Historio de la franca lingvo
La franca lingvo estas latinida lingvo. Ĝi estas parolita en Francio, Belgio, Kanado, Luksemburgo, Svislando kaj 51 aliaj landoj, ĉefe en Afriko, kiuj plejparte apartenis al la iama franca imperio, kaj ankaŭ la Demokratia Respubliko Kongo, iama belga kolonio. Ĝia historio komenciĝas kun la malfrua latina kaj la vulgara latino, evoluinte al pra-gaŭl-latinida lingvo dum la 1-a jarmilo p.K.
La franca iĝis la jura kaj administracia lingvo de la reĝlando Francio kun la Regularo de Villers-Cotterêts en 1539. Poste ĝi disvastiĝis el la pariza regiono al Francio, Eŭropo kaj la mondo[1]. Samtempe okazis reformoj de ĝi proponitaj de akademianoj por ĝin reguligi kaj aldoni al ĝi latindevenajn vortojn. La klasika franca de la 16-a kaj 17-a jarcentoj evoluis al la moderna franca dum la 18-a jarcento, eŭropa lingvafrankao. Tra koloniigo, la franca disvastiĝis al Nord-Ameriko ekde la 17-a jarcento, kaj al Afriko ekde la 19-a jarcento, iĝante mondlingvo. Ĝia influo poste malpligrandiĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, favore al la angla.
Laŭ Claude Hagège estis tri oraj aĝoj de la franca lingvo: la unua de la fino de la 11-a jarcento ĝis la komenco de la 14-a, la dua de la komenco de la regado de Ludoviko la 14-a ĝis la fino de la 18-a jarcento, kaj la tria de la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a[2].
La evoluo de la franca parte estas la faro de intelektuloj, kiel la Plejado aŭ la Franca Akademio. Tial ĝi estas vidita kiel « akademia lingvo ». Tamen ankaŭ ĝia uzado influis ĝian evoluon kaj pluraj aŭtoroj intence ne tute sekvis ĝiajn regulojn, kiel ekzemple Molière.
Pro la multobliĝo de pruntvortoj el la angla, la franca registraro provas protekti la purecon de la franca lingvo. Tial la 7-an de januaro 1972 ĝi promulgis la dekreton 72-9 rilate al pliriĉigo de la franca, kreante ministrejajn komisionojn pri terminologio cele al riĉigi la francan vortprovizon. Samcele estis promulgitaj la leĝo Toubon en 1994 kaj ĝia efektiviga dekreto en 1996.
En Kebekio, la kebeka ofico pri la franca lingvo zorgas pri la reguligo de la franca, protektita de la Ĉarto de la Franca Lingvo.
Inter la 1-a kaj 5-a jarcentoj: interagoj inter vulgar-latina kaj gaŭla lingvoj
[redakti | redakti fonton]La historio de la franca lingvo komenciĝas kun la invado de Gaŭlio de la romia armeo, regite de Julio Cezaro, inter 58 kaj 50 a.K. La tiama gaŭla loĝantaro estas taksita kiel 10 milionoj da homoj kiuj ĉefe parolis gaŭlajn lingvojn, dialekta komplekso el la kelta lingvaro.
Post la konkero, romiaj soldatoj kaj komercistoj enirigis la vulgaran latinan al Gaŭlio. Malgraŭ la evidenta simileco inter la du lingvoj (sintakso, nombrovortoj, morfologio), ne estas konata kiom proksime estis la gaŭla kaj la latina. La latina estis uzita kiel skriba kaj administracia lingvo dum la gaŭla, malofte skribita, daŭre estis uzita kiel interŝanĝa lingvo en urbaj centroj kaj poste nur en kamparoj, ĉefe tiuj malproksime de la grandaj centroj de romiigoj (grandaj urboj kaj Mediteraneo).
Vulgara Latino
[redakti | redakti fonton]Vulgara latino malsimilas al klasika latino per:
- ĝia ofta uzo de metaforoj: Manĝi estas manducare vulgarlatine (laŭvorte « maĉeti ») kaj edere klasiklatine ; Paroli estas parabolare vulgarlatine (el parabola, la parolo) kaj loqui, aŭ fari, klasiklatine.
- ĝia plisimpla morfosintakso: kiel kazojn ĝi nur uzas nominativon kaj akuzativon dum la klasika uzas 6 ; La deklinacio de la neŭtra genro plejofte sekvas tiun de la iĉa genro ; Vortoj el la 3-a, 4-a kaj 5-a deklinacia grupo sekvas la deklinaciojn de la 1-a kaj 2-a grupo.
- ĝia uzo de konjugaciaj formoj: Onteco per formoj kiel venire habeo (mi venos), kiu evoluos al vénire áio malnovfrance kaj poste al je viendrai modernfrance ; Pasivo per formoj kiel amatus sum (mi estas amata), dum tia formo estus komprenita kiel inteco klasiklatine (mi estis amita) ; Inteco per formoj kiel habeo panem manducatum (mi manĝis panon), kiu evoluos al áio pane manducatu malnovfrance kaj poste al j'ai mangé du pain modernfrance ; Malaperas supino, ontaj participoj, ontaj kaj intaj infinitivoj, tial klasiklatinaj esprimoj kiel morituri te salutant (mortontoj vin salutas), amaturum esse (amonta esti) aŭ amavisse (aminti, esti aminta) ne rekte tradukeblas al franca ; Intaj formoj de subjunktivo estas malplimultaj.
- ĝiaj adverbaj formoj kiel *hanc hōra(m) (tiun horon) kiu evoluos al encore (ankoraŭ, plufoje) france, kaj la adverbigo de adjektivoj per aldono de mente (el menso, en menso, kun menso) kiel ekzemple bonā mente kiu evoluos al bonnement (bone, en bona maniero) france.
