Saltu al enhavo

István Verebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Verebes
Persona informo
Naskonomo Verebes István
Naskiĝo la  4-an de julio 1948 (nun 1948-07-04)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Loĝloko Bazita
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1970) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Károly Verebes Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Kata Kánya (en) Traduki
Éva Héczey Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Pater Sparrow
 ( Éva Héczey)
Linda Verebes (en) Traduki
 ( Éva Héczey) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Éva Schubert (vicpatrino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
dramaturgo
reĝisoro
aktoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Verebes [iŝtvAn verebeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebes István estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, dramaturgo, prezentisto, komikisto. Lia patro estis Károly Verebes, lia dua edzino el la kvar estis Éva Héczey, lia filo estis Pater Sparrow.

István Verebes (kun okulvitro)

István Verebes [1] naskiĝis la 4-an de julio 1948 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Verebes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1970. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Inter 1971 kaj 1975 li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1975-1978 al Nacia Teatro (Miskolc), inter 1978-1980 al Nacia Teatro (Szeged). En tiu periodo intertempe (1973-1974) li estis ankaŭ redaktoro de Hungara Televizio, baldaŭ li estis ankaŭ ĵurnalisto. En 1980 li akiris tutlandan konatecon pro roloj en Hungara Radio (li estis komikisto). Ekde 1981 li estis ankaŭ reĝisoro de Teatro Radnóti. Dum fino de la socialismo li estis prezentisto de la unua hungara privata televizio ĝis 2009. Inter 1993-1998 li estis teatrestro de Teatro de Nyíregyháza, poste de aliaj teatroj. Li ricevis 5 premiojn inter 1983-2000. Li edziĝis kvarfoje, resume li havas 3 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Lumaj ventoj (1968) - dancanto
  • Apám néhány boldog éve (1977)
  • Redl ezredes (1984)
  • Ámbár tanár úr (1998)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Az ezeregyedik kilométer (1973)
  • Békestratégia (1985)
  • Privát kopó (serio, ankaŭ scenaristo, 1993)
  • Kávéház (2001)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj laboroj

[redakti | redakti fonton]