la fortikaĵoj denove renkontiĝas kun supra fluo de la rivero Opava volvante sur ĝia suda riverbordo ĝis vilaĝo Karlovice, kie ili transiras la riveron. Ĉi tie jam la defendlinio ascendis ĝis supermara alteco ĉirkaŭ 800 m, en vilaĝo Mnichov norde de urbo Vrbno pod Pradědem ĝi lastfoje transiris valon de fonto de la rivero Opava kaj poste ĝi grimpis al monto Suchý vrch kun supermara alteco 941 m. Ĉi tie ankaŭ en la jaro 1938 fakte finis konstruata parto de la fortikaĵoj, kiun kontrolis kaj administris pionira grupa komandantejo IV en urbo Opava.
En tiu ĉi regiono devis esti konstruitaj 108 objektoj de pezaj fortikaĵoj, el kiuj estis realigitaj 27 objektoj, kaj granda nombro de malpezaj fortikaĵoj, kiuj ĉirkaŭ la urbo Opava kreis eĉ tri sinsekvajn liniojn. En la sektoro oni komencis konstrui ankaŭ fuortaron Šibenice, kiu estis konstruata, sed nefinita pro eventoj en septembro 1938, okcidente de la urbo Opava proksime de vilaĝo Sádek.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|