- ĝia pli rigida vortordo ol tiu de la klasiklatina: Adjektivo tuj post la substantivo kies sencon ĝi modifas ; Verbo en dua pozicio.
- ĝia pliofta uzo de prepozicioj: ad antaŭ objektoj, eo ad Roma(m) (mi iras al Romo) anstataŭ eo Romam (mi iras Romen) ; de antaŭ komplemento pri posedo.
- ĝia pliriĉiĝo je parolsonoj: apartigo de /e/ kaj /ɛ/, kaj de /o/ kaj /ɔ/ ; apero de /v/ kaj /z/, vivere (vivi) estas prononcita /viverɛ/ anstataŭ /wi:were/ ; /k/ estas palatigita antaŭ /e/ kaj /i/, tiel placēre (plaĉi) estis prononcita /plakʲerɛ/, poste /plat͡serɛ/, kaj /plajd͡zer/ en gaŭl-latinida, kiu evoluos al plaisir france.
- ĝia forigo de silaboj: kelkaj mallongaj vokaloj malperas, kiel ekzemple caldus (varma), anstataŭ calidus, kiu evoluos al chaud france ; kelkaj diftongoj iĝas monoftongoj, kiel oru(m) (oro), anstataŭ aurum, kiu evoluos al or france.
Gaŭla subtavolo
[redakti | redakti fonton]Kiam Romio ekregis Gaŭlion, ĝi estis loĝata de sesdeko da popoloj kiuj ĉiuj parolis gaŭle kaj, kvankam la latina estis iom post iom adoptita de ĉiuj, dulingveco estus daŭrinta ĝis la fino de la 4-a jarcento laŭ iuj fakuloj[3] aŭ eĉ la 5-a[4],[5].
Kvankam pluraj gaŭlaj vortoj tre similas al la latinaj, ŝajne restus en la franca nur ĉirkaŭ 150 vortoj kies origino estas klare gaŭla. Estas ankaŭ terminoj kies origino malklaras kaj kiuj povus origini aŭ de la gaŭla aŭ de la latina, kiel ekzemple aveugle (blinda) kiu povus deveni de la vulgra latina ab oculis (sen okuloj) aŭ de la gaŭla exsops (sen vidkapablo)[6]. La dudekuma sistemo, pro kiu la franca uzas ekzemple quatre-vingt-dix (kvar-dudek-dek, 90) anstataŭ nonante (naŭdek) kaj la malnovfranca eĉ uzis deux vinz (du dudek, 40), set vinz (sep dudek, 140), dis neuf vinz (dek naŭ dudek, 380) ktp, originus de la gaŭla, ĉar ĝi troveblas ankaŭ en la bretona kaj aliaj keltaj lingvoj, tamen ĝi ankaŭ ekzistas en la dana (ĝermana lingvo) kaj la eŭska (ne hindoeŭropa lingvo).
La graveco de la rolo de la gaŭla subtavolo en la fonetika evoluo de la latina parolita en Gaŭlio estas malfacile konebla. Tamen ĝi certe rolis tiel, ĉar tion atestas skribaĵoj montrante la evoluon de la konsonantaj sinsekvoj [pt], [kt], [ps] kaj [ks] al [xt] kaj [xs], kaj poste al [it] kaj [is]. Ekzemple capsa iĝis *kaxsa kaj poste caisse (kesto) france, aŭ captīvus iĝis kaxtivus, poste chaitif malnovfrance kaj fine chétif (gracila) modernfrance[7].
Inter la 5-a kaj 9-a jarcentoj: la gaŭl-latinida lingvo
[redakti | redakti fonton]Kvankam ne ekzistas rektaj spuroj de la gaŭl-latinida, lingvosciencistoj rekreas ĝiajn vortojn laborante per tiuj de la malfrua latina kaj de la malnovfranca. Ekzemple kun la vorto por « ĉio »: latine totu kaj malnovfrance tot, inter kiuj devas troviĝi la gaŭl-latinida *tōttu.
Verba finaĵo -ons
[redakti | redakti fonton]France, verboj je la unua plurala persono estas markitaj de la finaĵo -ons, en preskaŭ ĉiuj verbotempoj. Tian finaĵon ankaŭ havas nur kelkaj lingvoj el la Retolatina lingvaro. Tiu -ons anstataŭigis la gaŭl-latinidajn -ēmus, -āmus kaj -īmus. Kiam palatalo antaŭis -āmus la finaĵo evoluis al -ions, kiel ekzemple ha(b)eāmus kiu evoluis al aiiens malnovfrance kaj poste al avions (ni havis) modernfrance, aŭ veniāmus kiu evoluis al vegniens malnovfrance kaj poste al venions (ni venis) modernfrance.
La origino de tiu finaĵo estas debatata de lingvosciencistoj. Iuj pensas ke ĝi devenas de la gaŭla, pro la similsenca finaĵo -om, -omp de la bretona, sed aliaj pensas ke ĝi devenas de duobligo de finaĵo -omes, kiu mem devenus de la finaĵo -umus en la gaŭl-latinida sumus (ni estas). Tiu lasta hipotezo apogas sin sur la orientaj lingvoj de oïl, kiuj ja uzas la finaĵon -omes anstataŭ -ons. Laŭ tiu hipotezo, la franca sommes anstataŭ sons estus do malnormalaĵo ĉar kutime la plej oftaj verboj influas la ĝeneralan verboformon[8].
