Saltu al enhavo

Historio de Paragvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Paragvajo fare de Gerard Coeck (1608/1609-ĉ. 1649).

La historio de Paragvajo ampleksas milojn da jaroj da homa loĝado. Kaj agrikulturaj kaj nomadaj Gvajkuruoj jam loĝis en la regiono dum la tempo de la hispana koloniado. Paragvajo fariĝis relative neglektita parto de la Hispana Imperio pro sia izoliteco kaj manko de mineralaj riĉaĵoj. Tamen malgranda grupo da hispanaj setlantoj enloĝigis en la areon, progrese intergeedziĝante kun indiĝenaj virinoj por generi mestizan loĝantaron. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, jezuitaj misiistoj organizis la indiĝenojn laŭ planitaj komunumoj konataj kiel redukcionoj, kaj la eksperimento akiris rimarkindan atenton en tiutempa klerisma Eŭropo.

En la frua 19-a jarcento, Paragvajo partoprenis en la tutkontinentaj ribeloj kontraŭ hispana regado. Nove sendependa Paragvajo aperis sub la dominado de José Gaspar Rodríguez de Francia, kiu pro sia absoluta regado preskaŭ tute izolis la novan nacion el la mondo. Post la morto de Francia en 1840, Paragvajo spertis la regadon de Francisco Solano López ekde 1862. Li daŭre implikis la nacion en militoj kontraŭ Brazilo, Argentino kaj Urugvajo, el kiuj rezultis paragvaja malvenko kaj grandegaj perdoj de loĝantaro kaj teritorio.

Militista regado daŭris en la 20-a jarcento. En la 1930-aj jaroj Paragvajo implikiĝis en la Ĉaka Milito kontraŭ Bolivio, kiu finiĝis per paragvaja venko. Generalo Alfredo Stroessner ekregis en 1954, kaj militista regado daŭris ĝis 1989, kiam la nacio moviĝis al plurpartia demokratio kun nova konstitucio adoptita en 1992. Paragvajo en la 21-a jarcento plejparte evitis politikan tumultadon kaj fortikulan regadon, kiuj karakterizis multon el ĝia historio.

Kolonia epoko

[redakti | redakti fonton]
Pajagva estro

Indiĝenaj popoloj

[redakti | redakti fonton]

La patrujo de la Gvaranioj troviĝis oriente de la rivero Paragvajo, en la argentina provinco Misiones, en suda Brazilo kaj ĝis la Atlantika Oceano proksime al Rio-de-Ĵanejro. Ilia antaŭkolumba loĝantaro estas taksita inter 300,000 kaj unu miliono homoj. Kun la alveno de eŭropanoj, la populacio rapide malpliiĝis pro epidemioj de eŭropaj malsanoj. La Gvaranioj estis unuiĝintaj nur per lingvo kaj kulturaj similecoj. Neniu politika strukturo ekzistis super la vilaĝa nivelo. La Gvaranioj estis duon-fikshejmaj agrikulturaj homoj.[1]

Kvankam la Gvaranioj komence rezistis hispanajn invadojn en siajn teritoriojn, du trajtoj influis ilian fruan kunlaboron kun la hispanoj kaj misiistoj. Unue, la Gvaranioj mem estis militemaj, sed ili estis minacataj de malamikaj triboj ĉirkaŭ si kaj de sklavkaptistoj. La hispanoj, precipe kristanaj misiistoj, provizis al la Gvaranioj ia grado de sekureco. Due, la Gvaranioj havis kutimon interŝanĝi virinojn inter si kaj kun eksteruloj por krei aliancojn. Tio faciligis la proliferadon de seksaj rilatoj inter gvaraniaj virinoj kaj hispanaj viroj, kiuj averaĝe havis 10 konkubinojn ĉiu. En Paragvajo, la mestizaj idoj de hispanaj-gvaraniaj unuiĝoj havis la leĝajn rajtojn de hispanoj. Kune kun la manko de intereso de Hispanio kaj hispanaj entreprenistoj pri Paragvajo, kiu produktis nek mineralan riĉecon nek agrikulturajn eksportaĵojn, Paragvajo fariĝis mestiza socio jam antaŭ 1580. Unike inter latin-amerikaj landoj, la indiĝena gvarania lingvo estis oficiala kune kun la hispana. La hispanoj kaj mestizoj submetis la gvaranian popolon al sistemo de enkomendo kaj deviga laboro post 1556 kaj al la redukcionoj de kristanaj misiistoj ekde la 1580-aj jaroj.[2][3]

