Hans-Ullrich Sandig
Hans-Ullrich Sandig | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Hans-Ullrich Sandig |
Dato de naskiĝo | 14-a de novembro 1909 |
Naskiĝloko | Dresdeno |
Dato de morto | 25-a de majo 1979 |
Mortoloko | Dresdeno |
Aĝo je morto | 69 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Hans-Ullrich Sandig (naskiĝis la 14-an de novembro 1909 en Dresdeno, mortis la 25-an de majo 1979 en Dresdeno) estis germana astronomo, filo de gepatroj arkituekturistoj. Lia patro estis mortigita en la unua mondmilito.
Li komencis lerni pri matematiko, fiziko kaj geodezio en la Teknika Universitato de Dresdeno en 1928. Post unu jaro li iris en la Bonnan universitaton por plifirmigi sian konon pri astronomio, kaj elde tie li sekvis sian profesoron Josef Hopmann al la Universitato de Lepsiko por pasi kun li sian ŝtatan ekzamenon. Li plenumis sian diplomon pri fiziko kun Werner Heisenberg.
En 1933 li ricevis sian doktorecon per disertaĵo „Photometrische Untersuchung des Systems β Lyrae“[1] (Lummezura Studo pri la Sistemo Beto Lira) kaj poste laboris en la observatorio de la universitato de Vroclavo kiel helpanto de Erich Schoenberg. Li poste studis la kosman estingiĝon, la ĉielan lumecon, la lumecon de la Malgranda Magelana Nubo kaj la zodiakan lumon dum 18 monatoj en Vindhuko (nun en Namibio).
En 1937, li malkovris la asteroidon 4680 Lohrmann.
Li estis grave vundita dum la dua mondmilito. En 1945 li laboris en la Observatorio D-ro Remeis de Bamberg, kun Ernst Zinner. En 1949 li loĝis en Offenbach, de 1951 li estis prezidento pri la malvolvo de instrumentoj en la Instituto por Aplikata Geodezio (IfAG) de Frankfurto ĉe Majno, li laboris pri la mezuro de la hidrostatikaj translokigoj de povumo kaj interferometria etalonado. Li famkonatiĝis per sia fotoelektra metodo de observo de la momentoj de kontakto dum la sunaj eklipsoj.
En 1956 li estis nomumita profesoro en la freŝe kreita „Lehrstuhl für Geodätische Astronomie“ (Katedro pri Astronomia Geodezio) de la Teknika Universitato de Dresdeno, de kiu li kunlaboris al la Internacia Geofizika Jaro.
En 1961 li estis la unua direktoro de la Instituto Lohrmann kaj, de 1960 al 1967 li estis anstataŭiganta direktoro de la departemento pri astronomia geodezio de la instituto pri Geodezio de la Germana Akademio de Sciencoj en Potsdamo, kiu iĝis pli malfrue la Centra Instituto de Fiziko de la Tero (Zentralinstitut für Physik der Erde : ZIPE).
Emerita en 1975, li mortis pro kormalsano en 1979.