Saltu al enhavo

Prova kaj ekzerca objekto CE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prova kaj ekzerca objekto CE
ĉeĥe Zkušební a cvičný objekt CE
infanteria fuorto
Infanteria fuorto CE "Jordán"
Oficiala nomo: Prova kaj ekzerca objekto CE
Kaŝnomo: Jordán
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distriktoj Distrikto Příbram, Distrikto Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Situo Prova kaj ekzerca objekto CE
 - alteco 760 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 41″ N 13° 52′ 01″ O / 49.72806 °N, 13.86694 °O / 49.72806; 13.86694 (mapo)
Konstruado 1936
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Adreso Malá Víska, Obecnice
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: CE Jordán casemate
Retpaĝo: Prova infanteria fuorto CE Jordán en www.brdy.net
Portalo pri Ĉeĥio

Prova kaj ekzerca objekto CE "Jordán", popole nomata "Benešák",[1] estas infanteria fuorto de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, kiu troviĝas en Brdy sur cela efikareo Jordán, sur la norda deklivo de monteto Houpák en supermara alteco 760 metroj. Tra la objekto kondukas katastra teritorio de municipoj Obecnice en distrikto Příbram kaj Malá Víska en distrikto Beroun. Ĝis fino de la jaro 2015 ĝi troviĝis interne de armea spaco Brdy en distrikto Příbram, kiu estis al la 1-a de januaro 2016 nuligita.

La infanteria objekto estis konstruita en la jaro 1936 pro celo de provoj de ekipaĵaro kaj armilaro de pezaj fortikaĵoj. En aŭgusto 2012 Ministerio de kulturo de Ĉeĥio proklamis objekton CE "Jordán" kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Ekde la jaro 2017 la fuorto estas en administrado de Armea historia instituto Prago.[2]

Cirkonstancoj de la konstruado kaj priskribo de la objekto[redakti | redakti fonton]

Blendita kloŝo sur la objekto

La konstruado de la objekto estis surbaze de elekta konkurso komisiita al praga firmao Litická a.s., kiu faris la konstruaĵon de objekto ekde la 14-a de aprilo ĝis la 27-a de majo 1936 por sumo 884 000 . Temas pri unuflanka fuorto, te. difinita por pafado de la ĉefaj armiloj en unu direkto. Per sia konstrua solvo la objekto CE estas simila al kelkaj objektoj, kuj estis pli poste konstruitaj sur la norda limo de Bohemio – temas ekzemple pri fuortoj T-S 55 kaj T-S 60 proksime de Trutnov. Cetere la markigo CE mem estis kaŝnomo por la infanteriaj fuortoj, konstruataj enkadre de la pezaj fortikaĵoj. La objekto CE estis konstruita en la II-a grado de rezistkapablo – ĝia plafono tiel atingas dikecon 200 cm kaj frunta muro, kovrita per surŝutaĵo el ŝtonoj kaj teraĵo, havas dikecon 225 cm. La fuorto estas parte duetaĝa, kio estas ununura diferenco kontraŭe al kutimaj infanteriaj fuortoj, kiuj havis la koincidan areon de la supra kaj la suba etaĝo. En la supra (teretaĝa) etaĝo de la objekto CE estas lokigita ĉambro de maŝinejo kaj filtrilejo, plu posteno de komandanto kaj ĉambro por telefonisto. En la granda porpafista ĉambro estis lokigitaj la ĉefaj armiloj – ĝemelo de maŝinpafiloj kaj kontraŭtanka kanono. Koridoro en la sura etaĝo kondukis plu en kovran alon, kie estis ĉe la frunta muro lokigitaj rezervujoj por akvo, necesejoj kaj enirejo en la blenditan kloŝon. En la suba etaĝo troviĝis loĝigejoj de garnizono (sume 22 viroj), ĉambro de tertelegrafio, deponejo de manĝoprovizaro kaj prenujo de forfalaĵakvoj.