La Granda Ĉako, duon-arida ebenaĵo okcidente de la Paragvaja Rivero, estis la hejmo de diversaj gvajkuruaj etnoj. La plej gravaj el tiuj en nuna Paragvajo estis la Pajagvoj, rivervivanta popolo kiu loĝis laŭlonge de la Paragvaja Rivero, kaj la Mbajoj, kiuj loĝis en nordokcidenta Paragvajo. La gvajkuruaj triboj estis nomadaj kaj militemaj. La Mbajoj evoluigis ĉevalkulturon en la 17-a jarcento, dum la Pajagvoj faris vojaĝadon laŭ la Paragvaja Rivero danĝera. Tiuj triboj ofte atakis la hispanajn setlantojn kaj gvaraniajn terkultivistojn. Ili rezistis la kristanigon fare de la misiistoj kaj restis minaco al la hispanoj kaj aliaj indiĝenaj popoloj dum pli ol 300 jaroj. La nomo Paragvajo verŝajne devenas de la Pajagvoj.[4][5][6]

Fruaj esploristoj kaj konkistadoroj

[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la plej frua skribita historio de Paragvajo devenas de registroj pri la hispana koloniado, komenciĝante en 1516 kun la malsukcesa ekspedicio de Juan Díaz de Solís al Plata-Rivero. Dum la revenvojaĝo, post la morto de Solís, unu el la ŝipoj vrakiĝis proksime al la insulo Sankta Katarino ĉe la brazila marbordo. Inter la postvivantoj estis Aleixo Garcia, portugala aventuristo, kiu akiris bazan scion de la gvarania lingvo. Garcia estis intrigita de raportoj pri « Blanka Reĝo », kiu supozeble loĝis malproksime okcidente kaj regis urbojn de riĉeco kaj splendo - referenco al la Inkaa Imperio.[7]

En 1524, Garcia aliĝis al gvarania invado de la Inkaa Imperio. La grupo de Garcia malkovris la akvofalojn de Igvasuo, transiris la riveron Paranon kaj alvenis al la loko de Asunciono, la estonta ĉefurbo de Paragvajo, dek tri jarojn antaŭ ol ĝi estis fondita. En Asunciono, la Gvaranioj kunigis armeon de 2,000 viroj kaj penetris la eksterajn defendojn de la Inkaa Imperio sur la orientaj deklivoj de la Andoj. Post la murdo de Garcia fare de liaj aliancanoj, novaĵoj pri la atako atingis la hispanajn esploristojn ĉe la marbordo. La esploristo Sebastiano Kaboto estis tial altirita al la rivero Paragvajo du jarojn poste.[7] Kaboto estis naviganta al la Oriento en 1526 kiam li aŭdis pri la grandfaroj de Garcia. Li pensis, ke la Plata-Rivero povus provizi pasejon al la Pacifiko, kaj, fervora atingi la riĉaĵojn de la Inkaoj, li fariĝis la unua eŭropano esplori tiun estuaron.[7][8]

Sebastiano Kaboto

Lasante malgrandan taĉmenton ĉe la norda bordo de la vasta estuaro, Kaboto laŭiris la riveron Paranon ĝis ĉirkaŭ 160 kilometroj, kie li fondis setlejon, kiun li nomis Sancti Spiritu. Li plu supreniris ĉirkaŭ 800 km, preter la kunfluejo kun la rivero Paragvajo. Kiam navigado fariĝis malfacila, Kaboto returniris, akirinte kelkajn arĝentajn objektojn, kiujn la indiĝenoj diris deveni de lando malproksime okcidente. Kaboto retrafis sian vojon laŭ la rivero Parano kaj eniris la riveron Paragvajon, libere komercante kun la lokaj gvaraniaj triboj ĝis forta taĉmento de Pajagvoj atakis ilin. Ĉirkaŭ 40 km sub la loko de Asunciono, Cabot renkontis tribon de Gvaranioj kun variaj arĝentaj objektoj, eble iuj el la rabaĵoj de la trezoro de Garcia. Imagante, ke li finen trovis la vojon al la riĉaĵoj de Peruo, Kaboto renomigis la riveron al Río de la Plata (esperante "Rivero de Arĝento").[7]

