Saltu al enhavo

MO-Sm-S 39 U Trigonometru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MO-Sm-S 39 U Trigonometru
artileria fuorto
MO-Sm-S 39 U Trigonometru
Oficiala nomo: MO-Sm-S 39 U Trigonometru
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Smolkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Parto de PGK II Hlučín
Montaro Nízký Jeseník
Situo MO-Sm-S 39 U Trigonometru
 - koordinatoj 49° 53′ 45″ N 18° 04′ 42″ O / 49.89583 °N, 18.07833 °O / 49.89583; 18.07833 (mapo)
Por publiko sole ekstere
Betonado de objekto 16-a de junio - 22-a de junio 1937
4-a de aŭgusto - 14-a de aŭgusto 1937
Rezistkapablo IV
Nombro de etaĝoj 2
Artileria fuortaro Smolkov
Armilaro de objekto 10cm haŭbizo mod. 38
malpeza maŝinpafilo mod. 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: MO-Sm-S 39 U trigonometru casemate
Portalo pri Ĉeĥio
Historia foto de la artileria fuorto MO S-39 "U Trigonometru"

MO-Sm-S 39 "U trigonometru" estas artileria fuorto de artileria fuortaro Smolkov en distrikto Opava.

Tiu ĉi fuortara objekto estis pro kaŭzo de (temas pri la plej granda objekto de la fuortaro Smolkov) grandaj dimensioj botonigita en 2 etapoj en junio kaj aŭgusto de 1937 (konkrete ekde la 16-a ĝis la 22-a de junio kun suma volumeno 1 564 m³ kaj ekde la 4-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1937 kun suma volumeno 3 714 m³.) Ĝi estis betonigita en la IV-a grado de rezistkapablo, kio signifas, ke ĝiaj muroj kaj plafono mezuris 350 cm. La betonadon faris firmao Ing. Alois Beneš a spol., Přerov. La garnozon kreis 86 soldatoj. La ĉefan armilaron devis krei tripo de 10cm haŭbizo mod. 38 (en koda markigo de DFL armilo Y), kiuj celis en nordorienta direkto al urbo Opava kaj ili devis pafi ĝis malantaŭ la urbo ĝis planata fuortaro Šibenice. Same kiel la ceteraj objektoj de la fuortaro ĝi ne havis sian propran enirejon, (ĝi estis kun la subterejo de la fuortaro kunigita per ŝtupareja kaj lifta ŝaktoj en la objekto) sed ĝi estis ekipita de sav-elirejo en diamanta fosaĵo. En la tempo de Munkena interkonsento ĝi ankoraŭ ne estis plene ekipita, tial antaŭ la objekto estis improvize instalitaj sub lignaj subtegmentejoj 7,5cm montaraj kanonoj mod. 15. Senperan defendon de tiu ĉi objekto sekurigis malpezaj maŝinpafiloj mod. 26 en du blendaj kloŝoj sur la dekstra kaj la maldekstra flanko de la fuorto kaj unu malpeza maŝinpafilo sub betono, defendanta la fosaĵon.

Post anekso de ĉeĥoslovakaj limregionoj en oktobro de 1938 la fuortaro Smolkov falis ankaŭ kun objekto MO-S 39 al Nazia Germanio, kiu elŝiris ĝiajn ambaŭ kloŝojn. Pli poste la germana armeo faris sur ĝi ampleksajn provojn kun pripafado kaj bombardado, ekz. ĉu ŝtala reto, surtirita trans la objekto, kaptos bombojn ĵetitaj el aviadiloj.

Ekde la 1950-aj jaroj la fuortaro Smolkov funkcias kiel deponejo de ĉeĥoslovaka, kaj pli poste de ĉeĥa armeo, do ĝia interno ne estas por publiko alirebla. Tra surfaco de la fuortaro, rekte ĉirkaŭ la objekto MO-S 39, kondukas verda turisma marko verda turisma vojo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Durčák, Josef. (2012) Opevnění IV. sboru, část 3. Tvrz Smolkov. Dvůr Králové nad Labem: Ing Jan Škoda – FORTprint. ISBN 97880-86011-49-3.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]