Eluzo de la objekto[redakti | redakti fonton]

Infanteria fuorto CE "Jordán"

Ekde aŭtuno de 1936 okazis en la objekto provoj de armiloj evoluigataj aŭ reguligatajpor celoj de la pezaj fortikaĵoj. Temis pri armilo L1 (4cm kontraŭtanka kanono mod. 36 kunigita kun maŝinpafilo mod. 37), plu maŝinpafiloj mod. 35 kaj 37 kaj ankaŭ leĝeraj maŝinpafiloj mod. 26. Koneksis kun tio ankaŭ provoj de apartaj afustoj kaj plua apartenantaĵaro por la pli supre menciitaj armiloj. La provoj de la interna ekipaĵaro rilatis al precipe de provoj de aertekniko, lumigo, agregatoj, dikmuraj pordoj kaj ankaŭ kunig-rimedoj. La objekto CE estis uzita eĉ por ekzerco de kutimaj agadoj de la garnizono inkluzive de kunlaboro dum gvidado de pafado. La akiritaj ekkonoj estis ekde februaro de 1937 uzitaj por ekzercado de limregionaj regimentoj, kiuj prenis liniojn de la pezaj fortikaĵoj. Plu la objekto estis subigita al prova pripafado, nome fakte de ĉiuj specoj de armiloj, de infanteriaj ĝis artileriaj ĝis per mortero de kalibro 30,5 cm. Post la milito la damaĝigita parto de la fuorto estis riparita. La fuorto estis poste uzita al provoj de la nova ekipaĵaro kaj armilaropor objektoj de pezaj fortikaĵoj ĉe Bratislavo kaj sude de Moravio, kiujn la armeo uzis. La provoj rilatis al novaj agregatoj, kontraŭkemiaj filtriloj aŭ kanono PvK mod. 44/59 de kalibro 85 mm, kiu estis evoluigita el kanono de tanko T-34/85. Pro la nova kanono estis la devena kanona pafejo forigita kaj anstataŭigita per tute diferenca pafejo. En la 1930-aj jaroj estis en ĉirkaŭaĵo de la objekto provataj ankaŭ kontraŭtankaj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj, kies restaĵoj troviĝas surloke ĝis hodiaŭ.

La objekto en kulturo[redakti | redakti fonton]

La objekto CE aperis minimume en du filmoj, nome en filmo Piloti (1988) kaj en filmo Obecná škola (1991).[3] En ambaŭ fimoj ĝi prezentis ĝeneralan "fortikaĵon en limregiono". Proksime de la fuorto "Jordán" filmis večerníčkojn pri ursidoj reĝisoro Václav Chaloupek.[4] En la 1990-aj jaroj la fuorto estis uzita ankaŭ dum agadoj de kluboj de armea historio, kiuj ĉi tie prezentis ekz. batalojn en Ostrava-regiono en la jaro 1945.

Rilataj objektoj en Brdy[redakti | redakti fonton]

La objekto CE ne estas ununura konstruaĵo, kiu estis en Brdy konstruita al provoj rilataj al la fortikaĵoj. La efikareo de Brdy servis jam en novembro de 1935 al provoj de rezistkapablo de ferbetono – tiam estis pripafataj ferbetonaj tabuloj per mortero de kalibroj 21 kaj 30,5 cm. En la sekvinta jaro estis en konekso kun komenco de konstruado de malpezaj fortikaĵoj mod. 36 sur maŝinpafila pafekzercejo ĉe Strašice, pro la celo de ekzercado de garnizonoj kaj rezistkapablo de tiu ĉi tipo de fortikaĵoj, konstruitaj sur la efikareo Jordán du objektoj de tiu ĉi tipo. En la jaro 1937 estis sur la efikareo Jordán konstruitaj du objektoj de progresinta tipo malpezaj fortikaĵoj mod. 37, la tn. řopík-oj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Houpák. Poznejbrdy.cz. Alirita 2018-10-11.
  2. VHÚ převzal do své správy bunkr Jordán v Brdech. Vhu.cz. Alirita 2023-02-05.
  3. VHÚ převzal do své správy bunkr Jordán v Brdech. Alirita 2018-10-11.
  4. Žižková, Jana. Vrch Houpák. Prirodaceska.cz. Alirita 2018-10-11.