Kaboto revenis al Hispanio en 1530 kaj raportis al la imperiestro Karlo la 5-a pri siaj malkovroj. Karlo sekve donis permeson al Pedro de Mendoza organizi ekspedicion direkte al la baseno de la Plata-Rivero. La imperiestro ankaŭ nomumis Mendoza-n guberniestro de la Gubernio Nova Andaluzio kaj donis al li la rajton nomumi sian posteulon. Mendoza montriĝis tute malkapabla kiel gvidanto, kaj lia kruela regado preskaŭ detruis la ekspedicion. Elektinte verŝajne la plej malbonan lokon por la unua hispana setlejo en Sudameriko, en februaro 1536 Mendoza konstruis fortikaĵon en loko kun malbona ankriĝejo sur la suda bordo de la Plata-estuaro, meze de malgastama ebenaĵo. Polva en la seka sezono, marĉa dum la pluvoj, la loko estis cetere loĝata de malamika kveranda tribo, kiu rezistis la hispanojn. Ignorante tiujn kondiĉojn, la hispanoj nomis la setlejon Buenos Aires (esperante Bonaero).[7]

Monumento al Juan de Salazar de Espinosa en Asunciono.

Dume, Juan de Ayolas, kiu estis la vic-komandanto de Mendoza kaj kiu estis sendita supren laŭ la rivero por esplori, revenis kun maizo kaj novaĵoj, ke la fortikaĵo de Kaboto ĉe Sancti Spiritu estis forlasita. Mendoza sendis Ayolas por esplori eblan vojon al Peruo. Akompanata de Domingo Martínez de Irala, Ayolas denove veturis supren laŭ la rivero ĝis li atingis malgrandan golfeton ĉe la rivero Paragvajo, kiun li nomis Candelaria, nuntempan Fuerte Olimpo. Nomumante Irala-n sia vic-komandanto, Ayolas sekve entreprenis ekspedicion al la Granda Ĉako kaj neniam plu estis vidita.[7]

Post la neatendita reveno de Mendoza al Hispanio, du aliaj membroj de la ekspedicio, nome Juan de Salazar de Espinosa kaj Gonzalo de Mendoza, pluesploris la riveron Paragvajon kaj renkontis Irala-n. Post mallonga tempo kun li, Salazar kaj Gonzalo de Mendoza malsupreniris la riveron, haltante ĉe bona ankriĝejo. Ili komencis konstruadon de fortikaĵo la 15-an de aŭgusto 1537, je la festotago de la Ĉielenpreno de Maria, kaj do nomis ĝin Asunciono (Nuestra Señora Santa María de la Asunción, plennome, Nia Sinjorino Sankta Maria de la Ĉieliro).

Domingo Martínez de Irala

Antaŭ 20 jaroj, la nova urbo havis loĝantaron de ĉirkaŭ 1 500 homoj. Transkontinentaj sendadoj de arĝento pasis tra Asunciono dumvoje de Peruo al Eŭropo. Asunciono fariĝis la centro de hispana provinco, kiu ampleksis grandan parton de centra Sudameriko, konata kiel la "Giganta Provinco de Hindoj", hispanlingve Provincia Gigante de Indias. Asunciono ankaŭ estis la bazo por koloniigo de ĉi tiu parto de Sudameriko. Hispanoj moviĝis nordokcidenten tra la Granda Ĉako por fondi Santa Cruz de la Sierra en nuntempa Bolivio, orienten por okupi la reston de nuntempa Paragvajo, kaj suden laŭ la rivero por refondi Bonaeron, kiun ĝiaj loĝantoj estis forlasintaj en 1541 por translokiĝi al Asunciono.[7]

Juna kolonio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la provinco Paragvajo ĉirkaŭ 1600 p.K.