Influo de la malnovfranka lingvo
[redakti | redakti fonton]Post la elorienteŭropaj popolmigradoj, frankoj ekloĝis en la regiono de Tournai kaj ili regis tutan Nord-Gaŭlion post la falo de la Okcidenta Romia Imperio. Pro tio kunestis la vulgar-latina kaj la malnovfranka lingvo. Tiu lasta ne anstataŭigis la latinidajn lingvojn ĉar frankoj ne estis sufiĉe nombraj kaj ĉar la latina estis pli prestiĝa kaj en la Romia Imperio kaj en la Karolida Imperio. Tamen ĝi kaj iomete ankaŭ aliaj ĝermanaj lingvoj kiel la malnovalemana lingvo, la malnovaltgermana lingvo, la burgunda lingvo aŭ la gota lingvo influis la gaŭl-latinidan lingvon. La malnovfranka ne lasis skribaĵojn[9].
Tiu franklingva influo « forte apartigas la francan disde la aliaj latinidaj lingvoj »[10] kaj parte klarigas la emon de la franca uzi neologismojn kompare al la aliaj latinidaj lingvoj[11], kvankam ankaŭ ili ricevis ĝermandevenajn vortojn rekte el la vulgarlatina[12].
El tiuj ĝermanaj lingvoj restus pli ol mil vortoj en la franca vortprovizo, tiuj lingvoj estus influintaj la prononcon kaj sintakson de la pra-franca lingvo. Estas tiu ĝermana influo, kaj ankaŭ pli grava kelta influo, kiu apartigas la lingvojn de Oïl kaj la lingvojn de Oc.
Estus ankaŭ ĝerman-devenaj vortoj kiuj estus enirintaj la latinan antaŭ la elorienteŭropaj migradoj, pro la ĉeesto de ĝermanoj en la romia armeo[13].
Merovidoj kaj Karolidoj parolis kaj latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn. Hugo Kapeto ŝajne estis la unua franca reĝo kiu bezonis interpretiston por kompreni ĝermanajn lingvojn.
La dulingveco de la ĵuroj de Strasburgo, en 842, atestas la dulingvecon de la tiama franka armeo. La koncilio de Tours, en 813, rekomendas ke la predikoj estu prononcitaj « en la kampara latinida lingvo aŭ ĝermana lingvo » prefere al la latina, tiel atestante pri la ekkonsciiĝo ke la latina ne plu estis parolita kaj ke ĝin anstataŭis latinidan lingvon. La unua literatura verko skribita en latinida lingvo eble estas Séquence de sainte Eulalie, verkite inter 880 kaj 881, verŝajne temas pri malnova formo de la pikarda[14].
La ŝanĝiĝoj de la franca pro la franka supertavolo estas fonetikaj, leksikaj kaj sintaksaj.
Fonetika evoluo
[redakti | redakti fonton]- Aperas sonoj kiuj ne ekzistis vulgarlatine: ekzemple la sono /w/ veninte kun ĝermanaj pruntvortoj anstataŭos la sonon /v/ komence de pluraj latindevenaj vortoj. Pro tio la vulgarlatina vespa (vespo) iĝos *wespa nord-gaŭl-latinide kaj poste guêpe france, kaj same kun la vortoj gué (vadejo), gui (visko), goupil (vulpo, malnovfrance) ktp. Ankaŭ aperis la sono /χ/ komence de latindevenaj vortoj, ekzemple la vorto haut (alta) devenas de la vulgarlatina altus kiun influis la malnovfranka *hauh aŭ *hôh, hodiaŭ tiu sono malaperis kaj restas nur la neeblo fari vortligadon tie kie antaŭe estis tiu sono. Sammaniere, se la franca puit (puto) rekte devenus de la latina pŭtĕus, ĝi devus esti *pois, verŝajne la evoluon de tiu vorto influis la malnovfranka *putti. Pri la sono /y/, ĉar ĝi ekzistas ankaŭ en la okcitana kaj kelkaj gaŭlo-italaj kaj retolatinaj lingvoj, ne certas ĉu en la franca ĝi devenas de franka influo.
- La akcento moviĝis al la mezo de la vorto, tiel malplifortigante aŭ eĉ malaperigante finajn vokalojn kaj silentigante finajn konsonantojn.
