Ildikó Lőkös
Ildikó Lőkös | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ho Si Minh Tanárképző Főiskola. Budapesti Kihelyezett Tagozat (en) (–1979) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1988) Universitato de Dramo kaj Filmo - Doctor of Liberal Arts (en) (–2005) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo universitata instruisto |
Ildikó Lőkös [lOkoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőkös Ildikó estas hungara dramaturgo, altlerneja instruisto.
Ildikó Lőkös [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1957 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Lőkös akiris diplomon en pedagogia altlernejo en Budapeŝto en 1979, poste ŝi instruis en pluraj lernejoj. Ŝi akiris ankaŭ dramaturgian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1988, ŝi lernis precipe de Péter Bacsó. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Teatro Gárdonyi Géza. Ŝiaj sekvaj, pli signifaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Hevesi Sándor (1992–1994)
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1998–2012).
Tiutempe ŝi ofte ricevis televiziajn taskojn kaj ŝi ankaŭ instruis en gimnazio inter 1995–2009. Ŝi instruis ankaŭ en Hungara Belarta Universitato kaj Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2012 [2].
Ŝi ricevis memorringon en 2001, premion en 2006. Ŝi edziniĝis en 1979, en la 1980-aj jaroj ŝi naskis 2 gefilojn.
Elektitaj dramaturgiaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (adaptita al la nuntempa Zalaegerszeg, 1993)
- Reĝo Lear (2002)
- Hamleto (2003)
- Romeo kaj Julieta (2006)
- La dresado de la megero (2009)
- Molière: La Avarulo (2001, 2007)
Aliaj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ballada a senki fiáról (propra verko, 2004)
- Sörgyári capriccio (adaptaĵo, 2011)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - najbarino (aktora tasko)