Malklarigoj pri la foriro de Pedro de Mendoza igis Karlon la 5-an promulgi cédula (dekreton) unikan en kolonia Latin-Ameriko. La cédula donis al kolonianoj la rajton elekti la guberniestron de la nova Gubernio Plata-Rivero aŭ se Mendoza ne sukcesis nomumi posteulon aŭ se posteulo mortis. Du jarojn poste, la kolonianoj elektis Iralan kiel guberniestron. Lia regno inkluzivis ĉiujn nuntempajn Paragvajon, Argentinon, Urugvajon, plejparton de Ĉilio, same kiel grandajn partojn de Brazilo kaj Bolivio. En 1542 ĉi tiu provinco fariĝis parto de la ĵus establita Vicreĝlando Peruo, kun sidejo en Limo. Ekde 1559, la apelacia kortumo Charcas, bazita en nuntempa Sukro (Bolivio), kontrolis la jurajn aferojn de la provinco.[9]

La regado de Irala establis la ŝablonon por la internaj aferoj de Paragvajo ĝis sendependeco. Krom la hispanoj, la loĝantaro de Asunciono inkluzivis enmigrintojn, plejparte virojn, el nuntempaj Francio, Italio, Germanio, Anglio kaj Portugalio. Ĉi tiu komunumo de proksimume 350 homoj elektis edzinojn kaj konkubinojn el gvaraniaj virinoj. Paragvajo baldaŭ fariĝis kolonio de mestizoj. Daŭraj alvenoj de eŭropanoj kaŭzis la disvolviĝon de kriola elito.[9]

La paco, kiu regis sub Irala, finiĝis en 1542 kiam Karlo la 5-a nomumis Alvar Núñez Cabeza de Vaca, unu el la plej famaj konkistadoroj de sia epoko, kiel novan guberniestron de la provinco. Cabeza de Vaca alvenis en Asuncionon post vivado dum ok jaroj inter la indiĝenoj de Hispana Florido. Preskaŭ tuj la Provinco Plata-Rivero – tiam konsistanta el 800 eŭropanoj – disfalis en du militantajn frakciojn. La malamikoj de Cabeza de Vaca akuzis lin pri nepotismo kaj kontraŭstaris liajn klopodojn protekti la interesojn de indiĝenaj triboj. Cabeza de Vaca provis kvietigi siajn malamikojn lanĉante ekspedicion al la Granda Ĉako serĉante vojon al Peruo. Tio malamikigis la tribojn de Granda Ĉako tiom multe, ke ili komencis dujaran militon kontraŭ la kolonio, kiu minacis ĝian supervivon. En la unua el multaj ribeloj de la kolonio kontraŭ la krono, la setlantoj fine kaptis Cabaza de Vaca kaj sendis lin reen al Hispanio kun piedkatenoj, kaj redonis la guberniestrecon al Irala.[9]

Gvarania virino el la frua kolonia epoko, konata kiel India Juliana, estas konsiderata unu el la plej elstaraj inaj figuroj en la historio de Paragvajo.[10][11][12][13] Ŝi famiĝis pro murdo de sia hispana mastro aŭ edzo inter 1539 kaj 1542 kaj instigis aliajn indiĝenajn virinojn fari same.[14][15][16] Malgraŭ konfeso de la krimo, Juliana estis liberigita, kvankam Cabeza de Vaca arestis kaj ekzekutis ŝin post transpreno de regado en Asunciono en 1542.[14][16][15]

Pastroj en Paragvajo

Irala regis sen plia interrompo ĝis sia morto en 1556. Lia guberniestreco estis unu el la plej humanaj en la hispana Nova Mondo tiutempe kaj markis la transiron de la setlantoj de konkistadoroj al terposedantoj. Irala konservis bonajn rilatojn kun la Gvaranioj, pacigis malamikecajn tribojn, esploris la Ĉakon, kaj komencis komercajn rilatojn kun Peruo. Li instigis la komencon de tekstilindustrio kaj enkondukon de brutaro, kiu prosperis en la fekundaj montetoj kaj herbejoj de la lando. Pastro Pedro Fernández de la Torre alvenis la 2-an de aprilo 1556 kiel la unua episkopo de Asunciono, markante la oficialan starigon de la Romkatolika Eklezio en Paragvajo. Irala gvidis la konstruadon de la katedralo, du preĝejoj, tri monakejoj kaj du lernejoj.[9]