Leksika evoluo
[redakti | redakti fonton]Aperis vortoj rilataj al:
- milito: butin (militakiro), effrayer (fortimigi), éperon (sprono), épieu (pikstango), galoper (galopi), garder (gardi), gars/garçon (knabo), guerre (milito), guet (gvatanto), hache (hakilo), heaume (helmo), maréchal (marŝalo), sénéchal (seneskalo), taper (frapi), trêve (batalhalto) ;
- juro: échevin (feŭda oficiulo), gage (garantiaĵo), saisir (kunvoki kortumon) ;
- festoj kaj institucioj: bannir (ekziligi), baron (barono), danser (danci), fief (feŭdo), rang (rango) ;
- sentoj: émoi (malkvietego), épanouir (flori), haïr (malami), honte (honto), orgueil (orgojlo) ;
- vestaĵoj: broder (brodi), coiffe (kufo), écharpe (skarpo), étoffe (ŝtofo), gant (ganto), haillon (vestaĉo), housse (subselkovrilo), lice (metaldrato), moufle (mufganto), poche (poŝo) ;
- manĝaĵo: broyer (pisti), cruche (kruĉo), flan (flaŭno), gâteau (kuko), gaufre (vaflo), soupe (supo) ;
- korpo: babines (lipoj de besto), crampe (kramfo), guérir (sanigi), hanche (kokso), lécher (leki), rider (sulkigi), téton (mampinto), tomber (fali), trépigner (stamfi) ;
- faŭno: brème (bramo), chouette (strigo), épervier (nizo), esturgeon (sturgo), hanneton (majskarabo), hareng (haringo), héron (ardeo), mulot (kampara muso), caille (koturno), crapaud (bufo) ;
- flaŭro: alise (alizo), garance (Tinktura rubio), guigne (Prunus avium), hêtre (fago), houx (akvifolio), osier (vimeno), roseau (kano), saule (saliko), troène (ligustro), cresson (kreso), tilleul (tilio) ;
- kamparaĵoj: gerbe (garbo), blé (tritiko), jardin (ĝardeno), haie (heĝo), bois (ligno, bosko), forêt (arbaro), troupeau (bestaro) ;
- mebloj: banc (benko), beffroi (belfrido), fauteuil (fotelo), halle (halo), loge (loĝio), maçon (masonisto), salle (ĉambro) ;
- iloj: alène (aleno), hotte (dorsokorbo), houe (rastro), louche (ĉerpilo), tamis (kribrilo), tuyau (tubo) ;
- koloroj: blanc (blanko), bleu (bluo), blond (blondo), brun (bruno), fauve (helflavfelo), gris (grizo), guède (izatidbluo) ;
- adverboj: trop (tro), guère (multe, malmulte)[15] ;
- verboj: affranchir (liberigi), ahurir (konsterni), choisir (elekti), guérir (sanigi), haïr (malami), honnir (hontigi), jaillir (ŝpruci), lotir (disparceli), rafraîchir (refreŝigi), ragaillardir (reĝojigi), tarir (sekigi, elĉerpi).
Kaj ankaŭ afiksoj kiel:
- -ard (-aĉ-), el la franka hard (malmola) ;
- -aud (-eg-), el la franka wald (majstro) ;
- -ois, -ais (-a), ĝenerale el la franka -isk ;
- -ange (-ad-), pro influo de la franka -ing ;
- mé(s)- (mis-), el la franka *missi- ;
- for-, four- (-ig- aŭ for-), pro influo de la franka *fĭr-.
Sintaksa evoluo
[redakti | redakti fonton]Tre eblas ke la sintakso de la malnovfranka lingvo influis tiun de la franca, sed malfacilas scii precize kiel.
La ĉiama ĉeesto de persona pronomo antaŭ la verbo france, kiu jam aperis en la ĵuroj de Strasburgo, ankaŭ aperas en ĝermanaj lingvoj dum ĝi estas malnepra en la aliaj latinidaj lingvoj. La pronomo on (oni), el la vulgarlatina om (homo), povus esti paŭso el ĝermanaj lingvoj ĉar ĝi ne ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj. La demandfraza vortordo VSO, anstataŭ la kutima SVO, troveblas krom en la franca en ĝermanaj lingvoj sed ne en aliaj latinidaj lingvoj.
Latine adjektivo kutime estas tuj antaŭ la substantivo, kiun ĝi priskribas, krom se la parolanto volas emfazi ĝian ĉefan sencon. Dum la modernfranca lingvo uzas preskaŭ la saman ordon en tia kazo kiel la aliaj latinidaj lingvoj, krom en la kazoj kie ne eblas meti la adjektivon post la substantivo, kiel en la grande table (la granda tablo), la mezepoka franca lingvo faris malsame. Tiam adjektivoj pri koloroj aŭ naciecoj nepre estis metitaj tuj antaŭ la substantivo: les blanches mains (la blankaj manoj), la danesche langue (la dana lingvo). Laŭ Jacques Allières « Eblas ke la ĝermana sintakso (angle a red flower, germane eine rote Blume, same kiel la malnovfranca une roge flor, ruĝa floro) influis la francan sintakson kiu tial malsamiĝis de aliaj latinidaj lingvoj, kaj samtempe proksimiĝis al tiu de la latina. » Tiu influo al la franca vortordo estus videbla en la nomoj de urboj: Norde Neufchâtel kaj Neufchâteau, sude Châteauneuf kaj Castelnau, tiu apartigo ŝajne kongruas kun la teritorioj kiuj estis aŭ ne sub franka influo. La regulo laŭ kiu adjektivo pri koloro ĉiam estu tuj antaŭ la substantivo ankoraŭ ekzistas en iuj lingvoj de Oïl kiel la normanda eun neir cat (nigra kato) aŭ la valona on noer tchet.
La fakto ke la malnovfranca havis frazkonstruon kiel l'endemain manda le duc son conseil (la sekvan tagon vokis la duko sian konsilistaron), komparu kun la modernfranca le duc appela le lendemain son conseil, povus deveni de ĝermana influo.
Ĝenerale la ĝermanaj influoj tre apartigis la lingvojn de Oïl disde ĉiuj aliaj latinidaj lingvoj[16].
Ortografia evoluo
[redakti | redakti fonton]La minuskloj de la latina alfabeto origine estis ĝermana variaĵo de tiu alfabeto. La alfabeto kiun romianoj uzis ne enhavis minusklojn, nur literojn kiujn oni nuntempe uzas kiel majusklojn. Karolo la granda unuigis la alfabetojn kiujn uzis nord- kaj sud-eŭropanoj, tial la minuskloj de la latina alfabeto estas ankaŭ nomataj la karolida minuskla skribo.
Inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj: la malnovfranca lingvo
[redakti | redakti fonton]La uzantoj de tiu lingvo nomis ĝin unue roman/romanz/romance (latinida) kaj poste franceis (franca).
