Imre Pethes
Imre Pethes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1864 en Jászárokszállás |
Morto | 14-an de novembro 1924 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 45-1-100 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Sándor Pethes |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Imre Pethes [peteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pethes Imre estis hungara aktoro, reĝisoro, akademia instruisto. Lia filo estis Sándor Pethes
Imre Pethes [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1864 en Jászárokszállás, li mortis la 14-an de novembro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Pethes frekventis gimnazion en Jászberény, poste li studis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1890. Post siaj studoj li ricevis rolojn en diversaj provincaj urboj (komence en Győr). En la jaroj 1900 kaj 1901 li aliĝis al trupo de Lajos Makó, lie jam en malgranda teatro de Budapeŝto li ricevis la rolon de Cyrano de Bergerac. Tiu rolo faris tutlandan konatecon. Inter 1903 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li havis rolojn resume en 25 teatraĵoj de Ŝekspiro, resume pli ol 200 aliajn rolojn. En 1923 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ekde 1918 ĝismorte li instruis en la menciita akademio. Li estis ankaŭ reĝisoro de 8 teatraĵoj.
Elektitaj roloj teatraj
[redakti | redakti fonton]- Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
- József Katona: Banuso Bánk - titolrolo, Petur, Tiborc
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer
- William Shakespeare:
- La Tragedio de Reĝo Lear - titolrolo
- Hamleto - titolrolo
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Molière: Tartufo - titolrolo
Elektitaj roloj kinejaj
[redakti | redakti fonton]- A szentjóbi erdő titka (1917)
- A Papagály (1918)
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Rostand: Cyrano de Bergerac
- Mihály Vörösmarty: Czillei és a Hunyadiak
- Friedrich Schiller: Die Räuber (La rabistoj)