Irala tamen fine malamikigis la indiĝenajn popolojn. En la lastaj jaroj de sia vivo li cedis al premo de setlantoj kaj establis la sistemon de enkomendo, laŭ kiu hispanaj setlantoj ricevis bienojn kune kun la rajto je la laboro kaj produkto de indiĝenoj vivantaj sur tiuj teroj. Kvankam encomenderos estis atenditaj zorgi pri la spiritaj kaj materialaj bezonoj de indiĝenoj, la sistemo rapide degeneris al preskaŭa sklaveco. 20 000 indiĝenoj estis dividitaj inter 320 encomenderos, kio kaŭzis tutskalajn tribajn ribelojn en 1560 kaj 1561.

Politika malstabileco komencis ĝeni la kolonion, kaj ribeloj fariĝis oftaj. Pro siaj limigitaj rimedoj kaj homfortoj, Irala povis fari malmulton por kontroli la atakojn de portugalaj rabistoj laŭ siaj orientaj limoj. Entute Irala lasis Paragvajon prosperan por la eŭropanoj kaj relative en paco.[9]

Jezuitaj misioj inter la Gvaranioj

[redakti | redakti fonton]
Lokoj de jezuitaj redukcionoj
Krucifikso de la kolonia epoko
Jezuita redukciono de Trinidado
Ruinoj de la redukciono Tavarangue

La Gvaranioj de orienta Paragvajo kaj najbaraj Brazilo kaj Argentino spertis krizon en la frua 17-a jarcento. Ripetiĝantaj epidemioj de eŭropaj malsanoj reduktis ilian loĝantaron ĝis 50 procentoj, kaj la deviga laboro de la encomiendas fare de la hispanaj kaj mestizaj kolonianoj faris multajn preskaŭ sklavoj. Franciskanaj misiistoj komencis establi misiojn, nomatajn redukcionojn, en la 1580-aj jaroj.[17] La unuaj jezuitoj alvenis al Asunciono en 1588 kaj fondis sian unuan mision (aŭ redukcionon) en San Ignacio Guazú en 1609. La celoj de la jezuitoj estis kristanigi la Gvaraniojn, trudi eŭropajn valorojn kaj kutimojn, kaj izoli kaj protekti la Gvaraniojn kontraŭ eŭropaj kolonianoj kaj sklavigistoj.[17][18]

Krom ripetiĝantaj epidemioj, la Gvaranioj estis minacataj de la sklavaj rabatakantaj Bandejranoj el Brazilo, kiuj kaptis indiĝenojn kaj vendis ilin kiel sklavoj por labori en sukeraj plantejoj aŭ kiel konkubinoj kaj hejmaj servistoj. Post elĉerpi la indiĝenajn loĝantarojn proksime de San-Paŭlo, ili malkovris la riĉe loĝatajn jezuitajn misiojn. Komence, la misioj havis malmultajn defendojn kontraŭ la sklavigistoj, kaj miloj da Gvaranioj estis kaptitaj kaj sklavigitaj. Ekde 1631, la jezuitoj translokigis siajn misiojn el la provinco Guayrá (nuntempa Brazilio kaj Paragvajo), proksimume 500 kilometrojnn sudokcidente de la tri-lima regiono de Paragvajo, Argentino, kaj Brazilo. Ĉirkaŭ 10 000 el 30 000 Gvaranioj en la misioj elektis akompani la jezuitojn. En 1641 kaj 1642, armitaj de la jezuitoj, Gvaraniaj armeoj venkis la Bandejranojn kaj finis la plej malbonan fazon de la sklavkomerco en la regiono. De tiu momento, la jezuitaj misioj ĝuis kreskon kaj prosperon, interrompitajn de epidemioj. En la pinto de sia graveco en 1732, la jezuitoj prezidis super 141 000 Gvaranioj (inkluzive de malmultaj aliaj popoloj) en ĉirkaŭ 30 misioj.[19]