Fama verko el tiu epoko estas la Kanto de Roland, epika kanto el la fino de la 11a jarcento. Jen la unuaj el ĝiaj 4002 versoj[17],[18]:
Malnovfranca lingvo | Moderna franca lingvo | Esperanto |
---|---|---|
Carles li reis, nostre emper[er]e magnes Set anz tuz pleins ad estet en Espaigne : |
Le roi Charles, notre empereur, le Grand, Sept ans tout pleins est resté dans l’Espagne : |
Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro En Hispanujo restis dum sep jaroj, |
Influo al aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Angle
[redakti | redakti fonton]Kiam Vilhelmo la Konkerinto estis invadinta Anglion en 1066, li trudis la uzon de sia lingvo, la normanda, ĉe sia kortumo. Tiel aperis la Anglo-normanda lingvo, lingvo de Oïl, kiu estis proksima al la malnovfranca lingvo kaj kiu malaperis dum la 14-a jarcento. Tamen la nuna angla lingvo ankoraŭ uzas vortojn kiuj originas de la anglo-normanda:
- malnovangle ea (rivero) ≠ modernangle river, el la anglo-normanda rivere
- malnovangle earm (malriĉa, mizera) ≠ modernangle poor, el la anglo-normanda pore
- malnovangle ierfe (heredo) ≠ modernangle heritage, el la anglo-normanda heritage
- malnovangle lyft (aero) ≠ modernangle air, el la anglo-normanda air
- malnovangle hæleð, helið (heroo) ≠ modernangle hero el la anglo-normanda hero aŭ el la latina heros
- malnovangle heretoga (duko) ≠ modernangle duke, el la anglo-normanda duc.
Influo el aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]La malnovfranca pruntis vortojn ĉefe el la latina, la malnovgreka, la itala kaj la angla
Malnovnordlande
[redakti | redakti fonton]Post la alveno de normandoj al Normandio, vortoj el la malnovnordlanda lingvo eniris la francan vortprovizon[19]:
- agrès (mastaĵaro), el greiða (pretigi) ;
- bite (kaco), el bíta (trabo) ;
- carlingue (ia ena kilo, tuj super ĝi en ŝipo), el kerling samsence ;
- cingler (velveturi), el sigla (velumi) ;
- crabe (krabo), el krabbi samsence ;
- crique (golfeto), el kriki samsence ;
- dalot (kanaletoj en ŝipo kiuj ebligas la elfluon de akvo), el dœla (valeto) ;
- équiper (ekipi), el skipa (ekipi ŝipon) ;
- étrave (steveno), el stafn (tigo) ;
- flot (fluso), el flóð (torento) aŭ el la malnovfranka *flota (fluo) ;
- guichet (giĉeto), el vík (golfo) ;
- guindeau (vindaso), el vindáss (bobenfosto) ;
- hanter (hanti), el heimta (hejmigi) aŭ el la malnovangla hāmettan (hejmigi) ;
- hauban (stajo), el hőfuðbenda samsence ;
- havre (natura haveno), el hafn (haveno) ;
- houle (hulo), el hol (kavo) ;
- hune (topo), el húnn samsence ;
- mare (lageto), el marr (lago) ;
- nantir (doni garantiaĵon al ŝuldato), el nám (ekposedi) ;
- orphie (belonido, iu biologa familio de fiŝoj), el hornfiskr samsence (laŭvorte kornfiŝo) ;
- quille (ŝipkilo), el kilir (ŝipkiloj) ;
- raz-de-marée (ondego), el rás (fluo) ;
- tillac (supera ferdeko), el þilja (tabulo).
Arabe
[redakti | redakti fonton]La malnovfranca malofte pruntis vortojn rekte el la araba. El ĝia ĉ. 270 vortoj el araba deveno, la plejmulto trairis la mezepokan latinan, la italan aŭ alian lingvon:
- tra la mezepoka latina:
- alambic (alambiko), el al-'ǎnbīq tra alembicus ;
- alkemie (alkemio), modernfrance alchimie, el al-kīmĭyā’ (ŝtono de la saĝuloj) tra alchymia ;
- algèbre (algebro), el al-djǎbr (reuniĝo de rompitaj partoj) tra algebra ;
- amiral (admiralo), el ’amīr al-baḥr (marestro) tra amīrālis, admīrāllus ;
- camphora (kamforo), modernfrance camphre, el kâfûrũ tra camphora ;
- catran (gudro), modernfrance goudron, el la egiptaraba qǎṭrām eble tra catranum ;
- eskec (ŝako), modernfrance échecs, el ǎš-šāh māt (la reĝo estas morta) tra scacus kaj pro influo de la malnovfranka *skâk (akiro, kaptaĵo) ;
- élixir (eliksiro), el al-'iksīr tra elixir vitae ;
- momie (mumio), el mūmǐyā’ (mumiiga balzamo) tra mumia ;
- nuque (nuko), el nŭhā‘ (mjelo) tra nuc(h)a ;
- raquette (rakedo) el rǎhǎh (polmo) tra rasceta ;
- sirop (siropo) el šǎrāb (trinkaĵo) tra syrupus, sirupus ;
- zénith (zenito), el sǎmt ǎr-rǎ’s (vojo super la kapo) tra zenith.
- tra la itala:
- avarie (averio), el ’awar (difekto) tra avaria ;
- calibre (kalibro, mezuro), el qâlabũ (muldilo) tra calibro ;
- chifre (cifero), modernfrance chiffre, el ṣifr (vakuo, nulo) tra cifra ;
- coton (kotono), el quṭun tra cotone ;
- dohanne (dogano), modernfrance douane, el la vulgararaba *duwān tra doana, dovana ;
- gazelle (gazelo), el ġǎzālǎh tra gazella ;
- magasin (stokejo, vendejo), el maḵāzin (stokejoj, oficejoj) tra magazzino ;
- materas (matraco), modernfrance matelas, el maṭraḥ (tapiŝo) tra materasso ;
- orange (oranĝo), el naranj tra arancia ;
- sucre (sukero), el sukkar tra zucchero[15],[20] ;
- zéro (nulo), el ṣifr tra zero[20].