La misioj restas tre romantikigitaj. "Subtenantoj...emfazas ke la jezuitoj protektis la indianojn kontraŭ ekspluatado kaj konservis la gvaranian lingvon kaj aliajn aspektojn de indiĝena kulturo." [20] "Per religio," skribis la 18-jarcenta filozofo Jean le Rond d'Alembert, "la jezuitoj establis monarĥan aŭtoritaton en Paragvajo, fonditan sole sur iliaj persvadpovoj kaj iliaj mildaj regadmetodoj. Mastroj de la lando, ili feliĉigis la homojn sub sia rego." Voltaire ankaŭ nomis la jezuitajn misiojn "venko de homeco".[21] Oni tamen kritikis ke "la jezuitoj forprenis la liberecon de la indianoj, devigis ilin radikale ŝanĝi sian vivmanieron, fizike misuzis ilin, kaj submetis ilin al malsanoj." Krome, la misioj estis neefikaj kaj ilia ekonomia sukceso "dependis de subvencioj de la jezuita ordeno, speciala protekto kaj privilegioj de la Krono, kaj la manko de konkurenco". La jezuitoj estas priskribitaj kiel "ekspluatantoj" kiuj "celis krei regnon sendependan de la hispanaj kaj portugalaj Kronoj."[22]

La ribelo de la komunuloj (17211735) estis grava protesto fare de hispanaj kaj mestizaj paragvajanoj kontraŭ la jezuitaj misioj. La loĝantoj de Paragvajo perforte protestis kontraŭ la jesuit-favora registaro de Paragvajo, la jezuita kontrolo super la laboro de la Gvaranioj, kaj tion, kion ili konsideris maljusta konkurado en la merkato por produktoj kiel ekzemple paragvaja ilekso. Kvankam la ribelo finfine malsukcesis kaj la misioj restis netuŝitaj, la jezuitoj estis forpelitaj el institucioj, kiujn ili kreis en Asunciono.[23] En 1756, la Gvaranioj protestis kontraŭ la reloĝigo de sep misioj, perdante mallongan militon kontraŭ kaj la hispanoj kaj la portugaloj. La jezuitoj estis akuzitaj pri incitado de la Gvaranioj al ribelo.[24] En 1767, Karlo la 3-a de Hispanio forpelis la jezuitojn el Ameriko. La forpelo estis parto de la klopodoj de la burbonaj reformoj por aserti pli grandan hispanan kontrolon super siaj amerikaj kolonioj.[25] Entute, 78 jezuitoj foriris el la misioj, lasante malantaŭ 89 000 Gvaraniojn en 30 misioj.[26]

Laŭ la historiisto Sarreal, plej multaj Gvaranioj komence bonvenigis la forpelon de la jezuitoj. Hispanaj aŭtoritatoj faris promesojn al gvidantoj de la Gvaranioj kaj gajnis ilian subtenon. Tamen, ene de du jaroj, la financa situacio de la eksaj misioj malboniĝis, kaj la Gvaranioj komencis forlasi la misiojn, serĉante kaj liberecon kaj pli altajn salajrojn. Dekreto en 1800 liberigis la Gvaraniojn, kiuj ankoraŭ laboris en la misioj, de ilia komuna labordevo. Antaŭ 1840, la eksaj misioj estis ruiniĝintaj. Dum iuj Gvaranioj trovis dungadon ekster la misioj, multaj familioj restis malriĉaj. Pli kaj pli da mestizoj ekloĝis sur la antaŭe misi-posedataj teroj. En 1848, la paragvaja prezidanto Carlos Antonio López deklaris, ke ĉiuj indianoj estas civitanoj de Paragvajo, kaj distribuis la lastajn komunumajn terojn de la misioj.[27][28] La ruinoj de la redukcionoj Santísima Trinidad del Paraná kaj Jesús de Tavarangue estis deklaritaj Monda Heredaĵo fare de UNESKO.[29]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (June 2006) “Depopulation of Hispanic America after the Conquest”, Population and Development Review 32 (2), p. 221. doi:10.1111/j.1728-4457.2006.00116.x. 
  2. Service, Elman R.. (2020) Spanish-Guarani Relations in Early Colonial Paraguay. Ann Arbor: University of Michigan Press, p. 17–24. ISBN 9781951519582. Originally published in 1954
  3. Saloman, Frank. (2008) The Cambridge History of the Native Peoples of the Americas, Vol III, South America, Part 2. Cambridge: Cambridge University Press, p. 7–14. ISBN 9780521630764.
  4. Steward, Julian H., red. (1946), Handbook of South American Indians, Vol. 1, The Marginal Tribes, Smithsonian Institution, Government Printing Office, Washington, D.C., p. 215
  5. Ganson, Barbara (2017), "The Evueví of Paraguay: Adaptive Strategies and Responses to Colonialism", The Americas, Vol 74, Issue 52, p. 466.
  6. Gott, Richard. (1993) Land without Evil. London: Verso. ISBN 0860913988.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Sacks, Richard S. "Early explorers and conquistadors".
  8. Gott 1993, pp. ix, 16.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Sacks, Richard S. "The young colony". En Hanratty & Meditz.
  10. . 50 mujeres que hicieron historia (hispane). Última Hora (March 4, 2014). Alirita September 14, 2021 .
  11. Mujer paraguaya, valerosa desde siempre (hispane). La Nación (February 24, 2020). Alirita January 16, 2021 .
  12. Las mujeres que hicieron historia en Paraguay (hispane). ABC Color (February 24, 2018). Alirita January 18, 2022 .
  13. Homenaje a mujeres protagonistas de la historia paraguaya en Teatro Documental "Huellas de pétalo y metal" (hispane). Municipalidad de Asunción (15 November 2019). Arkivita el la originalo je 18 January 2022. Alirita January 18, 2022 .
  14. 14,0 14,1 . En busca de la India Juliana (hispane). Última Hora (December 5, 2020). Alirita December 12, 2021 .
  15. 15,0 15,1 Tieffemberg, Silvia. (2020) “La india Juliana: el enemigo dentro de la casa”, Pensar América desde sus colonias: Textos e imágenes de América colonial (hispane). Buenos Aires: Editorial Biblos. ISBN 978-987-691-787-2.
  16. 16,0 16,1 . Relatos sobre la India Juliana. Entre la construcción de la memoria y la ficción histórica (hispane). Periódico E'a. Atycom (September 19, 2020). Alirita December 12, 2021 .
  17. 17,0 17,1 Hebblethwaite, Margaret. (2010) Paraguay. Bradt Travel Guides.
  18. Sarreal, Julia J. S.. (2014) The Guarani and their Missions. Stanford: Stanford University Press, p. 20–28. ISBN 9780804791229.
  19. Ganson, Barbara. (2003) The Guarani Under Spanish Rule in the Rio de la Plata. Stanford: Stanford University Press, p. 44–53. ISBN 0804736022.
  20. Sarreal 2014, p. 6-7.
  21. Durant, Will. (1961) The Age of Reason Begins, The Story of Civilization, vol. 7. Simon & Schuster, p. [htt://archive.org/details/ageofreasonbegin07dura_0/e/250 250]. ISBN 978-0671013202. OCLC 1145805546. “Paraguay founded solely on their powers.”. la antaŭa paragrafo estas bazita sur paĝoj 249–50
  22. (2015) “Imagining Guarinis and Jesuits”, ReVista XIV (3), p. 4–5. Alirita 24 March 2022.. 
  23. (1972) “Origins of the Rebellion of Paraguay”, The Hispanic American Historical Review 52 (2), p. 227–229. doi:10.1215/00182168-52.2.215. Alirita 30 March 2022.. 
  24. Ganson 2003, pp. 107-111.
  25. Guedea, Virginia. (2000) The Oxford History of Mexico. Oxford: Oxford University Press. ISBN 9780199731985. Edited by Michael Meyer and William Beezley.
  26. Sarreal 2014, p. 115.
  27. Sarreal 2014, pp. 231-236.
  28. Ganson 2003, pp. 153-160.
  29. "Paraguariae Provinciae Soc. Jesu cum Adiacentibg. Novissima Descriptio". World Digital Library (latinlingva). 1732.