- tra aliaj lingvoj:
Inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj: la meza franca lingvo
[redakti | redakti fonton]La meza franca lingvo estas lingvo kiu ekzistis inter la malnovaj kaj klasikaj formoj de la franca.
Kiel ekzemplo jen fragmento el Les Enseingnemenz, receptaro verkita ĉ. 1300[22]:
Meza franca lingvo | Moderna franca lingvo | Esperanto |
---|---|---|
Vez ci les enseingnemenz qui enseingnent a apareillier toutes manieres de viandes
premierement de toutes manieres de cars e des savors qui i apartiennent comme de char de porc de veel de mouton de beuf |
Voici les enseignements qui apprennent à préparer toutes sortes de viandes.
En premier lieu, [il est question] de toutes sortes de chairs et des sauces qui les accompagnent, comme de la chair du porc, du veau, du mouton, du boeuf. |
Jen la instruadoj kiuj instruas kiel pretigi ĉiajn viandojn.
Unue ĉiaj karnoj kaj saŭcoj kiuj ilin garnas, kiel karno de porko, bovido, ŝafo, bovo. |
Inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj: la klasika franca lingvo
[redakti | redakti fonton]Multobliĝo de neologismoj
[redakti | redakti fonton]Renesanco aperas en Francio unu jarcento post Italio. De tiam pruntvortoj el la antikva greka lingvo ne plu trairas la latinan, kaj grekdevenaj neologismoj oftiĝas en scienco kaj politiko[23]. Samtempe aperas emo « relatinigi » la lingvon kreante multajn duoblaĵojn. Tiel, ekzemple, krom la jam ekzistanta vorto cheville (klaviklo) aperis la vorto clavicule, pli proksima al la latina clavicula. En Pantagruel, de la tiama aŭtoro François Rabelais, la ĉefrolulo renkontas parizan studenton el Limoĝio kiu uzas multege da latinecaj neologismoj kaj kiun li ne sukcesas kompreni, tiel Rabelais malgloras tiun emon aldoni novajn latinecajn vortojn al la franca[23],[24],[25]:
Klasika franca lingvo | Moderna franca lingvo | Esperanto |
---|---|---|
Et bren bren dist Pantagruel, quest ce que veult dire ce fol. Ie croy quil nous forge icy quelque langaige diabolicque, et quil nous cherme comme enchanteur. A quoy dist ung de ses gens. Seigneur sans nulle doubte ce gallant veult contrefaire la langue des Parisiens : mais il ne faict que escorcher le latin, et cuyde ainsi Pindariser, et luy semble bien quil est quelque grand orateur en françoys, par ce quil dedaigne lusance commun de parler. | Et merde, dit Pantagruel, que veut dire ce fou ? Je crois qu'il nous forge ici quelque langage diabolique, et qu'il nous charme comme un enchanteur. Ce à quoi répondit un de ses gens : Seigneur sans nul doute ce galant veut contrefaire la langue des Parisiens, mais il ne fait qu'écorcher le latin, et croit ainsi Pindariser, et il lui semble bien qu'il est quelque grand orateur en français, parce qu'il dédaigne l'usage commun de la langue. | Je fek', diris Pantagruel, kion celas tiu frenezulo? Mi kredas ke li konstruas antaŭ ni iun diablan lingvaĵon, kaj ke li sorĉas nin kiel sorĉisto. Al tio diris unu el liaj sekvantoj: Senjoro sendube tiu galantulo volas imiti la lingvon de Parizanoj, sed li nur mistraktas la latinan, kaj kredas tiel Pindarumi, kaj al li ja ŝajnas ke li estas iu granda oratoro de la franca, ĉar li malestimas la komunan lingvouzon. |
En tiu ĉapitro aperas unuafoje la vortoj célèbre (fama), génie (genio), horaire (horaro), indigène (indiĝena) kaj patriotique (patriama) kiuj iĝis kutimaj en la moderna franca lingvo, same kiel multe de la tiamaj neologismoj[23].
Influo el aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Pro la tiama ora epoko de Italio, la itala lingvo havis grandan influon je la franca. La reguloj pri akordo de la inta participo (se la helpverbo estas être la inta participo estu akordita laŭ genro kaj nombro kun la subjekto de la frazo, kaj se la helpverbo estas avoir la inta participo estu akordita laŭ genro kaj nombro kun la rekta objekto de la frazo se tiu estas metita antaŭ la verbo, alikaze ĝi ne estu akordita[26]) estis enkondukita al la franca de la poeto Clément Marot por imiti la italan, kiun li taksis lingvan modelon[27],[28].
Dum tiu epoko la franca pruntis ĉ. 2000 vortojn el la itala, inter kiuj:
- balcon (balkono), el balcone ;
- banque (banko), el banca ;
- brave (brava), el bravo ;
- caleçon (kalsono), el calzone (pantalono) ;
- caporal (kaporalo), el caporale ;
- caresse (kareso), el carezza ;
- carnaval (karnavalo), el carnavale ;
- carrosse (luksa kaleŝo), el carozza ;
- concert (koncerto), el concerto ;
- courtisan (kortegano), el cortigiano ;
- douche (duŝo), el doccia ;
- façade (fasado), el facciata ;
- frégate (fregato), el fregata ;
- moustache (lipharoj), el mostaccio ;
- pantalon (pantalono), el Pantalone (rolulo el la Commedia dell’arte);
- sentinelle (sentinelo), el sentinella ;
- sonnet (soneto), el sonetto ;
- spadassin (renesanca glav-duelisto), el spadaccino.
Aperas ankaŭ novaj manieroj konstrui vortojn elpensitaj de la poetoj de Plejado: kunigo de adjektivoj (aigre-doux, dolĉamaro), kunigo de verboj (savoir-faire, scipovo), aldono de afikso (contre-cœur, kontraŭvolo).
Oficialiĝo
[redakti | redakti fonton]En Aosto estis verkita la unua franclingva notaria teksto en 1532[29]. La oficialaj raportoj de Ŝtatoj de Savojo estos skribitaj france anstataŭ latine ekde 1536[30],[31],[32].
En Francio la franca iĝas la nura lingvo de juro kaj administracio per la Regularo de Villers-Cotterêts, anstataŭigante la latinan kaj ankaŭ la okcitanan, kiu daŭre estis iom uzita en la okcitana administracio[33].
Tiel aperas bezono reguligi la lingvon, kaj pro tio gramatikistoj, leksikografiistoj kaj lingvosciencistoj graviĝas. La unua franca-latina vortaro estas publikigita en 1539 de Robert Estienne. La Franca Akademio estas kreita en 1635 por reguligi la lingvon. De tiam la ortografio estos ŝanĝita por simili al la latina: doit (fingro) iĝas doigt pli simila al la latina digitus, pié (piedo) iĝas pied pli simila al la latina pedis ; kaj la vortprovizo estos purigita je multaj nelatindevenaj vortoj.
Kultura kaj geografia ekspansio
[redakti | redakti fonton]Inter 1604 kaj 1759 miloj de francoj el malsamaj provincoj (ĉefe el la nord-okcidento) ekloĝis en Nova Francio, kaj uzis la francan kiel lingvafrankaon. Tial la lingvo parolita en Parizo kaj en la kolonio tiam estis preskaŭ tute sama[34]. De tio devenas la Kebeki-franca lingvo, la Akadi-franca lingvo kaj la Novlanda franca.
En Eŭropo la franca iom post iom iĝas la diplomatia lingvo, anstataŭigante la latinan kiel lingvo por skribi traktatojn inter ŝtatoj[35].
De la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ: la moderna franca lingvo
[redakti | redakti fonton]Naciiĝo kaj internaciiĝo
[redakti | redakti fonton]Kiam ekis la Franca revolucio de 1789, estas taksita ke unu kvarono el la franca loĝantaro scipovis la francan, la cetero scipovis regionajn lingvojn.
En sia raporto de junio 1794, nomita Pri neceso kaj rimedoj neniigi la patois-ojn kaj universaligi la uzon de la franca lingvo, Henri Grégoire asertis ke la franca estas la nura uzata lingvo en « ĉirkaŭ 15 departamentoj » el 83. Laŭ li, estis kolerige konstati ke malpli ol 3 milionoj da francoj el 28 scipovas la nacian lingvon dum ĝi estas unuforme uzita « eĉ en Kanado kaj ĉe la bordoj de Misisipo »[36],[37]. La dekreto de la 20-a de julio 1794 ordonas ke neniu oficiala dokumento en ajna loko de la lando estu skribita en alia lingvo ol la franca. La revolucio ankaŭ aldonis novajn vortojn al la lingvo en la Supplément contenant les mots nouveaux en usage depuis la Révolution du Dictionnaire de l’Académie de 1798, kiel Assemblée nationale (nacia asembleo), contre-révolutionnaire (kontraŭrevolucia), antipatriotisme (kontraŭ-patriotismo), antipopulaire (kontraŭpopola), affameur (malsatmortiganto) aŭ népotisme (nepotismo). Aperis ankaŭ vortoj kiuj ne plu estas uzataj, kiel cocardier (« kokardulo », ŝovinisto) aŭ pousse-cul (« pug-pelisto », policano kiu irigas homojn al malliberejo)[37].
Dume, la franca estis vaste uzata en eŭropaj kortegoj kaj estis la eŭropa lingvafrankao por intelektuloj kaj diplomatiistoj tra la 18a jarcento.
Pliriĉigo kaj reformoj
[redakti | redakti fonton]Dum la 19a jarcento la lingvo uzita en literaturo evoluis: romantikismo kontraŭis la klasikan uzon de la franca, kaj uzis vortojn tiam viditaj kiel « malkleraj », kaj realismo pruntis vortojn kiuj aperis en la angla lingvo pro la industria revolucio, kiel tunnel (tunelo), rail (relo), wagon (vagono), tender (tendro), tramway (tramo, tramvojo).
Dume la franca akademio publikigas la sesan eldonon de sia vortaro en 1835, anstataŭigante la verbajn finaĵojn -ois kaj -oit per -ais kaj -ait, kaj la pluralan formon -ns per -nts por vortoj finiĝante per -nt. Ĝi ankaŭ aldonis la streketon al la ortografio kaj ŝanĝis la literon ë al è en multaj vortoj, kiel poëte (poeto) kiu tiel iĝis poète. Tio estis la lasta granda reformo de la franca ortografio[38].
Pro la tutmondiĝo, post la dua mondmilito, la usona kulturo ekhavis fortan influon sur la franca lingvo kiu tiel pruntis multajn vortojn el la angla, kiel tank (tanko), bulldozer (buldozo), scooter (skotero), live (tujelsendo), interview (intervjuo), click (klako), hardware (aparataro) ktp. Reage al tio, la franca registaro promulgas dekreton la 7-an de januaro 1972 por krei ministrejajn komisionojn pri franclingvaj terminaroj kaj lingva pliriĉigo. Poste, la 4-an de aŭgusto 1994, estis promulgita leĝo kiu devigas la uzon de la franca lingvo en pluraj publikaj fakoj.
En 1990 la franca akademio, kaj la aliaj oficialaj institutoj pri la franca lingvo, publikigas raporton pri ortografiaj ĝustigoj. Kvankam temas nur pri rekomendoj, de 2008 ili estas pli kaj pli efektivigitaj en la franca edukada sistemo[39].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Histoire de la langue française en la franca Vikipedio.
- ↑ Yves Montenay. (2005) Le français et la mondialisation (france), p. 321.
- ↑ Claude Hagège. Combat pour le français (france), p. 16–25.
- ↑ François de la Chaussée. (1989) Initiation à la phonétique historique de l'ancien français (france), p. 167.
- ↑ Pierre-Yves Lambert. (1994) La langue gauloise (france), p. 10.
- ↑ (2001) Les royaumes celtiques, La disparition du gaulois et le substrat celtique en roman (france), p. 420.
- ↑ Pierre-Yves Lambert. (1994) La langue gauloise (france), p. 157–158.
- ↑ Pierre-Yves Lambert. ouv. cité (france), p. 46–47.
- ↑ Jacques Allières. (1982) La formation de la langue française, Que sais-je ? (france), p. 71–72.
- ↑ Charlotte Rein, Landschaftsverband Rheinland (17-a de decembro 2020). Fränkische Sprachgeschichte (3.–9. Jahrhundert) (germane). Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 17-an de decembro 2020.
- ↑ Mireille Huchon. (2002) Histoire de la langue française (france), p. 51.
- ↑ Bernard Cerquiglini. (1991) La Naissance du français (france), p. 53.
- ↑ Du latin aux langues romanes (france) (1-a de januaro 2014). Alirita 16-an de decembro 2020.
- ↑ Louis Guinet. (1982) Les Emprunts gallo-romans au germanique : du Ier au Vème siècle (france).
- ↑ Dominique Caubet, Salem Chaker, Jean Sibille. CODIFICATION DES LANGUES DE FRANCE (france), p. 85.
- ↑ 15,0 15,1 Jean Pruvost ; Michèle Perret. (2008) La langue française : une longue histoire riche d'emprunts (pdf) (france).
- ↑ Jacques Leclerc. Histoire de la langue française (france). Trésor de la langue française au Québec.
- ↑ "Rolandkanto" Plena teksto de Esperanta traduko de Noël.
- ↑ "La Chanson de Roland" Malnova franca teksto kaj tradukoj en la moderna franca lingvo (france).
- ↑ Elisabeth Ridel. (2009) Les Vikings et les mots : l'apport de l'ancien scandinave à la langue française (france), p. 350.
- ↑ 20,0 20,1 Alain Rey. (2016) Dictionnaire Historique de la langue française (france).
- ↑ Antoine-Paulin Pihan. Glossaire des mots français tirés de l'arabe, du persan et du turc (france), p. 221.
- ↑ 1300-Les Enseingnemenz... (texte et traduction) (france). Alirita la 26-an de junio 2024.
- ↑ 23,0 23,1 23,2 Mireille Huchon. (2002) Histoire de la langue française (france), p. 144.
- ↑ Maria Proshina (2015). “La situation linguistique au temps de Rabelais” (fr) (80). Alirita la 4-an de julio 2024..
- ↑ François Rabelais. (ĉ. 1532) “VI. Comment Pantagruel rencontra ung Lymousin qui contrefaisoit le françoys”, Les Horribles et Espoventables Faictz et Prouesses du très renommé Pantagruel, roy des Dipsodes, filz du grand géant Gargantua, composez nouvellement par Maistre Alcofrybas Nasier (france), p. 23.
- ↑ Aline Laffont. L’accord du participe passé (france). Alirita la 6-an de julio 2024.
- ↑ Irina Henry. (1999) La langue française en danger ?, p. 28. ISBN 2-907687-72-7.
- ↑ Hélène Combis (4-a de septembro 2018). “Participe passé : l'accord de la discorde inventé par un poète du XVIe siècle”, France Culture (fr). Alirita la 6-an de julio 2024..
- ↑ (1986) L'Europe aujourd'hui: textes des conférences et des entretiens (france), p. 56.
- ↑ Joseph-Gabriel Rivolin. (2011) Langue et littérature en Vallée d'Aoste au XVIe s (pdf) (france), p. 3..
- ↑ Marc Lengereau. (1968) La Vallée d'Aoste, minorité linguistique et région autonome de la République italienne (france), p. 32.
- ↑ Pays d'Aoste - 7 marzo 1536 (france, itale). Arkivita el la originalo je 2017-04-25. Alirita la 24-an de aprilo 2017.
- ↑ Eugeen Roegiest. (2006) Vers les sources des langues romanes, un itinéraire linguistique à travers la Romania, p. 204–205. ISBN 978-90-334-6094-4.
- ↑ (2003) Histoire de l'Amérique française, p. 401–402. ISBN 2-08-210045-6.
- ↑ Claude Hagège. (2006) Combat pour le français, au nom de la diversité des langues et des cultures (france), p. 19. ISBN 9782738116925.
- ↑ Michèle Perret. (2009) La langue de la liberté. Éloge de l'abbé Grégoire (france), p. 222–232.
- ↑ 37,0 37,1 Histoire du français: la révolution française, la langue nationale (france). Alirita la 10-an de julio 2024.
- ↑ Lazare Bonchamps (14-a de oktobro 2019). La réforme de l'orthographe, une histoire ancienne (france). Alirita 10-an de julio 2024.
- ↑ La nouvelle orthographe et l'enseignement (france).